Skip to main content
  • WORD Research this...
    Jeremiah 31
    •   En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi estos Dio de ĉiuj familioj de Izrael, kaj ili estos Mia popolo.
    •   Tiele diras la Eternulo: En la dezerto trovis favoron popolo, kiu restis ne ekstermita de la glavo; Izrael iras al sia trankviliĝo.
    •   De malproksime aperis al mi la Eternulo, dirante: Mi ekamis vin per amo eterna, tial Mi altiris vin favorkore.
    •   Denove Mi aranĝos vin, kaj vi estos aranĝita, ho virgulino de Izrael; denove vi ornamos vin per viaj tamburinoj kaj eliros en dancrondojn de gajuloj.
    •   Denove vi plantos vinberĝardenojn sur la montoj de Samario; oni plantos kaj ricevos fruktojn.
    •   Ĉar venos la tempo, kiam gardistoj sur la monto de Efraim vokos: Leviĝu, kaj ni iru sur Cionon al la Eternulo, nia Dio.
    •   Ĉar tiele diras la Eternulo: Kantu ĝojon al Jakob kaj ĝojkriu antaŭ la kapoj de la nacioj, proklamu, gloru, kaj diru: Savu, ho Eternulo, Vian popolon, la restaĵon de Izrael.
    •   Jen Mi venigos ilin el la lando norda, kaj kolektos ilin de la randoj de la tero, kune kun la blinduloj kaj lamuloj, gravedulinoj kaj naskintinoj; en granda amaso ili revenos ĉi tien.
    •   Kun ploro ili venos, kun preĝoj Mi kondukos ilin; Mi irigos ilin apud torentoj da akvo, laŭ vojo ĝusta, sur kiu ili ne falpuŝiĝos; ĉar Mi fariĝis patro por Izrael, kaj Efraim estas Mia unuenaskito.
    • 10   Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho nacioj, kaj sciigu al la malproksimaj insuloj, kaj diru: La disĵetinto de Izrael kolektos lin kaj gardos lin, kiel paŝtanto sian paŝtataron.
    • 11   Ĉar la Eternulo elaĉetis Jakobon kaj liberigis lin el la mano de plifortulo.
    • 12   Kaj ili venos kaj kantos sur la altaĵo de Cion; kaj ili rapidos al la bonaĵoj de la Eternulo, al la greno, al la mosto, al la oleo, al la ŝafidoj kaj bovidoj; kaj ilia animo estos kiel akvoriĉa ĝardeno, kaj ili ne plu havos malĝojon.
    • 13   Tiam virgulino gajos en la dancrondo, kaj kune ankaŭ junuloj kaj maljunuloj; kaj Mi ŝanĝos ilian malĝojon en ĝojon, Mi konsolos ilin kaj gajigos ilin post ilia aflikto.
    • 14   Kaj la animon de la pastroj Mi satigos per grasaĵoj, kaj Mia popolo satiĝos per Miaj bonaĵoj, diras la Eternulo.
    • 15   Tiele diras la Eternulo: Voĉo estas aŭdata en Rama, ĝemado kaj maldolĉa plorado: Raĥel priploras siajn filojn, ne volas konsoliĝi pri siaj infanoj, ĉar ili forestas.
    • 16   Tiele diras la Eternulo: Detenu vian voĉon de plorado kaj viajn okulojn de larmoj; ĉar ekzistas rekompenco por via laboro, diras la Eternulo, kaj ili revenos el la lando de la malamiko.
    • 17   Kaj ekzistas espero por via idaro, diras la Eternulo, kaj la filoj revenos en siajn limojn.
    • 18   Mi aŭdis, kiel Efraim diras pentante: Vi punis min, kaj mi estas punita, kiel bovido ne dresita; konvertu min, kaj mi konvertiĝos; ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia Dio.
    • 19   Kiam mi konvertiĝis, mi pentis; kaj kiam mi estis punita, mi batis min sur la femurojn; mi hontis kaj mi ruĝiĝis, ĉar mi portas la malhonoron de mia juneco.
    • 20   Ĉu Efraim ne estas Mia kara filo, Mia amata infano? ĉar kion ajn Mi parolis pri li, Mi tamen ankoraŭ rememoras lin; tial Mia interno afliktiĝas pri li; Mi certe korfavoros lin, diras la Eternulo.
    • 21   Starigu al vi gvidajn ŝtonojn, aranĝu al vi vojsignojn, atentu la vojon, laŭ kiu vi iris; revenu, virgulino de Izrael, revenu en ĉi tiujn viajn urbojn.
    • 22   Ĝis kiam vi turnados vin, ho defalinta filino? Ĉar la Eternulo kreis ion novan sur la tero: virino ĉirkaŭos viron.
    • 23   Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Ankoraŭ oni parolos jenajn vortojn en la Juda lando kaj en ĝiaj urboj, kiam Mi revenigos iliajn kaptitojn: La Eternulo vin benu, ho loĝejo de justeco, sankta monto!
    • 24   Kaj loĝos apud ĝi Jehuda kune kun ĉiuj siaj urboj, la terkultivistoj kaj la vagantoj kun paŝtataroj.
    • 25   Ĉar Mi sensoifigos animon lacan, kaj ĉiun animon malĝojan Mi satigos.
    • 26   Ĉe tio mi vekiĝis kaj ekrigardis, kaj mia sonĝo estis agrabla por mi.
    • 27   Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi prisemos la domon de Izrael kaj la domon de Jehuda per semo de homo kaj semo de bruto.
    • 28   Kaj tiel same, kiel Mi maldormis super ili, por elradikigi, elŝiri, detrui, pereigi, kaj malfeliĉigi, tiel Mi maldormos super ili, por konstrui kaj planti, diras la Eternulo.
    • 29   En tiu tempo oni ne plu diros: La patroj manĝis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agaciĝis;
    • 30   sed ĉiu mortos pro sia propra kulpo, la dentoj agaciĝos ĉe tiu, kiu manĝis la nematurajn vinberojn.
    • 31   Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan:
    • 32   ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj, en la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, la interligo, kiun ili malobeis kaj Mi devis altrudi al ili, diras la Eternulo;
    • 33   sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Mian leĝon en ilian internon, kaj sur ilia koro Mi ĝin skribos, kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.
    • 34   Kaj ne plu instruos ĉiu sian proksimulon kaj ĉiu sian fraton, dirante: Ekkonu la Eternulon; ĉar ĉiuj Min konos, de iliaj malgranduloj ĝis iliaj granduloj, diras la Eternulo; ĉar Mi pardonos iliajn kulpojn, kaj iliajn pekojn Mi ne plu rememoros.
    • 35   Tiele diras la Eternulo, kiu donas la sunon por lumo en la tago, leĝojn al la luno kaj al la steloj por lumo en la nokto; kiu kvietigas la maron, kiam bruas ĝiaj ondoj; kaj kies nomo estas Eternulo Cebaot:
    • 36   Se ĉi tiuj leĝoj neniiĝos antaŭ Mi, diras la Eternulo, tiam ankaŭ la idaro de Izrael ĉesos esti eterne popolo antaŭ Mi.
    • 37   Tiele diras la Eternulo: Se oni povos mezuri la ĉielon supre kaj esplori la fundamenton de la tero malsupre, tiam Mi forpuŝos la tutan idaron de Izrael pro ĉio, kion ili faris, diras la Eternulo.
    • 38   Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam denove konstruiĝos la urbo al la Eternulo, de la turo Ĥananel ĝis la Pordego Angula.
    • 39   Kaj la mezura ŝnuro iros pluen ĝis la monteto Gareb kaj turniĝos al Goa.
    • 40   Kaj la tuta valo de kadavroj kaj de cindro, kaj ĉiuj kampoj ĝis la torento Kidron, ĝis la angulo de la Pordego de Ĉevaloj oriente, estos sanktaj al la Eternulo, ne detruiĝos kaj ne plu ruiniĝos eterne.
  • King James Version (kjv)
    • Active Persistent Session:

