Skip to main content
  • WORD Research this...
    Genesis 41
    •   Post du jaroj Faraono havis sonĝon, ke jen li staras apud la Rivero.
    •   Kaj jen el la Rivero eliras sep bovinoj belaspektaj kaj grasaj, kaj ili paŝtiĝas en la kanejo.
    •   Kaj jen sep aliaj bovinoj eliras post ili el la Rivero, malbelaspektaj kaj malgrasaj, kaj ili stariĝas apud tiuj bovinoj sur la bordo de la Rivero.
    •   Kaj la bovinoj malbelaspektaj kaj malgrasaj formanĝis la sep bovinojn belaspektajn kaj grasajn. Kaj Faraono vekiĝis.
    •   Kaj li endormiĝis kaj denove havis sonĝon: jen sep spikoj leviĝas sur unu spiktrunko, dikaj kaj bonaj.
    •   Sed jen sep spikoj, maldikaj kaj bruligitaj de la orienta vento, elkreskas post ili.
    •   Kaj la maldikaj spikoj englutis la sep spikojn dikajn kaj plenajn. Kaj Faraono vekiĝis, kaj vidis, ke tio estis sonĝo.
    •   En la mateno lia spirito afliktiĝis; kaj li sendis kaj vokigis ĉiujn sorĉistojn de Egiptujo kaj ĉiujn ĝiajn saĝulojn, kaj Faraono rakontis al ili sian sonĝon; sed neniu povis signifoklarigi ĝin al Faraono.
    •   Tiam la vinistestro ekparolis al Faraono, dirante: Miajn pekojn mi rememoras hodiaŭ.
    • 10   Faraono koleris siajn sklavojn, kaj metis min en malliberejon en la domon de la estro de la korpogardistoj, min kaj la bakistestron.
    • 11   Kaj ni sonĝis sonĝon en unu nokto, mi kaj li; ĉiu havis sonĝon kun aparta signifo.
    • 12   Kaj tie estis kun ni Hebrea junulo, sklavo de la estro de la korpogardistoj; kaj ni rakontis al li, kaj li signifoklarigis al ni niajn sonĝojn, al ĉiu li klarigis laŭ lia sonĝo.
    • 13   Kaj kiel li klarigis al ni, tiel fariĝis: min oni revenigis al mia ofico, kaj lin oni pendigis.
    • 14   Tiam Faraono sendis alvoki Jozefon; kaj oni rapide eligis lin el la malliberejo, kaj li sin razis kaj ŝanĝis siajn vestojn kaj venis al Faraono.
    • 15   Kaj Faraono diris al Jozef: Mi sonĝis sonĝon, kaj neniu povas ĝin klarigi; sed pri vi mi aŭdis, ke kiam vi aŭdas sonĝon, vi tuj ĝin klarigas.
    • 16   Kaj Jozef respondis al Faraono, dirante: Ĝi ne dependas de mi; Dio respondos bonon al Faraono.
    • 17   Kaj Faraono diris al Jozef: Mi sonĝis, ke jen mi staras sur la bordo de la Rivero;
    • 18   kaj jen el la Rivero eliris sep bovinoj grasaj kaj belaspektaj kaj paŝtiĝis en la kanejo;
    • 19   sed jen sep aliaj bovinoj eliris post ili, maldikaj, tre malbonaspektaj kaj malgrasaj; tiajn malbelajn, kiel ili, mi ne vidis en la tuta Egipta lando;
    • 20   kaj la malgrasaj kaj malbelaj bovinoj formanĝis la sep antaŭajn grasajn bovinojn;
    • 21   kaj tiuj eniĝis en ilian internon, sed oni ne povis rimarki, ke ili eniĝis en ilian internon, kaj ilia aspekto estis tiel maldika, kiel antaŭe. Kaj mi vekiĝis.
    • 22   Kaj mi vidis en sonĝo: jen sep spikoj elkreskis sur unu spiktrunko, plenaj kaj bonaj;
    • 23   sed jen sep spikoj, maldikaj, malgrasaj, kaj bruligitaj de la orienta vento, elkreskis post ili;
    • 24   kaj la malgrasaj spikoj englutis la sep bonajn spikojn. Kaj mi rakontis al la sorĉistoj, sed neniu klarigis al mi.
    • 25   Tiam Jozef diris al Faraono: La sonĝo de Faraono estas unu; kion Dio estas faronta, Li diris al Faraono.
    • 26   La sep bonaj bovinoj estas sep jaroj, kaj la sep bonaj spikoj estas sep jaroj; ĝi estas unu sonĝo.
    • 27   Kaj la sep bovinoj malgrasaj kaj malbelaj, kiuj eliris post ili, estas sep jaroj; kaj la sep spikoj, malplenaj kaj bruligitaj de la orienta vento, estos sep jaroj de malsato.
    • 28   Tio estas, pri kio mi diris al Faraono, ke kion Dio estas faronta, Li montris al Faraono.
    • 29   Jen venos sep jaroj de granda abundeco en la tuta Egipta lando.
    • 30   Sed venos sep jaroj de malsato post ili; kaj forgesiĝos la tuta abundeco en la Egipta lando, kaj la malsato konsumos la teron.
    • 31   Kaj ne restos postesigno de la abundeco en la lando, pro tiu malsato, kiu venos poste, ĉar ĝi estos tre malfacila.
    • 32   Kaj se la sonĝo dufoje ripetiĝis al Faraono, tio montras, ke la afero estas firme decidita de Dio, kaj Dio rapidos plenumi tion.
    • 33   Kaj nun Faraono elserĉu homon kompetentan kaj saĝan kaj estrigu lin super la Egipta lando;
    • 34   Faraono ordonu, ke li starigu observistojn en la lando kaj prenadu kvinonon de ĉiuj produktoj de la Egipta tero dum la sep jaroj de abundeco.
    • 35   Kaj oni kolektu la tutan manĝaĵon de tiuj venontaj bonaj jaroj, kaj oni amasigu manĝeblan grenon en la urboj sub la disponon de Faraono, kaj oni ĝin konservu.
    • 36   Kaj tiu manĝaĵo estos provizo por la lando por la sep jaroj de malsato, kiuj estos en la Egipta lando, por ke la lando ne pereu de malsato.
    • 37   Kaj tio plaĉis al Faraono kaj al ĉiuj liaj servantoj.
    • 38   Kaj Faraono diris al siaj servantoj: Ĉu ni povus trovi tian homon, kiel li, en kiu estas la spirito de Dio?
    • 39   Kaj Faraono diris al Jozef: Ĉar Dio sciigis al vi ĉion ĉi tion, ne ekzistas kompetentulo kaj saĝulo tia, kiel vi.
    • 40   Vi estos super mia domo, kaj viajn vortojn obeos mia tuta popolo; nur per la trono mi estos pli alta ol vi.
    • 41   Kaj Faraono diris al Jozef: Vidu, mi estrigis vin super la tuta Egipta lando.
    • 42   Kaj Faraono deprenis sian ringon de sia mano kaj metis ĝin sur la manon de Jozef; kaj li vestis lin per bisinaj vestoj kaj metis oran ĉenon sur lian kolon.
    • 43   Kaj li veturigis lin sur sia dua ĉaro; kaj oni kriis antaŭ li: Genuiĝu! Kaj li estrigis lin super la tuta Egipta lando.
    • 44   Kaj Faraono diris al Jozef: Mi estas Faraono; sed sen via ordono neniu levos sian manon sian piedon en la tuta Egipta lando.
    • 45   Kaj Faraono donis al Jozef la nomon Cafnat-Paneaĥ, kaj li donis al li kiel edzinon Asnaton, filinon de Poti-Fera, pastro el On. Kaj Jozef komencis veturadon tra la Egipta lando.
    • 46   Jozef havis la aĝon de tridek jaroj, kiam li stariĝis antaŭ Faraono, la reĝo de Egiptujo. Kaj Jozef foriris de Faraono kaj trapasis la tutan Egiptan landon.
    • 47   Kaj la tero alportis en la sep jaroj de abundeco grandegajn amasojn da greno.
    • 48   Kaj li kolektis la tutan grenon de la sep jaroj, kiuj estis en la Egipta lando, kaj li metis la grenon en la urbojn; la grenon de ĉiuj kampoj, kiuj estis ĉirkaŭ iu urbo, li metis en ĝin.
    • 49   Kaj Jozef kolektis tre multe da greno, kiel la marborda sablo, ĝis li ĉesis kalkuli, ĉar oni ne plu povis kalkuli.
    • 50   Antaŭ ol venis la jaroj de malsato, al Jozef naskiĝis du filoj, kiujn naskis al li Asnat, filino de Poti-Fera, pastro el On.
    • 51   Kaj al la unuenaskito Jozef donis la nomon Manase, ĉar, li diris, Dio forgesigis al mi ĉiujn miajn suferojn kaj la tutan domon de mia patro.
    • 52   Kaj al la dua li donis la nomon Efraim, ĉar, li diris, Dio faris min fruktoporta en la lando de mia suferado.
    • 53   Kaj finiĝis la sep jaroj de abundeco, kiuj estis en la Egipta lando.
    • 54   Kaj komenciĝis la sep jaroj de malsato, kiel diris Jozef; kaj estis malsato en ĉiuj landoj, sed en la tuta lando Egipta estis pano.
    • 55   Kiam la tuta Egipta lando eksuferis malsaton, la popolo kriis al Faraono pri pano; tiam Faraono diris al ĉiuj Egiptoj: Iru al Jozef, kaj kion li diros al vi, tion faru.
    • 56   La malsato estis en la tuta lando. Jozef malfermis ĉiujn grenejojn, kaj vendadis al la Egiptoj. Kaj la malsato estis tre granda en la Egipta lando.
    • 57   Kaj el ĉiuj landoj oni venadis Egiptujon, por aĉeti de Jozef, ĉar la malsato estis tre granda en ĉiuj landoj.
  • King James Version (kjv)
    • Active Persistent Session:

