Skip to main content
  • WORD Research this...
    1 Kings 11
    •   La reĝo Salomono amis multajn aligentajn virinojn, la filinon de Faraono, Moabidinojn, Amonidinojn, Edomidinojn, Cidonaninojn, Ĥetidinojn,
    •   el tiuj popoloj, pri kiuj la Eternulo diris al la Izraelidoj: Ne iru al ili, kaj ili ne iru al vi, ĉar ili turnos vian koron al siaj dioj; al ili Salomono aliĝis per amo.
    •   Kaj li havis da ĉefaj edzinoj sepcent kaj da kromvirinoj tricent; kaj liaj edzinoj forklinis lian koron.
    •   En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj, kaj lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.
    •   Kaj Salomono sekvis Aŝtaron, diaĵon de la Cidonanoj, kaj Milkomon, abomenindaĵon de la Amonidoj.
    •   Kaj Salomono faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj ne sekvis plene la Eternulon, kiel lia patro David.
    •   Tiam Salomono konstruis altaĵon al Kemoŝ, abomenindaĵo de la Moabidoj, sur la monto, kiu estas antaŭ Jerusalem, kaj al Moleĥ, abomenindaĵo de la Amonidoj.
    •   Kaj tiel li faris por ĉiuj siaj aligentaj edzinoj, kiuj incensadis kaj alportadis oferojn al siaj dioj.
    •   Kaj la Eternulo ekkoleris Salomonon pro tio, ke li forklinis sian koron de la Eternulo, Dio de Izrael, kiu aperis al li du fojojn,
    • 10   kaj kiu ordonis al li pri tiu afero, ke li ne sekvu aliajn diojn; sed li ne observis tion, kion la Eternulo ordonis.
    • 11   Kaj la Eternulo diris al Salomono: Pro tio, ke ĉi tio fariĝis ĉe vi, kaj ke vi ne observis Mian interligon kaj Miajn leĝojn, kiujn Mi donis al vi, Mi forŝiros de vi la regnon kaj donos ĝin al via servanto.
    • 12   Tamen dum via vivo Mi tion ne faros, pro via patro David; el la manoj de via filo Mi ĝin forŝiros.
    • 13   Sed ne la tutan regnon Mi forŝiros; unu tribon Mi donos al via filo, pro Mia servanto David, kaj pro Jerusalem, kiun Mi elektis.
    • 14   Kaj la Eternulo aperigis kontraŭulon kontraŭ Salomono, Hadadon, la Edomidon, el la reĝa semo de Edom.
    • 15   Kiam David estis en Edomujo, kaj la militestro Joab venis, por enterigi la mortigitojn, li mortigis ĉiujn virseksulojn en Edomujo
    • 16   (ĉar ses monatojn tie restis Joab kaj ĉiuj Izraelidoj, ĝis ili ekstermis ĉiujn virseksulojn en Edomujo);
    • 17   tiam forkuris Hadad kune kun viroj Edomidoj el la servantoj de lia patro, por iri Egiptujon; Hadad estis tiam malgranda knabo.
    • 18   Ili elmoviĝis el Midjan kaj venis Paranon kaj prenis kun si homojn el Paran, kaj venis Egiptujon al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj ĉi tiu donis al li domon kaj nutraĵon, kaj ankaŭ landon li donis al li.
    • 19   Hadad tre ekplaĉis al Faraono, kaj ĉi tiu donis al li kiel edzinon fratinon de sia edzino, fratinon de la reĝino Taĥpenes.
    • 20   Kaj la fratino de Taĥpenes naskis al li lian filon Genubat. Kaj Taĥpenes edukis lin en la domo de Faraono, kaj Genubat loĝis en la domo de Faraono inter la filoj de Faraono.
    • 21   Kiam Hadad aŭdis en Egiptujo, ke David ekdormis kun siaj patroj kaj ke la militestro Joab mortis, Hadad diris al Faraono: Forliberigu min, ke mi iru en mian landon.
    • 22   Faraono diris al li: Ĉu io mankas al vi ĉe mi, ke vi deziras iri en vian landon? Kaj li respondis: Ne, tamen forliberigu min.
    • 23   Dio starigis kontraŭ li ankoraŭ kontraŭulon, Rezonon, filon de Eljada, kiu forkuris de sia sinjoro Hadadezer, reĝo de Coba.
    • 24   Kaj li kolektis kontraŭ li virojn kaj fariĝis estro de bando, kiam David ilin mortigis; kaj ili iris Damaskon kaj ekloĝis tie kaj ekregis en Damasko.
    • 25   Kaj li estis kontraŭulo de la Izraelidoj dum la tuta vivo de Salomono, krom la malbono, kiu venadis de Hadad. Kaj li havis malamon kontraŭ la Izraelidoj, kaj li fariĝis reĝo de Sirio.
    • 26   Kaj Jerobeam, filo de Nebat, Efratano el Cereda, kies patrino havis la nomon Cerua kaj estis vidvino, servanto de Salomono, levis la manon kontraŭ la reĝon.
    • 27   Kaj jen estas la kaŭzo, pro kiu li levis la manon kontraŭ la reĝon: Salomono konstruis Milon; li riparis la breĉojn de la urbo de sia patro David.
    • 28   Jerobeam estis viro forta kaj kuraĝa. Kiam Salomono vidis, ke la junulo estas laborkapabla, li starigis lin administranto de la tributlaboroj de la domo de Jozef.
    • 29   En tiu tempo okazis, ke Jerobeam eliris el Jerusalem; kaj renkontis lin sur la vojo la profeto Aĥija, la Ŝiloano; li portis sur si novan veston; ili ambaŭ estis solaj sur la kampo.
    • 30   Kaj Aĥija prenis la novan veston, kiu estis sur li, kaj disŝiris ĝin en dek du pecojn.
    • 31   Kaj li diris al Jerobeam: Prenu al vi dek pecojn; ĉar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Jen Mi forŝiras la regnon el la manoj de Salomono kaj donas al vi dek tribojn
    • 32   (sed unu tribo restos ĉe li, pro Mia servanto David, kaj pro la urbo Jerusalem, kiun Mi elektis el ĉiuj triboj de Izrael);
    • 33   pro tio, ke ili forlasis Min, kaj adorkliniĝis al Aŝtar, diaĵo de la Cidonanoj, al Kemoŝ, dio de Moab, kaj al Milkom, dio de la Amonidoj, kaj ne iris laŭ Miaj vojoj, por plenumi tion, kio plaĉas al Mi, kaj Miajn leĝojn kaj Miajn regulojn, kiel lia patro David.
    • 34   Mi ne prenos la tutan regnon el liaj manoj, sed Mi faros, ke li restos reganto dum sia tuta vivo, pro Mia servanto David, kiun Mi elektis kaj kiu observis Miajn ordonojn kaj Miajn leĝojn.
    • 35   Sed Mi prenos la regnon el la manoj de lia filo, kaj Mi donos el ĝi al vi dek tribojn;
    • 36   kaj al lia filo Mi donos unu tribon, por ke restu lumilo por ĉiam al Mia servanto David antaŭ Mi en Jerusalem, en la urbo, kiun Mi elektis al Mi, por meti tien Mian nomon.
    • 37   Vin Mi prenos, kaj vi regos super ĉio, kion via animo deziros, kaj vi estos reĝo super Izrael.
    • 38   Kaj se vi obeos ĉion, kion Mi ordonos al vi, kaj iros laŭ Miaj vojoj, kaj faros tion, kio plaĉas al Mi, observante Miajn leĝojn kaj Miajn ordonojn, kiel faris Mia servanto David, tiam Mi estos kun vi, kaj konstruos al vi domon fidindan, kiel Mi konstruis al David, kaj Mi donos al vi Izraelon.
    • 39   Kaj per tio Mi humiligos la semon de David, tamen ne por ĉiam.
    • 40   Salomono intencis mortigi Jerobeamon; sed Jerobeam leviĝis kaj forkuris en Egiptujon, al Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, kaj li restis en Egiptujo ĝis la morto de Salomono.
    • 41   La tuta cetera historio de Salomono, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia saĝeco estas priskribitaj en la libro de kroniko de Salomono.
    • 42   La tempo, dum kiu Salomono reĝis en Jerusalem super la tuta Izrael, estis kvardek jaroj.
    • 43   Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj kaj estis enterigita en la urbo de sia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis Reĥabeam, lia filo.
  • King James Version (kjv)
    • Active Persistent Session:

