Skip to main content
  • WORD Research this...
    Judges 20
    •   Kaj eliris ĉiuj Izraelidoj, kaj kolektiĝis la tuta komunumo kiel unu homo, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, kaj la lando Gilead, antaŭ la Eternulo en Micpa.
    •   Kaj kunvenis la estroj de la tuta popolo, ĉiuj triboj de Izrael, en la kunvenejon de la popolo de Dio, kvarcent mil piedirantoj kapablaj eltiri glavon.
    •   La Benjamenidoj aŭdis, ke la Izraelidoj venis en Micpan. Kaj la Izraelidoj diris: Diru, kiamaniere okazis tiu malbonaĵo?
    •   Tiam respondis la Levido, la edzo de la mortigita virino, kaj diris: Mi venis en Gibean de la Benjamenidoj, mi kun mia kromedzino, por tranokti.
    •   Kaj leviĝis kontraŭ min la loĝantoj de Gibea, kaj ĉirkaŭis pro mi la domon nokte. Min ili intencis mortigi, kaj mian kromedzinon ili turmentis tiel, ke ŝi mortis.
    •   Tiam mi prenis mian kromedzinon, distranĉis ŝin kaj dissendis en ĉiujn regionojn de Izrael; ĉar ili faris malĉastaĵon kaj malnoblaĵon en Izrael.
    •   Jen vi ĉiuj estas Izraelidoj; faru konsiliĝon kaj decidon ĉi tie.
    •   Kaj leviĝis la tuta popolo kiel unu homo, kaj diris: Neniu el ni iros al sia tendo, kaj neniu el ni revenos al sia domo;
    •   sed jen estas, kion ni faros al Gibea: ni lotos pri ĝi;
    • 10   kaj ni prenos po dek homoj el ĉiu cento, el ĉiuj triboj, po cent el mil kaj po mil el dek mil, ke ili alportu manĝaĵon por la popolo, por ke ĉi tiu iru en Gibean de la Benjamenidoj, kaj agu kontraŭ ĝi konforme al la malnoblaĵo, kiun ĝi faris en Izrael.
    • 11   Kaj kolektiĝis kontraŭ la urbo ĉiuj Izraelidoj unuanime, kiel unu homo.
    • 12   Kaj la triboj de Izrael sendis homojn al ĉiuj familioj de Benjamen, por diri: Kio estas la malbonaĵo, kiu estas farita ĉe vi?
    • 13   Eligu do nun la kanajlajn homojn, kiuj estas en Gibea, kaj ni mortigos ilin kaj ekstermos la malbonon el Izrael. Sed la Benjamenidoj ne volis obei la voĉon de siaj fratoj, la Izraelidoj.
    • 14   Kaj la Benjamenidoj kolektiĝis el la urboj en Gibea, por eliri milite kontraŭ la Izraelidojn.
    • 15   Kaj la nombro de la Benjamenidoj el la urboj en tiu tago estis dudek ses mil homoj pretaj eltiri glavon; krom tio el la loĝantoj de Gibea estis la nombro de sepcent homoj plej taŭgaj.
    • 16   El tiu tuta popolo estis sepcent homoj plej taŭgaj, maldekstruloj; ĉiu el ili povis ĵeti ŝtonon kontraŭ haron, kaj ne maltrafi.
    • 17   Kaj la nombro de la Izraelidoj, krom la Benjamenidoj, estis kvarcent mil homoj pretaj eltiri glavon; ĉiuj ili estis batalkapablaj.
    • 18   Kaj ili leviĝis kaj iris en Bet-Elon kaj demandis Dion, kaj la Izraelidoj diris: Kiu el ni devas iri antaŭe milite kontraŭ la Benjamenidojn? Kaj la Eternulo diris: Jehuda antaŭe.
    • 19   Kaj la Izraelidoj leviĝis matene kaj eksieĝis Gibean.
    • 20   Kaj la Izraelidoj eliris milite kontraŭ la Benjamenidojn, kaj la Izraelidoj komencis batalon kontraŭ ili antaŭ Gibea.
    • 21   Kaj eliris la Benjamenidoj el Gibea kaj batis en tiu tago el la Izraelidoj dudek du mil homojn sur la teron.
    • 22   Sed la popolo de la Izraelidoj ekscitis sian kuraĝon, kaj denove komencis batalon sur la loko, kie ili batalis en la unua tago.
    • 23   Kaj la Izraelidoj iris kaj ploris antaŭ la Eternulo ĝis la vespero, kaj demandis la Eternulon, dirante: Ĉu ni devas plue alproksimiĝi milite al la Benjamenidoj, niaj fratoj? Kaj la Eternulo diris: Iru kontraŭ ilin.
    • 24   Kaj la Izraelidoj alpaŝis al la Benjamenidoj en la dua tago.
    • 25   Kaj la Benjamenidoj eliris al ili renkonte el Gibea en la dua tago kaj batis el la Izraelidoj ankoraŭ dek ok mil homojn sur la teron; ĉiuj ili estis eltirantoj de glavo.
    • 26   Tiam ĉiuj Izraelidoj kaj la tuta popolo iris kaj venis en Bet-Elon kaj ploris kaj restis tie antaŭ la Eternulo kaj fastis en tiu tago ĝis la vespero kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaŭ la Eternulon.
    • 27   Kaj la Izraelidoj demandis la Eternulon (tie estis en tiu tempo la kesto de interligo de Dio,
    • 28   kaj Pineĥas, filo de Eleazar, filo de Aaron, staris antaŭ ĝi en tiu tempo); kaj ili diris: Ĉu ni devas plue elpaŝi batale kontraŭ niajn fratojn la Benjamenidojn, ĉu ni devas ĉesi? Kaj la Eternulo diris: Iru, ĉar morgaŭ Mi transdonos ilin en viajn manojn.
    • 29   Kaj la Izraelidoj aranĝis embuskojn ĉirkaŭe de Gibea.
    • 30   Kaj la Izraelidoj eliris kontraŭ la Benjamenidojn en la tria tago kaj stariĝis kontraŭ Gibea kiel antaŭe.
    • 31   Kaj la Benjamenidoj eliris kontraŭ la popolon, malproksimiĝis de la urbo, kaj komencis batadi la popolon kiel en la antaŭaj fojoj, sur la vojoj, el kiuj unu iras al Bet-El kaj la dua al Gibea, kaj mortigis pli-malpli tridek homojn el la Izraelidoj.
    • 32   Kaj la Benjamenidoj diris al si: Ili falas antaŭ ni kiel antaŭe. Kaj la Izraelidoj diris: Ni kuru, por ke ni ellogu ilin el la urbo sur la vojon.
    • 33   Kaj ĉiuj Izraelidoj leviĝis de sia loko kaj stariĝis en Baal-Tamar. Kaj la embuskuloj de la Izraelidoj ĵetis sin el sia loko, el la kaverno Geba.
    • 34   Kaj venis antaŭ Gibean dek mil elektitaj viroj el la tuta Izrael, kaj estis kruela batalo; kaj ili ne sciis, ke trafos ilin malbono.
    • 35   Kaj la Eternulo frapis la Benjamenidojn antaŭ la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj ekstermis en tiu tago el la Benjamenidoj dudek kvin mil kaj cent homojn; ĉiuj ili estis eltirantoj de glavo.
    • 36   La Benjamenidoj vidis, ke tiuj estis frapitaj kaj la Izraelidoj cedis la lokon al la Benjamenidoj; ĉar ili fidis la embuskon, kiun ili aranĝis ĉe Gibea.
    • 37   Kaj la embuskuloj rapidis kaj ĵetis sin kontraŭ Gibean, kaj la embuskuloj eniris kaj batis la tutan urbon per glavo.
    • 38   Estis interkonsentite inter la Izraelidoj kaj la embuskuloj, ke ĉi tiuj suprenigos grandan kolonon da fumo el la urbo.
    • 39   Kiam la Izraelidoj retiriĝis dum la batalo, kaj la Benjamenidoj komencis mortigi Izraelidojn kaj mortigis pli-malpli tridek homojn, kaj diris: Ili falas antaŭ ni kiel en la unua batalo:
    • 40   tiam komencis leviĝadi el la urbo kolono da fumo. La Benjamenidoj ekrigardis returne, kaj ili ekvidis, ke el la tuta urbo leviĝas flamoj al la ĉielo.
    • 41   Kaj la Izraelidoj returniĝis, kaj la Benjamenidoj terure konsterniĝis; ĉar ili vidis, ke malfeliĉo ilin trafis.
    • 42   Kaj ili turniĝis antaŭ la Izraelidoj, al la vojo, kiu kondukas al la dezerto; sed la batalo postkuris ilin, kaj la elirintoj el la urboj ekstermis ilin dumvoje,
    • 43   ĉirkaŭis la Benjamenidojn, persekutis ilin ĝis Menuĥa, kaj piedpremis ilin ĝis la orienta flanko de Gibea.
    • 44   Kaj falis el la Benjamenidoj dek ok mil homoj; ĉiuj ili estis fortaj militistoj.
    • 45   Kaj ili sin turnis kaj ekkuris al la dezerto, al la roko Rimon; kaj oni batis el ili sur la vojo kvin mil homojn, kaj oni postkuris ilin ĝis Gidom kaj batis el ili ankoraŭ du mil homojn.
    • 46   La nombro de ĉiuj falintoj el la Benjamenidoj en tiu tago estis dudek kvin mil homoj eltirantoj de glavo; ĉiuj ili estis fortaj militistoj.
    • 47   Kaj ili sin turnis kaj forkuris en la dezerton, al la roko Rimon, sescent homoj; kaj ili restis ĉe la roko Rimon kvar monatojn.
    • 48   Sed la Izraelidoj reiris al la Benjamenidoj, kaj mortigis per glavo la urbanojn, la brutojn, kaj ĉion, kion ili trovis; kaj ĉiujn urbojn, kiujn ili renkontis, ili forbruligis per fajro.
  • King James Version (kjv)
    • Active Persistent Session:

