-
WORD Research this...2 Samuel 12
- 1 Kaj la Eternulo sendis al David Natanon, kaj ĉi tiu venis al li, kaj diris al li: En unu urbo estis du viroj, unu riĉulo kaj la dua malriĉulo;
- 2 la riĉulo havis tre multe da ŝafoj kaj da bovoj;
- 3 kaj la malriĉulo havis nenion, krom unu malgranda ŝafeto, kiun li aĉetis kaj nutris, kaj ĝi elkreskis ĉe li kaj ĉe liaj infanoj kune kun ili; el lia peco ĝi manĝadis, el lia kaliko ĝi trinkadis, kaj sur lia sino ĝi dormadis, kaj ĝi estis por li kiel filino.
- 4 Sed venis gasto al la riĉa homo, kaj ĉi tiu domaĝis preni el siaj ŝafoj aŭ el siaj bovoj, por prepari ion por la gasto, kiu venis al li, kaj li prenis la ŝafeton de la viro malriĉa, kaj preparis ĝin por la homo, kiu venis al li.
- 5 Tiam forte ekflamis la kolero de David kontraŭ tiu homo, kaj li diris al Natan: Mi ĵuras per la Eternulo, ke morti devas la homo, kiu tion faris;
- 6 kaj pro la ŝafeto li repagu kvaroble, pro tio, ke li faris tion kaj ke li agis senkompate.
- 7 Tiam Natan diris al David: Vi estas tiu homo. Tiele diris la Eternulo, Dio de Izrael: Mi sanktoleis vin reĝo super Izrael, kaj Mi savis vin el la mano de Saul,
- 8 kaj Mi donis al vi la domon de via sinjoro kaj la edzinojn de via sinjoro sur vian sinon, kaj Mi donis al vi la domon de Izrael kaj Jehuda; kaj se tio ne sufiĉus, Mi aldonus ankoraŭ tion kaj alian.
- 9 Kial do vi malŝatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaŭ Liaj okuloj? Urijan, la Ĥetidon, vi mortigis per glavo, kaj lian edzinon vi prenis al vi kiel edzinon, post kiam vi lin mortigis per glavo de la Amonidoj.
- 10 Nun ne malaperos el via domo la glavo eterne, pro tio, ke vi malŝatis Min, kaj prenis la edzinon de Urija, la Ĥetido, ke ŝi estu via edzino.
- 11 Tiele diris la Eternulo: Jen Mi venigos sur vin malbonon el via domo; kaj Mi prenos viajn edzinojn antaŭ viaj okuloj, kaj fordonos al via konkuranto, kaj li kuŝos kun viaj edzinoj antaŭ ĉi tiu suno.
- 12 Ĉar vi agis sekrete; sed Mi faros tiun aferon antaŭ la tuta Izrael kaj antaŭ la suno.
- 13 Tiam David diris al Natan: Mi pekis antaŭ la Eternulo. Kaj Natan diris al David: La Eternulo forigis vian pekon, vi ne mortos;
- 14 sed ĉar vi per tiu faro incitis la malamikojn de la Eternulo, tial la filo, kiu naskiĝis al vi, mortos.
- 15 Kaj Natan iris en sian domon. Kaj la Eternulo frapis la infanon, kiun la edzino de Urija naskis al David, kaj ĝi danĝere malsaniĝis.
- 16 Kaj David ekpreĝis al la Eternulo pri la infano; kaj David fastis, kaj li eniris, kaj pasigis la nokton sur la tero.
- 17 Kaj ekinsistis super li la plejaĝuloj de lia domo, por igi lin leviĝi de la tero; sed li ne volis, kaj li ne manĝis kun ili.
- 18 En la sepa tago la infano mortis. Kaj la servantoj de David timis sciigi al li, ke la infano mortis; ĉar ili pensis: Jen dum la infano ankoraŭ vivis, ni parolis al li, kaj li ne aŭskultis nian voĉon; kiel do ni diros al li, ke la infano mortis? li faros ian malbonon.
- 19 Sed kiam David vidis, ke liaj servantoj murmuretas inter si, li komprenis, ke la infano mortis; kaj David diris al siaj servantoj: Ĉu la infano mortis? Kaj ili respondis: Ĝi mortis.
- 20 Tiam David leviĝis de la tero, lavis sin kaj oleis sin kaj ŝanĝis siajn vestojn, kaj iris en la domon de la Eternulo, kaj adorkliniĝis. Poste li venis en sian domon; li petis, ke oni donu al li panon, kaj li manĝis.
- 21 Tiam diris al li liaj servantoj: Kion signifas tio, kion vi faris? dum la infano estis ankoraŭ vivanta, vi fastis kaj ploris; kaj kiam la infano mortis, vi leviĝis kaj manĝis!
- 22 Kaj li respondis: Dum la infano ankoraŭ vivis, mi fastis kaj ploris; ĉar mi pensis: Kiu scias? eble la Eternulo indulgos min kaj la infano vivos.
- 23 Sed nun ĝi mortis; por kio do mi fastos? ĉu mi povas ankoraŭ revenigi ĝin? mi iros al ĝi, sed ĝi ne revenos al mi.
- 24 Kaj David konsolis sian edzinon Bat-Ŝeba, kaj envenis al ŝi kaj kuŝis kun ŝi; kaj ŝi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Salomono; kaj la Eternulo lin amis.
- 25 Kaj li transdonis lin en la manojn de la profeto Natan; ĉi tiu donis al li la nomon Jedidja, pro la Eternulo.
- 26 Joab ekmilitis kontraŭ Raba de la Amonidoj, kaj venkoprenis la reĝan urbon.
- 27 Kaj Joab sendis senditojn al David, kaj dirigis: Mi militis kontraŭ Raba, kaj mi venkoprenis la urbon de akvoj;
- 28 nun kolektu la reston de la popolo, kaj sieĝu la urbon kaj prenu ĝin; ĉar alie, se mi prenus la urbon, oni nomus ĝin per mia nomo.
- 29 Tiam David kolektis la tutan popolon, kaj iris al Raba, kaj militis kontraŭ ĝi kaj prenis ĝin.
- 30 Kaj li prenis la kronon de Malkam de lia kapo; ĝi havis la pezon de kikaro da oro; en ĝi estis multekosta ŝtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakiraĵo li elportis el la urbo tre multe.
- 31 Kaj la popolon, kiu tie estis, li elirigis, kaj metis ĝin al segiloj kaj al feraj draŝiloj kaj al feraj hakiloj kaj forkondukis al brikfarejoj. Tiele li agis kun ĉiuj urboj de la Amonidoj. Kaj David kaj la tuta popolo revenis Jerusalemon.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Basic Hash Usage Explained
At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.
We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.
Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.
Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.
Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.
The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.
We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.
Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.