      To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.

      How This All Works

      Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.

      However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.

      Please Keep Your Favourite Verse Private

      Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.

      The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.

    • Loading...
  • Esperanto (esperanto - 2.1)

    2020-05-21

    Esperanto (eo)

    1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.

    • Encoding: UTF-8
    • Direction: LTR
    • LCSH: Bible.Esperanto
    • Distribution Abbreviation: esperanto

    License

    Public Domain

    Source (OSIS)

    https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm

    history_1.0
    Initial release
    history_1.1
    Compressed the module
    history_1.5
    Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
    history_1.6
    Corrected encoding, missing text in previous release
    history_2.0
    (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
    history_2.1
    (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Basic Hash Usage Explained

At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.

We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.

Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.

Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.

Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.

The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.

We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.

Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.

Favourite Verse

You should select one of your favourite verses.

This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.

This is currently the active session key.

Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.

Jeremia 31:

Sharing the Word of God with the world.
  • Share Text
    ...
  • Share Link

Jeremia 31:1

Tagging this verse.

The active verse selected text should load here.

Active

Available Tags

Drag and drop the desired tag from the available ones to the active area.

To un-tag a verse, drag and drop the desired tag from active to the available tags area.

Edit Tag

Create Tag

Jeremia 31:1

Notes on this verse.

The active verse selected text should load here.