-
WORD Research this...Genesis 47
- 1 Jozef venis kaj sciigis al Faraono, kaj diris: Mia patro kaj miaj fratoj kaj iliaj malgrandaj kaj grandaj brutoj, kaj ĉio, kio apartenas al ili, venis el la lando Kanaana, kaj nun ili estas en la lando Goŝen.
- 2 Kaj el inter siaj fratoj li prenis kvin homojn kaj starigis ilin antaŭ Faraono.
- 3 Kaj Faraono diris al liaj fratoj: Kio estas via okupo? Kaj ili diris al Faraono: Viaj sklavoj estas brutedukistoj, kiel ni, tiel ankaŭ niaj patroj.
- 4 Kaj ili diris al Faraono: Ni venis, por loĝi en la lando; ĉar ne ekzistas paŝtaĵo por la brutoj de viaj sklavoj, ĉar forta estas la malsato en la lando Kanaana; permesu do, ke viaj sklavoj loĝu en la lando Goŝen.
- 5 Tiam Faraono diris al Jozef jene: Via patro kaj viaj fratoj venis al vi;
- 6 la lando Egipta estas antaŭ vi; en la plej bona loko de la lando loĝigu vian patron kaj viajn fratojn; ili loĝu en la lando Goŝen; kaj se vi scias, ke estas inter ili kapablaj homoj, faru ilin administrantoj de miaj brutoj.
- 7 Kaj Jozef enkondukis sian patron Jakob kaj starigis lin antaŭ Faraono; kaj Jakob benis Faraonon.
- 8 Faraono diris al Jakob: Kian aĝon vi havas?
- 9 Kaj Jakob diris al Faraono: La nombro de la jaroj de mia migrado estas cent tridek jaroj; malmultaj kaj malbonaj estis la jaroj de mia vivo, kaj ili ne atingis la nombron de la jaroj de la vivo de miaj patroj dum ilia migrado.
- 10 Kaj Jakob benis Faraonon kaj foriris de Faraono.
- 11 Kaj Jozef enloĝigis sian patron kaj siajn fratojn, kaj donis al ili posedaĵon en la Egipta lando, en la lando Rameses, kiel Faraono ordonis.
- 12 Kaj Jozef havigis panon al sia patro kaj al siaj fratoj kaj al la tuta domo de sia patro, laŭ la nombro de la infanoj.
- 13 Ne estis pano sur la tuta tero, ĉar la malsato estis tre forta; kaj senfortiĝis de la malsato la lando Egipta kaj la lando Kanaana.
- 14 Kaj Jozef kolektis la tutan monon, kiu troviĝis en la lando Egipta kaj en la lando Kanaana, pro la greno, kiun oni aĉetadis; kaj Jozef enportis la tutan monon en la domon de Faraono.
- 15 Kiam ne estis plu mono en la lando Egipta kaj en la lando Kanaana, ĉiuj Egiptoj venis al Jozef, kaj diris: Donu al ni panon; kial ni mortu antaŭ vi pro tio, ke ni jam ne havas monon?
- 16 Tiam Jozef diris: Donu viajn brutojn; kaj mi donos al vi panon pro viaj brutoj, se vi jam ne havas monon.
- 17 Kaj ili alkondukis siajn brutojn al Jozef; kaj Jozef donis al ili panon pro ĉevaloj, ŝafoj, bovoj, kaj azenoj, kaj li provizadis al ili panon pro ĉiuj iliaj brutoj en tiu jaro.
- 18 Kiam finiĝis tiu jaro, ili venis al li en la dua jaro, kaj diris al li: Ni ne kaŝos antaŭ nia sinjoro, ke monon ni jam ne havas, kaj la brutoj estas ĉe nia sinjoro; nenio restis antaŭ nia sinjoro krom niaj korpoj kaj nia tero;
- 19 kial ni pereu antaŭ viaj okuloj, ni kaj nia tero? aĉetu nin kaj nian teron pro la pano, kaj ni kaj nia tero estu sklavoj al Faraono; kaj donu semon, por ke ni vivu kaj ne mortu kaj la tero ne dezertiĝu.
- 20 Kaj Jozef aĉetis la tutan Egiptan teron por Faraono; ĉar la Egiptoj vendis ĉiu sian kampon, ĉar forte premis ilin la malsato. Kaj la tero fariĝis propraĵo de Faraono.
- 21 Kaj la popolon li transirigis en la urbojn, de unu fino de Egiptujo ĝis la alia.
- 22 Nur la teron de la pastroj li ne aĉetis; ĉar la pastroj havis parton, difinitan de Faraono, kaj ili manĝadis sian parton, kiun donis al ili Faraono, tial ili ne vendis sian teron.
- 23 Kaj Jozef diris al la popolo: Jen mi aĉetis vin hodiaŭ kaj vian teron por Faraono; jen mi donas al vi semon, kaj prisemu la teron.
- 24 Kaj kiam vi havos rikolton, vi donos kvinonon al Faraono, kaj kvar partoj apartenos al vi, por prisemi la kampon kaj por manĝi, por vi, por ĉio, kio estas en viaj domoj, kaj por viaj infanoj.
- 25 Kaj ili diris: Vi konservis nian vivon; ni akiru favoron de nia sinjoro, kaj ni estu sklavoj al Faraono.
- 26 Kaj Jozef faris ĝin leĝo ĝis la hodiaŭa tago: de la tero Egipta kvinono de la produktoj apartenas al Faraono. Nur la tero de la pastroj ne fariĝis propraĵo de Faraono.
- 27 Kaj Izrael ekloĝis en la lando Egipta, en la lando Goŝen; kaj ili posedis ĝin kaj fruktis kaj multiĝis forte.
- 28 Kaj Jakob vivis en la lando Egipta dek sep jarojn. Kaj la daŭro de la vivo de Jakob estis cent kvardek sep jaroj.
- 29 Kiam alproksimiĝis la tempo, kiam Izrael devis morti, li alvokis sian filon Jozef, kaj diris al li: Se mi akiris vian favoron, metu vian manon sub mian femuron kaj faru al mi favorkoraĵon kaj fidelaĵon, ne enterigu min en Egiptujo;
- 30 sed mi kuŝu kun miaj patroj; elportu min el Egiptujo kaj entombigu min en ilia tombujo. Kaj tiu diris: Mi faros, kiel vi diris.
- 31 Kaj li diris: Ĵuru al mi. Kaj tiu ĵuris. Kaj Izrael adorkliniĝis sur la kapa parto de la lito.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Myanmar Burmse
- Norwegian bokmal
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Thai
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Basic Hash Usage Explained
At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.
We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.
Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.
Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.
Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.
The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.
We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.
Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.