-
WORD Research this...Daniel 7
- 1 En la unua jaro de Belŝacar, reĝo de Babel, Daniel havis sonĝon kaj vizion de sia kapo sur sia lito. Li enskribis tiun sonĝon, prezentinte la esencon de la afero.
- 2 Daniel komencis sian rakonton, dirante: Mi vidis en mia nokta vizio, ke jen kvar ventoj de la ĉielo batalas inter si sur granda maro.
- 3 Kaj eliris el la maro kvar grandegaj bestoj malsimilaj unu al alia.
- 4 La unua estis kiel leono, sed ĝi havis flugilojn de aglo; mi vidis, kiel fine oni deŝiris de ĝi la flugilojn, oni levis ĝin de la tero, kaj starigis sur piedoj, kiel homon, kaj homa koro estis donita al ĝi.
- 5 Jen ankaŭ dua besto, simila al urso, staris ĉe ĝia flanko, kaj tri kojnodentojn ĝi havis en sia buŝo, inter siaj dentoj. Kaj estis dirite al ĝi: Leviĝu, kaj manĝu multe da karno.
- 6 Poste mi vidis ankoraŭ unu beston, similan al leopardo; sur sia dorso ĝi havis kvar flugilojn de birdo, kaj kvar kapojn havis tiu besto, kaj potenco estis donita al ĝi.
- 7 Poste mi vidis en la nokta vizio beston kvaran, teruran, monstran, kaj tre fortan; ĝi havis grandegajn ferajn dentojn; ĝi manĝegis kaj frakasis, kaj la restaĵon ĝi dispremis per la piedoj; ĝi estis malsimila al ĉiuj antaŭaj bestoj kaj havis dek kornojn.
- 8 Mi rigardis tiujn kornojn, kaj jen inter ili aperis alia korno, malgranda; kaj tri el la antaŭaj kornoj estis elŝiritaj antaŭ ĝi kun la radiko; kaj jen montriĝis, ke tiu korno havas okulojn, kiel okuloj de homo, kaj buŝon, kiu parolas malhumile.
- 9 Fine mi vidis, ke estas starigitaj tronoj, kaj sidiĝis la Antaŭtempulo. Lia vesto estis blanka kiel neĝo, kaj la haroj sur Lia kapo estis kiel pura lano; Lia trono estis brilantaj flamoj, ĝiaj radoj estis flamanta fajro.
- 10 Fajra rivero elfluis kaj disverŝiĝis antaŭ Li; miloj da miloj servis al Li, kaj dekmiloj da dekmiloj staris antaŭ Li. La juĝantoj sidiĝis, kaj la libroj malfermiĝis.
- 11 Tiam mi vidis, kiel fine, pro la malhumilaj vortoj, kiujn parolis la korno, la besto estis mortigita, kaj ĝia korpo estis frakasita, kaj ĵetita en fajron, por forbruli.
- 12 Ankaŭ de la aliaj bestoj oni forprenis ilian potencon, kaj daŭro de la vivo estis donita al ili nur por difinita tempo kaj ĝis difinita templimo.
- 13 Poste mi vidis en la nokta vizio, ke jen en la nuboj de la ĉielo iris kvazaŭ filo de homo, venis al la Antaŭtempulo, kaj estis alkondukita al Li.
- 14 Kaj al li estis donita potenco, gloro, kaj regno, por ke ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj servu al li; lia regado estas regado eterna, kiu ne ĉesiĝos, kaj lia regno ne detruiĝos.
- 15 Ĉe mi, Daniel, ektremis mia spirito en mia korpo, kaj la vizio de mia kapo konsternis min.
- 16 Mi aliris al unu el la antaŭstarantoj kaj demandis lin pri la vera signifo de ĉio ĉi tio, kaj li komencis paroli al mi kaj klarigis al mi la sencon de la diritaĵo.
- 17 Tiuj kvar grandaj bestoj signifas, ke kvar regnoj formiĝos sur la tero.
- 18 Poste prenos la regnon la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj ili posedos la regnon eterne, en eterna eterneco.
- 19 Tiam mi deziris havi precizan klarigon pri la kvara besto, kiu estis malsimila al ĉiuj, kaj terura, kun feraj dentoj kaj kupraj ungegoj, manĝegis kaj frakasis kaj la restaĵon dispremis per la piedoj;
- 20 kaj pri la dek kornoj, kiuj estis sur ĝia kapo, kaj pri la alia, kiu poste eliris kaj antaŭ kiu elfalis tri, pri tiu sama korno, kiu havis okulojn kaj buŝon parolantan malhumile, kaj kiu laŭ sia aspekto estis pli granda ol la aliaj.
- 21 Mi vidis, kiel tiu korno komencis bataladon kontraŭ la sanktuloj kaj estis jam venkanta ilin,
- 22 ĝis venis la Antaŭtempulo; tiam la juĝo estis farita por la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj venis la tempo, kiam la regnon ekposedis la sanktuloj.
- 23 Kaj li diris: La kvara besto estas la kvara regno, kiu estos sur la tero, malsimila al ĉiuj regnoj, kaj ĝi manĝegos la tutan teron, piedpremos kaj frakasos ĝin.
- 24 La dek kornoj signifas, ke el tiu regno aperos dek reĝoj, kaj post ili eliros alia, malsimila al la antaŭaj, kaj faligos tri reĝojn.
- 25 Li blasfemos kontraŭ la Plejaltulo kaj frapos la sanktulojn de la Plejaltulo; li eĉ arogos al si ŝanĝi la tempojn kaj leĝojn. Ili estos transdonitaj en lian manon ĝis paso de unu tempo kaj du tempoj kaj duono de tempo.
- 26 Poste aperos juĝo, kaj ĝi forprenos de li la potencon, por lia pereo kaj plena ekstermiĝo.
- 27 Sed la regado, potenco, kaj grandeco de la regnoj sub la tuta ĉielo estos donita al la sankta popolo de la Plejaltulo, kies regno estas regno eterna, kaj ĉiuj potenculoj servados kaj obeados al Li.
- 28 Ĉi tie finiĝas la parolo. Mi, Daniel, estis tre konsternita de mia meditado, kaj mia vizaĝaspekto ŝanĝiĝis sur mi; sed la parolon mi konservis en mia koro.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Basic Hash Usage Explained
At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.
We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.
Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.
Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.
Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.
The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.
We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.
Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.