-
WORD Research this...1 Kings 16
- 1 Kaj aperis la vorto de la Eternulo al Jehu, filo de Ĥanani, pri Baaŝa, dirante:
- 2 Ĉar mi levis vin el la polvo kaj faris vin reganto super Mia popolo Izrael kaj vi iras laŭ la vojo de Jerobeam kaj pekigas Mian popolon Izrael, incitante Min per iliaj pekoj,
- 3 tial Mi elbalaos Baaŝan kaj lian domon, kaj Mi faros kun via domo kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat.
- 4 Kiu mortos ĉe Baaŝa en la urbo, tiun formanĝos la hundoj, kaj kiu mortos ĉe li sur la kampo, tiun formanĝos la birdoj de la ĉielo.
- 5 La cetera historio de Baaŝa, kaj tio, kion li faris, kaj lia potenco estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
- 6 Kaj Baaŝa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Tirca. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Ela.
- 7 Per la profeto Jehu, filo de Ĥanani, aperis la vorto de la Eternulo pri Baaŝa kaj pri lia domo pro la tuta malbono, kiun li faris antaŭ la okuloj de la Eternulo, incitante Lin per la faroj de siaj manoj, estante kiel la domo de Jerobeam, kaj pro tio, ke li mortigis lin.
- 8 En la jaro dudek-sesa de Asa, reĝo de Judujo, ekreĝis Ela, filo de Baaŝa, super Izrael en Tirca por la daŭro de du jaroj.
- 9 Kaj faris konspiron kontraŭ li lia servanto Zimri, estro de duono de la ĉaroj. Kiam li en Tirca drinkis ĝis ebrieco en la domo de Arca, palacestro de Tirca,
- 10 tiam venis Zimri kaj frapis lin kaj mortigis lin, en la jaro dudek-sepa de Asa, reĝo de Judujo, kaj faris sin reĝo anstataŭ li.
- 11 Kiam li fariĝis reĝo, kiam li eksidis sur lia trono, li mortigis la tutan domon de Baaŝa, restigante ĉe li neniun virseksulon, kaj ankaŭ liajn parencojn kaj amikojn.
- 12 Kaj Zimri ekstermis la tutan domon de Baaŝa, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris pri Baaŝa per la profeto Jehu,
- 13 pro ĉiuj pekoj de Baaŝa kaj la pekoj de lia filo Ela, per kiuj ili pekis kaj per kiuj ili pekigis Izraelon, incitante la Eternulon, Dion de Izrael, per siaj idolaĵoj.
- 14 La cetera historio de Ela, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
- 15 En la dudek-sepa jaro de Asa, reĝo de Judujo, ekreĝis Zimri por la daŭro de sep tagoj en Tirca, kiam la popolo sieĝis Gibetonon de la Filiŝtoj.
- 16 Kiam la sieĝanta popolo aŭdis, ke Zimri faris konspiron kaj mortigis la reĝon, tiam la tuta popolo en la sama tago elektis kiel reĝon Omrin, la militestron de Izrael.
- 17 Kaj Omri kune kun la tuta Izrael foriris de Gibeton kaj eksieĝis Tircan.
- 18 Kiam Zimri vidis, ke la urbo estas prenita, li iris en la palacon de la reĝa domo kaj ekbruligis ĉirkaŭ si per fajro la reĝan domon, kaj mortis,
- 19 pro siaj pekoj, per kiuj li pekis, farante malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, irante laŭ la vojo de Jerobeam kaj en lia peko, kiun li faris, pekigante Izraelon.
- 20 La cetera historio de Zimri, kaj lia konspiro, kiun li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
- 21 Tiam la popolo Izraela dividiĝis en du partojn: duono de la popolo aliĝis al Tibni, filo de Ginat, por reĝigi lin, kaj la dua duono aliĝis al Omri.
- 22 Kaj la popolo, kiu aliĝis al Omri, venkis tiun popolon, kiu aliĝis al Tibni, filo de Ginat; kaj Tibni mortis, kaj ekreĝis Omri.
- 23 En la tridek-unua jaro de Asa, reĝo de Judujo, Omri ekreĝis super Izrael por la daŭro de dek du jaroj. En Tirca li reĝis dum ses jaroj.
- 24 Kaj li aĉetis la monton Samario de Ŝemer pro du kikaroj da arĝento, kaj li prikonstruis tiun monton, kaj al la urbo, kiun li konstruis, li donis la nomon Samario, laŭ la nomo de Ŝemer, la mastro de la monto.
- 25 Kaj Omri faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj li agis pli malbone, ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ li.
- 26 Kaj li iris laŭ la tuta vojo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon, incitante la Eternulon, Dion de Izrael, per iliaj idolaĵoj.
- 27 La cetera historio de Omri, tio, kion li faris, kaj liaj heroaĵoj, kiujn li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
- 28 Kaj Omri ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥab.
- 29 Aĥab, filo de Omri, ekreĝis super Izrael en la tridek-oka jaro de Asa, reĝo de Judujo. Kaj Aĥab, filo de Omri, reĝis super Izrael en Samario dudek du jarojn.
- 30 Kaj Aĥab, filo de Omri, faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, pli ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ li.
- 31 Ne sufiĉis al li, ke li iris en la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat: li prenis al si kiel edzinon Izebelon, filinon de Etbaal, reĝo de la Cidonanoj, kaj li iris kaj servis al Baal kaj adorkliniĝis al li.
- 32 Kaj li starigis altaron al Baal en la domo de Baal, kiun li konstruis en Samario.
- 33 Kaj Aĥab faris sanktajn stangojn, kaj Aĥab faris pli da incitado kontraŭ la Eternulo, Dio de Izrael, ol ĉiuj reĝoj de Izrael, kiuj estis antaŭ li.
- 34 En lia tempo Ĥiel, Bet-Elano, konstruis Jeriĥon. Kun perdo de sia unuenaskito Abiram li fondis ĝin, kaj kun perdo de sia plej juna filo Segub li starigis ĝiajn pordegojn, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Josuo, filo de Nun.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Basic Hash Usage Explained
At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.
We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.
Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.
Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.
Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.
The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.
We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.
Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.