-
WORD Research this...2 Samuel 23
- 1 Jen estas la lastaj vortoj de David: Parolas David, filo de Jiŝaj, Kaj parolas la viro, kiu estas alte levita, La sanktoleito de la Dio de Jakob, Kantverkisto en Izrael:
- 2 La spirito de la Eternulo parolas per mi, Kaj Lia vorto estas sur mia lango.
- 3 La Dio de Izrael parolis, Al mi diris la Roko de Izrael: Justulo regas super homoj, Li regas en timo antaŭ Dio.
- 4 Kaj li estas kiel la lumo de mateno, Kiam leviĝas la suno, De mateno sennuba, Kiam post la pluvo Elkreskas la verdaĵo el la tero.
- 5 Ĉu ne tiel estas mia domo ĉe la Eternulo? Ĉar Li faris kun mi eternan interligon, Kiu estas bone aranĝita en ĉio, kaj observata; Ĉar mia tuta savo, kaj ĉio, kion mi deziras, bone prosperas.
- 6 La malbonaguloj ĉiuj estas kiel dornoj forĵetitaj, Kiujn oni ne povas preni per la mano;
- 7 Sed se iu volas ektuŝi ilin, Tiu devas armi sin per fero aŭ per stango de lanco; Kaj per fajro ili estos forbruligitaj sur sia loko.
- 8 Jen estas la nomoj de la herooj, kiuj estis ĉe David: sidanta en la konsilantaro de la saĝuloj, estro de trio, estis Adino, la Ecnido, kiu mortigis okcent malamikojn per unu fojo.
- 9 Post li estis Eleazar, filo de Dodo, filo de Aĥoĥido, en la nombro de la tri herooj ĉe David. Kiam ili mokis la Filiŝtojn kaj kolektiĝis tie por batalo kaj la Izraelidoj eliris,
- 10 tiam li leviĝis kaj frapis la Filiŝtojn, ĝis lia mano laciĝis kaj alrigidiĝis al la glavo; kaj la Eternulo donis grandan helpon en tiu tago, kaj la popolo returniĝis post li nur por rabakiri.
- 11 Post li estis Ŝama, filo de Age, la Hararano. Kiam la Filiŝtoj kolektiĝis amase en loko, kie estis kampoparto plena de lentoj, kaj la popolo forkuris de la Filiŝtoj,
- 12 tiam li stariĝis en la mezo de la kampoparto, kaj savis ĝin kaj venkobatis la Filiŝtojn; kaj la Eternulo donis grandan helpon.
- 13 Kaj iris tri el la tridek ĉefoj, kaj venis dum la rikoltado al David en la kavernon Adulam; kaj la amaso de la Filiŝtoj staris tendare en la valo Refaim.
- 14 David tiam estis en fortikaĵo, kaj la garnizono de la Filiŝtoj estis tiam en Bet-Leĥem.
- 15 Kaj David esprimis deziron kaj diris: Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estas apud la pordego?
- 16 Tiam tiuj tri herooj trarompe penetris en la tendaron de la Filiŝtoj, ĉerpis akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed li ne volis trinki ĝin; li elverŝis ĝin al la Eternulo,
- 17 kaj diris: Gardu min, ho Eternulo, ke mi ne faru tion; ĉu mi trinku la sangon de la viroj, kiuj riskis sian vivon? Kaj li ne volis trinki ĝin. Tion faris la tri herooj.
- 18 Abiŝaj, frato de Joab, filo de Ceruja, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri.
- 19 De la tri li estis honorata kaj estis ilia estro; sed en la trion li ne eniris.
- 20 Benaja, filo de Jehojada, filo de militisto multe aginta, el Kabceel: li mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaŭ malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en neĝa tago.
- 21 Li ankaŭ mortigis Egipton, viron dignaspektan; en la mano de la Egipto estis lanco; sed li aliris al li kun bastono, elŝiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco.
- 22 Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj.
- 23 Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.
- 24 Asahel, frato de Joab, estis inter la tridek; Elĥanan, filo de Dodo, el Bet-Leĥem,
- 25 Ŝama el Ĥarod, Elika el Ĥarod,
- 26 Ĥelec, la Paltido, Ira, filo de Ikeŝ, la Tekoaano,
- 27 Abiezer la Anatotano, Mebunaj, la Ĥuŝaido,
- 28 Calmon, la Aĥoĥido, Maharaj, la Netofaano,
- 29 Ĥeleb, filo de Baana, la Netofaano, Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj,
- 30 Benaja, la Piratonano, Hidaj el Naĥale-Gaaŝ,
- 31 Abi-Albon, la Arbatano, Azmavet, la Baĥurimano,
- 32 Eljaĥba, la Ŝaalbonano, Jonatan el la filoj de Jaŝen,
- 33 Ŝama, la Hararano, Aĥiam, filo de Ŝarar, la Hararano,
- 34 Elifelet, filo de Aĥasbaj, la Maaĥatano, Eliam, filo de Aĥitofel, la Giloano,
- 35 Ĥecraj, la Karmelano, Paaraj, la Arbano,
- 36 Jigal, filo de Natan, el Coba, Bani, la Gadido,
- 37 Celek, la Amonido, Naĥaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de Ceruja,
- 38 Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido,
- 39 Urija, la Ĥetido. La nombro de ĉiuj estas tridek sep.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Basic Hash Usage Explained
At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.
We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.
Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.
Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.
Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.
The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.
We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.
Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.