-
WORD Research this...Daniel 9
- 1 En la unua jaro de Dario, filo de Aĥaŝveroŝ, el la gento Meda, kiu fariĝis reĝo super la regno de la Ĥaldeoj,
- 2 en la unua jaro de lia reĝado, mi, Daniel, rimarkis en la libroj la nombron de la jaroj, pri kiuj la Eternulo parolis al la profeto Jeremia, ke devas finiĝi sepdek jaroj de la dezerteco de Jerusalem.
- 3 Kaj mi turnis mian vizaĝon al Dio, la Sinjoro, por preĝi kaj petegi, en fastado, sakaĵo, kaj cindro.
- 4 Kaj mi preĝis al la Eternulo, mia Dio, mi faris konfeson, kaj mi diris: Mi petas Vin, ho Sinjoro, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!
- 5 Ni pekis, ni malbonagis, ni estis malpiaj, ni ribelis, kaj ni defalis de Viaj ordonoj kaj decidoj;
- 6 ni ne aŭskultis Viajn servantojn, la profetojn, kiuj parolis en Via nomo al niaj reĝoj, estroj, kaj patroj, kaj al la tuta popolo de la lando.
- 7 Vi, ho Sinjoro, estas prava, kaj ni devas honti, kiel nun, ĉiu Judo, la loĝantoj de Jerusalem kaj la tuta Izrael, la proksimaj kaj la malproksimaj, en ĉiuj landoj, kien Vi dispelis ilin pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris koncerne Vin.
- 8 Ho Sinjoro! ni hontas pro niaj reĝoj, estroj, kaj patroj, kiuj pekis antaŭ Vi.
- 9 Sed la Sinjoro, nia Dio, havas kompatemon kaj pardonemon, kvankam ni defalis de Li
- 10 kaj ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, nia Dio, por iradi laŭ Liaj instruoj, kiujn Li donis al ni per Siaj servantoj, la profetoj.
- 11 La tuta Izrael malobeis Vian instruon, kaj deturnis sin, por ne aŭskulti Vian voĉon; pro tio trafis nin la malbeno kaj la ĵuro, pri kiuj estas skribite en la instruo de Moseo, servanto de Dio; ĉar ni pekis kontraŭ Li.
- 12 Kaj Li plenumis Sian vorton, kiun Li diris pri ni, kaj pri niaj juĝistoj, kiuj faradis juĝon ĉe ni, kaj Li venigis sur nin grandan malfeliĉon; sub la tuta ĉielo nenie fariĝis tio, kio fariĝis al Jerusalem.
- 13 Kiel estas skribite en la instruo de Moseo, tiel trafis nin tiu tuta malfeliĉo; ni tamen ne preĝis antaŭ la Eternulo, nia Dio, deturnante nin de niaj malbonagoj kaj penante kompreni Vian veron.
- 14 Kaj la Eternulo viglis super la malfeliĉo kaj venigis ĝin sur nin; ĉar justa estas la Eternulo, nia Dio, en ĉiuj Siaj faroj, kiujn Li faras, sed ni ne aŭskultis Lian voĉon.
- 15 Kaj nun, ho Sinjoro, nia Dio, kiu elkondukis Vian popolon el la lando Egipta per forta mano, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel ĝi nun estas, ni pekis, ni estis malpiaj.
- 16 Ho Sinjoro, konforme al Via tuta bonfaremeco deturniĝu nun Via kolero kaj Via indigno de Via urbo Jerusalem, de Via sankta monto; ĉar pro niaj pekoj kaj pro la malbonagoj de niaj patroj Jerusalem kaj Via popolo estas hontindaĵo antaŭ ĉiuj niaj ĉirkaŭantoj.
- 17 Kaj nun aŭskultu, ho nia Dio, la preĝon de Via servanto kaj lian petegon, kaj lumu per Via vizaĝo sur Vian dezertigitan sanktejon, pro la Sinjoro.
- 18 Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon, kaj la urbon, kiu estas nomata per Via nomo; ĉar ne pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antaŭ Vi nian preĝon.
- 19 Ho Sinjoro, aŭskultu! ho Sinjoro, pardonu! ho Sinjoro, atentu kaj agu, ne prokrastu, pro Vi mem, ho mia Dio, ĉar Vian nomon portas Via urbo kaj Via popolo.
- 20 Dum mi ankoraŭ parolis kaj preĝis kaj konfesis miajn pekojn kaj la pekojn de mia popolo Izrael kaj metis mian petegon antaŭ la Eternulon, mian Dion, pri la sankta monto de mia Dio;
- 21 dum mi ankoraŭ parolis preĝante, la viro Gabriel, kiun mi vidis antaŭe en la vizio, alflugis, kaj ektuŝis min ĉirkaŭ la tempo de la vespera ofero;
- 22 kaj, klarigante, li ekparolis al mi, kaj diris: Ho Daniel, nun mi eliris, por komprenigi al vi la aferon.
- 23 Ĉe la komenco de via preĝado eliris ordono, kaj mi venas, por sciigi ĝin, ĉxar vi estas homo agrabla al Dio; atentu la vorton, kaj komprenu la vizion.
- 24 Sepdek jarsepoj estas destinitaj por via popolo kaj por via sankta urbo, por ke kovriĝu la kulpo, sigeliĝu la pekoj, kaj pardoniĝu la malbonagoj, por ke venu justeco eterna, sigeliĝu la vizio kaj profetaĵo, kaj sanktoleiĝu Plejsanktulo.
- 25 Sciu, kaj komprenu: de la momento, kiam eliros la ordono, ke Jerusalem estu denove konstruata, ĝis la sanktoleado de la estro pasos sep jarsepoj kaj sesdek du jarsepoj; kaj denove estos konstruitaj la stratoj kaj muroj, kvankam en tempo malfacila.
- 26 Post la sesdek du jarsepoj la sanktoleito estos pereigita kaj jam ne ekzistos; kaj la urbon kun ĝia sanktejo pereigos popolo de estro, kiu venos, kaj ĝia fino estos kiel de inundego; kaj ĝis la fino de la milito ĝi estos tute dezertigita.
- 27 En la daŭro de unu jarsepo estos konfirmita la interligo kun multaj, kaj meze de la jarsepo estos ĉesigitaj buĉoferoj kaj farunoferoj; sur la flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco, ĝis la fina destinita pereo falos sur la ruinojn.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Basic Hash Usage Explained
At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.
We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.
Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.
Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.
Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.
The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.
We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.
Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.