-
WORD Research this...2 Chronicles 33
- 1 La aĝon de dek du jaroj havis Manase, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek kvin jarojn li reĝis en Jerusalem.
- 2 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj.
- 3 Li konstruis denove la altaĵojn, kiujn detruis lia patro Ĥizkija; kaj li starigis altarojn al la Baaloj, faris sanktajn stangojn, kaj adorkliniĝis antaŭ la tuta armeo de la ĉielo kaj servis al ĝi.
- 4 Li konstruis ankaŭ altarojn en la domo de la Eternulo, pri kiu la Eternulo diris: En Jerusalem estos Mia nomo eterne.
- 5 Li konstruis altarojn al la tuta armeo de la ĉielo, sur la du kortoj de la domo de la Eternulo.
- 6 Li ankaŭ trairigis siajn filojn tra fajro en la valo de la filo de Hinom, li esploradis la estontecon, aŭguradis, sorĉadis, starigis antaŭdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaŭ la Eternulo, kolerigante Lin.
- 7 La skulptaĵon de la idolo, kiun li faris, li starigis en la domo de Dio, pri kiu Dio diris al David kaj al lia filo Salomono: En ĉi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter ĉiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne;
- 8 kaj Mi ne plu foririgos la piedon de Izrael de sur la tero, kiun Mi destinis por viaj patroj, se ili nur observos por plenumi ĉion, kion Mi ordonis al ili, la tutan instruon, leĝojn, kaj preskribojn, donitajn per Moseo.
- 9 Manase delogis la Judojn kaj la loĝantojn de Jerusalem en tia grado, ke ili agadis pli malbone, ol tiuj nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis antaŭ la Izraelidoj.
- 10 La Eternulo parolis al Manase kaj al lia popolo, sed ili ne aŭskultis.
- 11 Kaj la Eternulo venigis sur ilin la militestrojn de la reĝo de Asirio; kaj ili malliberigis Manasen per katenoj, ligis lin per ĉenoj, kaj forkondukis lin en Babelon.
- 12 En sia mizero li ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj li tre humiliĝis antaŭ la Dio de siaj patroj.
- 13 Kiam li preĝis al Li kaj petegis Lin, Li aŭskultis lian peton kaj revenigis lin en Jerusalemon al lia regno. Kaj Manase eksciis, ke la Eternulo estas la vera Dio.
- 14 Post tio li konstruis eksteran muregon por la urbo de David okcidente de Giĥon, en la valo, ĝia la enirejo de la Pordego de Fiŝoj, ĉirkaŭ Ofel, kaj li faris ĝin tre alta. Kaj li starigis militestrojn en ĉiuj fortikigitaj urboj de Judujo.
- 15 Li forigis la fremdajn diojn kaj la idolon el la domo de la Eternulo, ankaŭ ĉiujn altarojn, kiujn li konstruis sur la monto de la domo de la Eternulo kaj en Jerusalem; kaj li elĵetis tion eksteren de la urbo.
- 16 Kaj li rekonstruis la altaron de la Eternulo kaj faris sur ĝi pacoferojn kaj dankoferojn, kaj li ordonis al la Judoj, ke ili servadu al la Eternulo, Dio de Izrael.
- 17 Tamen la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis sur la altaĵoj, sed nur al la Eternulo, sia Dio.
- 18 La cetera historio de Manase, lia preĝo al lia Dio, kaj la vortoj de la viziistoj, kiuj parolis al li en la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael, troviĝas en la kroniko de la reĝoj de Izrael.
- 19 Lia preĝo kaj aŭskultiteco, ĉiuj liaj pekoj kaj krimoj, kaj la lokoj, sur kiuj li konstruis altaĵojn kaj starigis sanktajn stangojn kaj idolojn antaŭ sia humiliĝo, estas priskribitaj en la kroniko de la viziistoj.
- 20 Kaj Manase ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en lia domo. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Amon.
- 21 La aĝon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li fariĝis reĝo, kaj du jarojn li reĝis en Jerusalem.
- 22 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase; kaj al ĉiuj idoloj, kiujn faris lia patro Manase, Amon oferadis kaj servadis.
- 23 Li ne humiliĝis antaŭ la Eternulo, kiel humiliĝis lia patro Manase, sed li, Amon, multe kulpiĝis.
- 24 Kaj konspiris kontraŭ li liaj servantoj kaj mortigis lin en lia domo.
- 25 Sed la popolo de la lando mortigis ĉiujn, kiuj faris konspiron kontraŭ la reĝo Amon; kaj la popolo de la lando faris reĝo anstataŭ li lian filon Joŝija.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Basic Hash Usage Explained
At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.
We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.
Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.
Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.
Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.
The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.
We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.
Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.