      To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.

      How This All Works

      Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.

      However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.

      Please Keep Your Favourite Verse Private

      Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.

      The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.

    • Loading...
  • Esperanto (esperanto - 2.1)

    2020-05-21

    Esperanto (eo)

    1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.

    • Encoding: UTF-8
    • Direction: LTR
    • LCSH: Bible.Esperanto
    • Distribution Abbreviation: esperanto

    License

    Public Domain

    Source (OSIS)

    https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm

    history_1.0
    Initial release
    history_1.1
    Compressed the module
    history_1.5
    Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
    history_1.6
    Corrected encoding, missing text in previous release
    history_2.0
    (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
    history_2.1
    (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Basic Hash Usage Explained

At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.

We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.

Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.

Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.

Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.

The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.

We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.

Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.

Favourite Verse

You should select one of your favourite verses.

This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.

This is currently the active session key.

Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.

Juĝistoj 20:

Sharing the Word of God with the world.
  • Share Text
    ...
  • Share Link

Juĝistoj 20:1

Tagging this verse.

The active verse selected text should load here.

Active

Available Tags

Drag and drop the desired tag from the available ones to the active area.

To un-tag a verse, drag and drop the desired tag from active to the available tags area.

Edit Tag

Create Tag

Juĝistoj 20:1

Notes on this verse.

The active verse selected text should load here.