-
WORD Research this...Isaiah 44
- 1 Sed nun aŭskultu, ho Jakob, Mia servanto, kaj Izrael, kiun Mi elektis.
- 2 Tiele diras la Eternulo, kiun vin kreis kaj formis kaj helpas vin de post via naskiĝo: Ne timu, ho Jakob, Mia servanto, kaj vi, ho Jeŝurun, kiun Mi elektis.
- 3 Ĉar Mi verŝos akvon sur la soifantaĵon kaj torentojn sur la sekan teron; Mi verŝos Mian spiriton sur vian idaron kaj Mian benon sur viajn devenontojn,
- 4 por ke ili kresku inter herbo, kiel salikoj super torentoj da akvo.
- 5 Unu diros: Mi apartenas al la Eternulo; alia nomos sin per la nomo de Jakob; alia skribe konsekros sin al la Eternulo kaj prenos al si la alnomon Izrael.
- 6 Tiele diras la Eternulo, la Reĝo de Izrael, kaj lia Liberiganto, la Eternulo Cebaot: Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta, kaj ne ekzistas Dio krom Mi.
- 7 Kaj kiu estas simila al Mi? li diru kaj anoncu, kaj elmetu antaŭ Mi ĉion, kio estis de post la tempo, kiam Mi kreis la popolon eternan; ili anoncu tion, kio estos kaj kio venos.
- 8 Ne timu kaj ne maltrankviliĝu; Mi aŭdigis ja al vi kaj antaŭdiris antaŭlonge; kaj vi estas Miaj atestantoj. Ĉu ekzistas Dio krom Mi? ne ekzistas Roko, Mi iun ne konas.
- 9 Ĉiuj, kiuj faras idolojn, estas vantaĵo, kaj iliaj amataĵoj estas senutilaj, kaj ili mem estas atestantoj; ili ne vidas kaj ne komprenas, tial ili estos hontigataj.
- 10 Kiu faris dion, kaj fandis idolon, kiu nenion utilas?
- 11 Ĉiuj partoprenintoj estos hontigataj, ĉar la majstroj estas ja el homoj; ili ĉiuj kolektiĝu kaj stariĝu, ili ektimos, kaj ĉiuj kune estos hontigataj.
- 12 Unu tranĉas la feron per ĉizilo, laboras per karboj, formas ĝin per marteloj, kaj prilaboras ĝin per la forto de sia brako; li eĉ malsatas kaj perdas la fortojn, ne trinkas akvon kaj laciĝas.
- 13 Alia hakas lignon, mezuras ĝin per ŝnuro, faras konturojn per grifelo, rabotas per rabotilo, ĉirkaŭsignas per cirkelo, kaj faras el ĝi bildon de homo, de bela homo, por ke ĝi loĝu en la domo.
- 14 Li hakas por si cedrojn, prenas ilekson kaj kverkon, preparas al si provizon de arbaraj arboj, plantas pinon, kiun la pluvo kreskigas.
- 15 Kaj tio servas al la homo kiel hejtilo; li prenas el tio kaj varmigas sin, li ankaŭ faras fajron kaj bakas panon; el tio sama li faras dion kaj adorkliniĝas antaŭ ĝi, li faras el ĝi idolon kaj adoras ĝin.
- 16 Parton el ĝi li forbruligas en fajro, super parto li manĝas viandon, rostas rostaĵon, kaj satiĝas; li ankaŭ varmigas sin, kaj diras: Ha, ha, fariĝis al mi varme, mi eksentis fajron!
- 17 Kaj ĝian restaĵon li faris dio, li faris el ĝi sian idolon; li adoras ĝin, adorkliniĝas kaj preĝas al ĝi, kaj diras: Savu min, ĉar vi estas mia dio.
- 18 Ili ne scias kaj ne komprenas, ĉar gluitaj estas iliaj okuloj, por ke ili ne vidu, por ke ilia koro ne komprenu.
- 19 Kaj li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon, por diri: Duonon de ĝi mi forbruligis en fajro, mi ankaŭ bakis sur ĝiaj karboj panon, mi rostis viandon kaj manĝis; ĉu do el la restaĵo mi faros abomenindaĵon? ĉu ŝtipon da ligno mi adoros?
- 20 Li postkuras polvon, la trompita koro lin erarigas, kaj li ne savas sian animon, kaj ne diras: Ĉu ne malveraĵon mi havas en mia dekstra mano?
- 21 Memoru tion, ho Jakob, kaj Izrael, ĉar vi estas Mia servanto; Mi kreis vin Mia servanto; vi, ho Izrael, ne estos forgesita de Mi.
- 22 Mi forviŝis viajn kulpojn kiel nubon, kaj viajn pekojn kiel nebulon; revenu al Mi, ĉar Mi savis vin.
- 23 Ĝojkriu, ho ĉielo, ĉar la Eternulo tion faris; voku, profundo de la tero; sonigu kanton, ho montoj, arbaro kaj ĉiuj arboj en ĝi; ĉar la Eternulo liberigis Jakobon, kaj faris Sin glora per Izrael.
- 24 Tiele diras la Eternulo, via Liberiginto, kiu formis vin de la momento de via naskiĝo: Mi estas la Eternulo, kiu ĉion faras, kiu sola etendis la ĉielon, per Sia propra potenco disvastigis la teron;
- 25 kiu neniigas la signojn de divenistoj kaj ridindigas la sorĉistojn, repuŝas la saĝulojn malantaŭen kaj malsaĝigas ilian scion;
- 26 kiu konfirmas la vorton de Sia servanto kaj plenumas la decidojn de Siaj senditoj; kiu diras pri Jerusalem: Ĝi havos multe da loĝantoj; kaj pri la urboj de Judujo: Ili estos rekonstruitaj, kaj iliajn ruinojn Mi restarigos;
- 27 kiu diras al la maro: Estu seka, kaj Mi sekigos viajn riverojn;
- 28 kiu diras pri Ciro: Li estas Mia paŝtisto, kaj li plenumos ĉiujn Miajn dezirojn, dirante al Jerusalem: Estu rekonstruata, kaj la templo estu refondata.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Myanmar Burmse
- Norwegian bokmal
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Thai
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Basic Hash Usage Explained
At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.
We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.
Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.
Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.
Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.
The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.
We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.
Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.