      To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.

      How This All Works

      Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.

      However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.

      Please Keep Your Favourite Verse Private

      Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.

      The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.

    • Loading...
  • Esperanto (esperanto - 2.1)

    2020-05-21

    Esperanto (eo)

    1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.

    • Encoding: UTF-8
    • Direction: LTR
    • LCSH: Bible.Esperanto
    • Distribution Abbreviation: esperanto

    License

    Public Domain

    Source (OSIS)

    https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm

    history_1.0
    Initial release
    history_1.1
    Compressed the module
    history_1.5
    Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
    history_1.6
    Corrected encoding, missing text in previous release
    history_2.0
    (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
    history_2.1
    (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Basic Hash Usage Explained

At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.

We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.

Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.

Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.

Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.

The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.

We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.

Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.

Favourite Verse

You should select one of your favourite verses.

This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.

This is currently the active session key.

Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.

1 Reĝoj 11:

Sharing the Word of God with the world.
  • Share Text
    ...
  • Share Link

1 Reĝoj 11:1

Tagging this verse.

The active verse selected text should load here.

Active

Available Tags

Drag and drop the desired tag from the available ones to the active area.

To un-tag a verse, drag and drop the desired tag from active to the available tags area.

Edit Tag

Create Tag

1 Reĝoj 11:1

Notes on this verse.

The active verse selected text should load here.