Skip to main content
  • WORD Research this...
    Joshua 21
    •   Kaj la familiestroj de la Levidoj aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la familiestroj de la triboj de la Izraelidoj,
    •   kaj ekparolis al ili en Ŝilo, en la lando Kanaana, dirante: La Eternulo ordonis per Moseo doni al ni urbojn por loĝi, kaj iliajn ĉirkaŭaĵojn por niaj brutoj.
    •   Tiam la Izraelidoj donis al la Levidoj el siaj posedaĵoj, konforme al la ordono de la Eternulo, tiujn urbojn kaj iliajn ĉirkaŭaĵojn.
    •   Kaj eliris la loto por la familio de la Kehatidoj; kaj al la filoj de la pastro Aaron, el la Levidoj, estis donitaj de la tribo de Jehuda kaj de la tribo de la Simeonidoj kaj de la tribo de Benjamen, per loto, dek tri urboj.
    •   Kaj al la ceteraj filoj de Kehat estis donitaj de la familioj de la tribo de Efraim kaj de la tribo de Dan kaj de la duontribo de Manase, per loto, dek urboj.
    •   Kaj al la filoj de Gerŝon estis donitaj de la familioj de la tribo de Isaĥar kaj de la tribo de Aŝer kaj de la tribo de Naftali kaj de la duontribo de Manase en Baŝan, per loto, dek tri urboj.
    •   Al la filoj de Merari, laŭ iliaj familioj, estis donitaj de la tribo de Ruben kaj de la tribo de Gad kaj de la tribo de Zebulun dek du urboj.
    •   Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj per loto tiujn urbojn kaj iliajn ĉirkaŭaĵojn, kiel ordonis la Eternulo per Moseo.
    •   Kaj ili donis de la tribo de la Jehudaidoj kaj de la tribo de la Simeonidoj tiujn urbojn, kies nomojn ili difinis.
    • 10   Al la filoj de Aaron el la familioj de la Kehatidoj, el la Levidoj- ĉar ilia estis la loto unua-
    • 11   al ili oni donis la urbon de Arba, patro de Anak (tio estas, la urbon Ĥebron), sur la monto de Jehuda, kaj ĝiajn suburbaĵojn ĉirkaŭ ĝi.
    • 12   Kaj la kampon de la urbo kaj ĝiajn vilaĝojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune, kiel propraĵon.
    • 13   Kaj al la filoj de la pastro Aaron oni donis la urbon de rifuĝo por mortiginto Ĥebron kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Libna kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
    • 14   kaj Jatir kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Eŝtemoa kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
    • 15   kaj Ĥolon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Debir kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
    • 16   kaj Ain kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Juta kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Bet-Ŝemeŝ kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: naŭ urbojn de tiuj du triboj.
    • 17   Kaj de la tribo de Benjamen: Gibeon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Geba kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
    • 18   Anatot kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Almon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn.
    • 19   La nombro de ĉiuj urboj de la Aaronidoj, la pastroj, estis dek tri urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj.
    • 20   Kaj por la familioj de la Kehatidoj, la Levidoj, la restintaj el la Kehatidoj, la urboj de ilia loto estis de la tribo de Efraim.
    • 21   Kaj oni donis al ili la rifuĝurbon por mortiginto Ŝeĥem kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, sur la monto de Efraim, kaj Gezer kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
    • 22   kaj Kibcaim kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Bet-Ĥoron kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn.
    • 23   Kaj de la tribo de Dan: Elteke kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Gibeton kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
    • 24   Ajalon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Gat-Rimon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn.
    • 25   Kaj de la duontribo de Manase: Taanaĥ kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Gat-Rimon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: du urbojn.
    • 26   La nombro de ĉiuj urboj kun iliaj ĉirkaŭaĵoj por la familioj de la restintaj Kehatidoj estis dek.
    • 27   Kaj al la Gerŝonidoj, el la familioj de la Levidoj, oni donis de la duontribo de Manase la rifuĝurbon por mortiginto Golan en Baŝan kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Beeŝtera kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: du urbojn.
    • 28   Kaj de la tribo de Isaĥar: Kiŝjon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Dabrat kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
    • 29   Jarmut kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, En-Ganim kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn.
    • 30   Kaj de la tribo de Aŝer: Miŝal kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Abdon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
    • 31   Ĥelkat kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Reĥob kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn.
    • 32   Kaj de la tribo de Naftali: la rifuĝurbon por mortiginto Kedeŝ en Galileo kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Ĥamot-Dor kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Kartan kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: tri urbojn.
    • 33   La nombro de ĉiuj urboj de la Gerŝonidoj, laŭ iliaj familioj, estis dek tri urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj.
    • 34   Kaj al la familioj de la Merariidoj, la ceteraj Levidoj, oni donis de la tribo de Zebulun: Jokneam kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Karta kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
    • 35   Dimna kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Nahalal kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn.
    • 36   Kaj de la tribo de Ruben: Becer kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Jahac kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
    • 37   Kedemot kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Mefaat kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn.
    • 38   Kaj de la tribo de Gad: la rifuĝurbon por mortiginto Ramot en Gilead kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Maĥanaim kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
    • 39   Ĥeŝbon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Jazer kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kune kvar urbojn.
    • 40   La nombro de ĉiuj urboj, kiujn lote ricevis la Merariidoj, laŭ iliaj familioj, la restintaj el la familioj de la Levidoj, estis dek du.
    • 41   La nombro de ĉiuj urboj de la Levidoj meze de la posedaĵoj de la Izraelidoj estis kvardek ok urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj.
    • 42   Tiuj urboj estis ĉiu urbo kun ĝiaj ĉirkaŭaĵoj; tiel estis kun ĉiuj tiuj urboj.
    • 43   Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj la tutan landon, kiun doni Li ĵuris al iliaj patroj; kaj ili ekposedis ĝin kaj enloĝiĝis en ĝi.
    • 44   Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon ĉirkaŭe, konforme al ĉio, kion Li ĵuris al iliaj patroj; kaj neniu homo el ĉiuj iliaj malamikoj rezistis antaŭ ili; ĉiujn iliajn malamikojn la Eternulo transdonis en iliajn manojn.
    • 45   Ne mankis unu vorto el ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo diris al la domo de Izrael; ĉio plenumiĝis.
  • King James Version (kjv)
    • Active Persistent Session:

      To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.

      How This All Works

      Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.

      However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.

      Please Keep Your Favourite Verse Private

      Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.

      The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.

    • Loading...
  • Esperanto (esperanto - 2.1)

    2020-05-21

    Esperanto (eo)

    1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.

    • Encoding: UTF-8
    • Direction: LTR
    • LCSH: Bible.Esperanto
    • Distribution Abbreviation: esperanto

    License

    Public Domain

    Source (OSIS)

    https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm

    history_1.0
    Initial release
    history_1.1
    Compressed the module
    history_1.5
    Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
    history_1.6
    Corrected encoding, missing text in previous release
    history_2.0
    (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
    history_2.1
    (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Basic Hash Usage Explained

At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.

We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.

Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.

Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.

Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.

The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.

We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.

Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.

Favourite Verse

You should select one of your favourite verses.

This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.

This is currently the active session key.

Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.

Josuo 21:

Sharing the Word of God with the world.
  • Share Text
    ...
  • Share Link

Josuo 21:1

Tagging this verse.

The active verse selected text should load here.

Active

Available Tags

Drag and drop the desired tag from the available ones to the active area.

To un-tag a verse, drag and drop the desired tag from active to the available tags area.

Edit Tag

Create Tag

Josuo 21:1

Notes on this verse.

The active verse selected text should load here.