-
WORD Research this...Ezekiel 38
- 1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
- 2 Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al Gog, en la lando Magog, ĉefa princo de Meŝeĥ kaj Tubal, kaj profetu pri li;
- 3 kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Gog, ĉefa princo de Meŝeĥ kaj Tubal.
- 4 Kaj Mi vagigos vin, Mi metos buŝbridaĵon en vian buŝon, kaj Mi elirigos vin kaj vian tutan militistaron, ĉevalojn kaj rajdistojn, ĉiujn en belegaj vestoj, grandan anaron, en kirasoj kaj kun ŝildoj, kun glavo en la mano;
- 5 Persojn, Etiopojn, kaj Putidojn, ĉiujn kun ŝildoj kaj kaskoj;
- 6 Gomeron kun ĉiuj ĝiaj taĉmentoj, la domon de Togarma, de la nordaj randoj, kun ĉiuj ĝiaj taĉmentoj; multaj popoloj estos kun vi.
- 7 Pretigu vin kaj aranĝu vin, vi kaj ĉiuj homamasoj, kiuj kolektiĝis al vi, kaj vi estu ilia gvidanto.
- 8 Post longa tempo vi estos elvokita; en la lastaj jaroj vi venos en la landon liberigitan el glavo, al la popolo, kolektita el inter multaj gentoj, sur la montojn de Izrael, kiuj ĉiam estis dezertaj, al la popolo, kiu estos elkondukita el inter la gentoj kaj nun tuta loĝas ekster danĝero.
- 9 Kaj vi leviĝos, kaj venos kiel ventego; vi estos kiel nubego, kiu volas kovri la teron, vi kaj ĉiuj viaj taĉmentoj kaj la multaj popoloj kun vi.
- 10 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En tiu tempo venos en vian koron diversaj deziroj, kaj vi pripensos malbonajn intencojn.
- 11 Kaj vi diros: Mi iros kontraŭ la landon nebaritan, mi iros kontraŭ la trankvilulojn, kiuj pensas, ke ili loĝas ekster danĝero, kiuj loĝas ĉiuj sen muroj kaj ne havas riglilojn nek pordojn;
- 12 por ke mi faru rabadon kaj kaptu kaptaĵon, kaj metu la manon sur la denove loĝatajn ruinojn, kaj sur la popolon, kiu estas rekolektita el inter la nacioj, okupas sin per brutedukado kaj komercado, kaj loĝas sur la centro de la tero.
- 13 Ŝeba kaj Dedan, kaj la komercistoj de Tarŝiŝ, kaj ĉiuj ĝiaj potenculoj diros al vi: Ĉu ne por fari rabadon vi venis? ĉu ne por kapti kaptaĵon vi kolektis vian homomulton, por forporti arĝenton kaj oron, por preni brutojn kaj havaĵojn, por fari grandan rabadon?
- 14 Tial profetu, ho filo de homo, kaj diru al Gog: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉu vi ne scias pri tiu tempo, kiam Mia popolo Izrael devas loĝi sendanĝere?
- 15 Vi venos de via loko, de la nordaj randoj, vi kaj multaj popoloj kun vi, ĉiuj rajdante sur ĉevaloj, granda homomulto kaj potenca armeo;
- 16 kaj vi iros kontraŭ Mian popolon Izrael kiel nubo, por kovri la landon. Tio okazos en la lasta tempo. Mi permesos al vi veni en Mian landon, por ke la nacioj ekkonu Min, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj, ho Gog.
- 17 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi estas ja tiu, pri kiu Mi parolis en la antikva tempo per Miaj servantoj, la profetoj de Izrael, kiuj en tiu tempo antaŭdiris la jarojn, kiam Mi venigos vin sur ilin.
- 18 En tiu tempo, kiam Gog venos sur la teron de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, leviĝos Mia kolero kaj Mia indigno.
- 19 Kaj en Mia fervoro, en la fajro de Mia kolero Mi decidis, ke en tiu tempo estos granda tumulto sur la tero de Izrael;
- 20 kaj ektremos antaŭ Mi la fiŝoj de la maro, la birdoj de la ĉielo, la bestoj de la kampo, ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, kaj ĉiuj homoj, kiuj estas sur la tero; kaj renversiĝos la montoj, falos la rokkrutaĵoj, kaj ĉiuj muroj falos sur la teron.
- 21 Kaj Mi vokos kontraŭ lin glavon sur ĉiuj Miaj montoj, diras la Sinjoro, la Eternulo; ĉiu prenos glavon kontraŭ sian fraton.
- 22 Kaj Mi faros kontraŭ li juĝon per pesto kaj sangoverŝado; Mi sendos pluvegon, ŝtonan hajlon, fajron, kaj sulfuron sur lin kaj sur liajn taĉmentojn, kaj sur la multajn popolojn, kiuj estos kun li.
- 23 Kaj Mi montros Mian grandecon kaj sanktecon, kaj Mi konatigos Min antaŭ la okuloj de multaj popoloj; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Myanmar Burmse
- Norwegian bokmal
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Thai
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Basic Hash Usage Explained
At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.
We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.
Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.
Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.
Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.
The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.
We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.
Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.