-
WORD Research this...Exodus 34
- 1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skulptu al vi du ŝtonajn tabelojn kiel la unuaj; kaj Mi skribos sur la tabeloj la vortojn, kiuj estis sur la unuaj tabeloj, kiujn vi rompis.
- 2 Kaj estu preta por la mateno, kaj supreniru matene sur la monton Sinaj kaj stariĝu antaŭ Mi tie sur la pinto de la monto.
- 3 Kaj neniu supreniru kun vi, kaj ankaŭ neniu montriĝu sur la tuta monto; eĉ ŝafo aŭ bovo ne paŝtiĝu antaŭ tiu monto.
- 4 Kaj li skulptis du ŝtonajn tabelojn kiel la unuaj; kaj Moseo leviĝis frue matene kaj supreniris sur la monton Sinaj, kiel ordonis al li la Eternulo, kaj li prenis en siajn manojn la du ŝtonajn tabelojn.
- 5 Kaj la Eternulo malleviĝis en nubo, kaj Moseo stariĝis apud Li tie kaj alvokis la nomon de la Eternulo.
- 6 Kaj la Eternulo preteriris antaŭ li, kaj li ekkriis: Eternulo, Eternulo, Dio indulgema kaj kompatema, multepacienca, favorkora, kaj verema;
- 7 kiu konservas favorkorecon por miloj, pardonas kulpon kaj krimon kaj pekon, sed antaŭ kiu neniu estas senkulpa; kiu punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj!
- 8 Kaj rapide Moseo kliniĝis ĝis la tero kaj faris adoron.
- 9 Kaj li diris: Ho, se mi akiris Vian favoron, mia Sinjoro, tiam mia Sinjoro volu iri en nia mezo, ĉar tio estas popolo malmolnuka; kaj pardonu niajn kulpojn kaj niajn pekojn kaj faru nin Via posedaĵo.
- 10 Kaj Li diris: Jen Mi faros interligon; antaŭ via tuta popolo Mi faros miraklojn, kiuj neniam ekzistis sur la tuta tero nek ĉe iuj gentoj; kaj la tuta popolo, en kies mezo vi estas, vidos la faron de la Eternulo; ĉar terura estos tio, kion Mi faros por vi.
- 11 Observu tion, kion Mi ordonas al vi hodiaŭ. Jen Mi forpelas antaŭ vi la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Ĥetidojn kaj la Perizidojn kaj la Ĥividojn kaj la Jebusidojn.
- 12 Gardu vin, ke vi ne faru interligon kun la loĝantoj de la lando, en kiun vi venos, por ke tio ne fariĝu falilo inter vi;
- 13 sed iliajn altarojn detruu kaj iliajn statuojn rompu kaj iliajn sanktajn stangojn dishaku.
- 14 Ĉar vi ne devas adori alian dion; ĉar la Eternulo, koleremulo estas Lia nomo, estas Dio kolerema.
- 15 Ne faru interligon kun la loĝantoj de la lando; ĉar, malĉastante kun siaj dioj kaj alportante oferojn al siaj dioj, ili eble vokos vin kaj vi manĝos de iliaj oferoj,
- 16 kaj vi prenos iliajn filinojn por viaj filoj, kaj iliaj filinoj malĉastos por siaj dioj kaj malĉastigos viajn filojn por siaj dioj.
- 17 Diojn fanditajn ne faru al vi.
- 18 La feston de macoj observu; dum sep tagoj manĝu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo de la monato Abib, ĉar en la monato Abib vi eliris el Egiptujo.
- 19 Ĉio, kio malfermas unue la uteron, apartenas al mi; ĉiu virseksulo el viaj brutoj, kiu malfermas unue la uteron, bovo aŭ ŝafo.
- 20 Utermalferminton el azenoj elaĉetu per ŝafido: kaj se vi ne elaĉetos, tiam rompu al ĝi la kolon. La unuenaskiton el viaj filoj elaĉetu. Kaj oni ne montriĝu antaŭ Mi kun malplenaj manoj.
- 21 Dum ses tagoj laboru, kaj en la sepa tago ripozu; en la tempo de la plugado kaj de la rikoltado ripozu.
- 22 Kaj feston de semajnoj faru al vi en la komenco de la rikoltado de tritiko, kaj feston de kolektado de fruktoj en la fino de la jaro.
- 23 Tri fojojn en la jaro ĉiuj viaj virseksuloj aperu antaŭ la Sinjoro, la Eternulo, Dio de Izrael.
- 24 Ĉar Mi forpelos gentojn antaŭ vi kaj vastigos viajn limojn, kaj neniu deziros havi vian landon, kiam vi iros, por montriĝi antaŭ la Eternulo, via Dio, tri fojojn en la jaro.
- 25 Ne buĉverŝu sur fermentintaĵon la sangon de Mia ofero, kaj ne devas resti ĝis mateno la ofero de la festo de Pasko.
- 26 La komencaĵon de la unuaj produktoj de via tero alportu en la domon de la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de ĝia patrino.
- 27 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skribu al vi ĉi tiujn vortojn, ĉar laŭ ĉi tiuj vortoj Mi faris interligon kun vi kaj kun Izrael.
- 28 Kaj li estis tie kun la Eternulo kvardek tagojn kaj kvardek noktojn; panon li ne manĝis kaj akvon li ne trinkis; kaj li skribis sur la tabeloj la vortojn de la interligo, la dek ordonojn.
- 29 Kiam Moseo estis malsupreniranta de la monto Sinaj kaj la du tabeloj de atesto estis en la manoj de Moseo dum lia malsuprenirado de la monto, Moseo ne sciis, ke la haŭto de lia vizaĝo lumradiis pro tio, ke li parolis kun Li.
- 30 Kaj Aaron kaj ĉiuj Izraelidoj ekvidis Moseon, kaj jen la haŭto de lia vizaĝo lumradias; kaj ili timis alproksimiĝi al li.
- 31 Sed Moseo vokis ilin, kaj returniĝis al li Aaron kaj ĉiuj ĉefoj de la komunumo, kaj Moseo ekparolis al ili.
- 32 Poste alproksimiĝis ĉiuj Izraelidoj; kaj li ordonis al ili ĉion, kion diris al li la Eternulo sur la monto Sinaj.
- 33 Kiam Moseo ĉesis paroli al ili, li metis sur sian vizaĝon kovrotukon.
- 34 Kiam Moseo venadis antaŭ la Eternulon, por paroli kun Li, li formetadis la kovrotukon ĝis sia eliro; kaj elirinte, li diradis al la Izraelidoj tion, kio estis ordonita al li.
- 35 Kaj la Izraelidoj vidis, ke la haŭto de la vizaĝo de Moseo lumradias; kaj tiam Moseo denove metis la kovrotukon sur sian vizaĝon, ĝis li eniris, por paroli kun Li.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Basic Hash Usage Explained
At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.
We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.
Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.
Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.
Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.
The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.
We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.
Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.