      To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.

      How This All Works

      Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.

      However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.

      Please Keep Your Favourite Verse Private

      Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.

      The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.

    • Loading...
  • Esperanto (esperanto - 2.1)

    2020-05-21

    Esperanto (eo)

    1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.

    • Encoding: UTF-8
    • Direction: LTR
    • LCSH: Bible.Esperanto
    • Distribution Abbreviation: esperanto

    License

    Public Domain

    Source (OSIS)

    https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm

    history_1.0
    Initial release
    history_1.1
    Compressed the module
    history_1.5
    Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
    history_1.6
    Corrected encoding, missing text in previous release
    history_2.0
    (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
    history_2.1
    (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Basic Hash Usage Explained

At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.

We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.

Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.

Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.

Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.

The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.

We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.

Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.

Favourite Verse

You should select one of your favourite verses.

This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.

This is currently the active session key.

Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.

Genezo 41:

Sharing the Word of God with the world.
  • Share Text
    ...
  • Share Link

Genezo 41:1

Tagging this verse.

The active verse selected text should load here.

Active

Available Tags

Drag and drop the desired tag from the available ones to the active area.

To un-tag a verse, drag and drop the desired tag from active to the available tags area.

Edit Tag

Create Tag

Genezo 41:1

Notes on this verse.

The active verse selected text should load here.