-
WORD Research this...2 Kings 8
- 1 Eliŝa diris al la virino, kies filon li revivigis, jene: Leviĝu kaj iru, vi kaj via domo, kaj loĝu kelkan tempon tie, kie vi povos loĝi; ĉar la Eternulo alvokos malsaton, kaj ĝi venos en la landon por sep jaroj.
- 2 Kaj la virino leviĝis kaj faris laŭ la vorto de la homo de Dio, kaj ŝi iris, ŝi kaj ŝia domo, kaj loĝis en la lando de la Filiŝtoj sep jarojn.
- 3 Post la paso de la sep jaroj la virino revenis el la lando de la Filiŝtoj, kaj ŝi iris, por klopodi ĉe la reĝo pri sia domo kaj pri sia kampo.
- 4 La reĝo tiam parolis kun Geĥazi, la junulo de la homo de Dio, dirante: Rakontu al mi ĉiujn grandajn farojn, kiujn faris Eliŝa.
- 5 Dum li estis rakontanta al la reĝo, ke tiu revivigis mortinton, jen la virino, kies filon li revivigis, ekpetis la reĝon pri sia domo kaj pri sia kampo. Kaj Geĥazi diris: Mia sinjoro, ho reĝo, jen estas tiu virino, kaj jen estas ŝia filo, kiun Eliŝa revivigis.
- 6 Kaj la reĝo demandis la virinon, kaj ŝi rakontis al li. Kaj la reĝo donis al ŝi unu korteganon, dirante: Redonu al ŝi ĉion, kio apartenas al ŝi, kaj ĉiujn enspezojn de la kampo de post la tago, kiam ŝi forlasis la landon, ĝis nun.
- 7 Eliŝa venis en Damaskon. Ben-Hadad, reĝo de Sirio, tiam estis malsana. Kaj oni raportis al li, dirante: La homo de Dio venis ĉi tien.
- 8 Tiam la reĝo diris al Ĥazael: Prenu en vian manon donacon, kaj iru renkonte al la homo de Dio, kaj demandu per li la Eternulon, ĉu mi resaniĝos de ĉi tiu malsano.
- 9 Kaj Ĥazael iris renkonte al li, kaj prenis donacon en sian manon kaj da ĉio plej bona en Damasko tiom, kiom povas porti kvardek kameloj, kaj li venis kaj stariĝis antaŭ li, kaj diris: Via filo Ben-Hadad, reĝo de Sirio, sendis min al vi, por demandi: Ĉu mi resaniĝos de ĉi tiu malsano?
- 10 Kaj Eliŝa diris al li: Iru, diru al li: Vi resaniĝos. Sed la Eternulo montris al mi, ke li mortos.
- 11 Kaj li fikse rigardis lin, ĝis li hontiĝis, kaj la homo de Dio ploris.
- 12 Ĥazael diris: Kial mia sinjoro ploras? Tiu respondis: Ĉar mi scias, kian malbonon vi faros al la Izraelidoj: iliajn fortikaĵojn vi forbruligos, iliajn junulojn vi mortigos per glavo, iliajn suĉinfanojn vi frakasos, kaj iliajn gravedulinojn vi disfendos.
- 13 Ĥazael diris: Kio estas via servanto, la hundo, ke li faru tiun grandan faron? Kaj Eliŝa diris: La Eternulo montris al mi, ke vi estos reĝo de Sirio.
- 14 Li foriris de Eliŝa kaj venis al sia sinjoro. Ĉi tiu diris al li: Kion diris al vi Eliŝa? Kaj li respondis: Li diris al mi, ke vi resaniĝos.
- 15 Sed la sekvantan tagon li prenis la litkovrilon, kaj trempis ĝin en akvo kaj etendis ĝin sur lia vizaĝo, kaj li mortis. Kaj anstataŭ li ekreĝis Ĥazael.
- 16 En la kvina jaro de Joram, filo de Aĥab, reĝo de Izrael, post Jehoŝafat, reĝo de Judujo, ekreĝis Jehoram, filo de Jehoŝafat, reĝo de Judujo.
- 17 Li havis la aĝon de tridek du jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj ok jarojn li reĝis en Jerusalem.
- 18 Li iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kiel faris la domo de Aĥab, ĉar filino de Aĥab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaŭ la Eternulo.
- 19 Tamen la Eternulo ne volis pereigi Judujon, pro Sia servanto David, ĉar Li promesis al li doni lumilon al li kaj al liaj filoj por ĉiam.
- 20 En lia tempo la Edomidoj defalis de Judujo kaj starigis super si reĝon.
- 21 Joram iris Cairon kune kun ĉiuj siaj ĉaroj; kaj li leviĝis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis ĉirkaŭ li, kaj la ĉarestrojn; kaj la popolo forkuris al siaj tendoj.
- 22 Tamen la Edomidoj restis defalintaj de Judujo ĝis la nuna tago. Tiam defalis ankaŭ Libna en la sama tempo.
- 23 La cetera historio de Joram, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
- 24 Kaj Joram ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥazja.
- 25 En la dek-dua jaro de Joram, filo de Aĥab, reĝo de Izrael, ekreĝis Aĥazja, filo de Jehoram, reĝo de Judujo.
- 26 La aĝon de dudek du jaroj havis Aĥazja, kiam li fariĝis reĝo, kaj unu jaron li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Atalja, filino de Omri, reĝo de Izrael.
- 27 Kaj li iradis laŭ la vojo de la domo de Aĥab, kaj faradis malbonon antaŭ la Eternulo, kiel la domo de Aĥab, ĉar li estis boparenco de la domo de Aĥab.
- 28 Li iris kun Joram, filo de Aĥab, milite kontraŭ Ĥazaelon, reĝon de Sirio, al Ramot en Gilead; kaj la Sirianoj vundis Joramon.
- 29 Kaj la reĝo Joram revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj en Ramot, kiam li batalis kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio. Kaj Aĥazja, filo de Jehoram, reĝo de Judujo, iris, por viziti Joramon, filon de Aĥab, en Jizreel, ĉar ĉi tiu estis malsana.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Myanmar Burmse
- Norwegian bokmal
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Thai
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Basic Hash Usage Explained
At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.
We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.
Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.
Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.
Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.
The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.
We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.
Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.