Skip to main content
  • WORD Research this...
    Judges 6
    •   Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Midjan por la daŭro de sep jaroj.
    •   Kaj la mano de Midjan forte premis Izraelon. Kontraŭ la Midjanidoj la Izraelidoj faris al si la fendegojn en la montoj kaj la kavernojn kaj la fortikaĵojn.
    •   Kaj kiam la Izraelidoj semis, tiam venadis la Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj la orientanoj, kaj atakadis ilin,
    •   kaj stariĝadis tendare kontraŭ ili, kaj ekstermadis la produktojn de la tero sur la tuta spaco ĝis Gaza, kaj ne restigadis porvivaĵon ĉe la Izraelidoj, nek ŝafon, nek bovon, nek azenon.
    •   Ĉar ili venadis kun siaj brutoj kaj tendoj en multego, simile al akridoj; kaj ili kaj iliaj kameloj estis sennombraj, kaj ili venadis en la landon, por dezertigi ĝin.
    •   Kaj Izrael tre mizeriĝis de Midjan; kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo.
    •   Kaj kiam la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo pro Midjan,
    •   tiam la Eternulo sendis profeton al la Izraelidoj, kaj ĉi tiu diris al ili: Tiel diras la Eternulo, la Dio de Izrael: Mi venigis vin el Egiptujo, kaj Mi elkondukis vin el la domo de sklaveco,
    •   kaj Mi savis vin el la manoj de la Egiptoj kaj el la manoj de ĉiuj viaj premantoj, kaj Mi forpelis ilin de vi, kaj Mi donis al vi ilian landon;
    • 10   kaj Mi diris al vi: Mi estas la Eternulo, via Dio; ne timu la diojn de la Amoridoj, en kies lando vi loĝas; sed vi ne obeis Mian voĉon.
    • 11   Kaj venis anĝelo de la Eternulo, kaj sidiĝis sub kverko, kiu estis en Ofra kaj apartenis al Joaŝ la Abiezrido; lia filo Gideon estis draŝanta tritikon en vinpremejo, por kaŝi antaŭ la Midjanidoj.
    • 12   Kaj aperis al li la anĝelo de la Eternulo, kaj diris al li: La Eternulo estas kun vi, brava heroo!
    • 13   Kaj Gideon diris al li: Mia sinjoro! se la Eternulo estas kun ni, tiam kial trafis nin ĉio ĉi tio? kaj kie estas ĉiuj Liaj mirakloj, pri kiuj rakontis al ni niaj patroj, dirante: La Eternulo elkondukis ja nin el Egiptujo? Kaj nun la Eternulo forlasis nin, kaj transdonis nin en la manojn de Midjan.
    • 14   Kaj la Eternulo Sin turnis al li, kaj diris: Iru kun ĉi tiu via forto, kaj savu Izraelon el la manoj de Midjan; jen Mi sendas vin.
    • 15   Kaj tiu diris al Li: Mia Sinjoro! per kio mi savos Izraelon? mia familio estas ja la plej mizera en Manase, kaj mi estas la plej juna en la domo de mia patro!
    • 16   Kaj la Eternulo diris al li: Sed Mi estos kun vi, kaj vi venkobatos la Midjanidojn kiel unu homon.
    • 17   Kaj li diris al Li: Se mi akiris Vian favoron, donu al mi pruvosignon, ke tio estas Vi, kiu parolas kun mi;
    • 18   ne foriru de ĉi tie, ĝis mi venos al Vi kaj alportos mian oferaĵon kaj metos antaŭ Vin. Kaj Li diris: Mi restos, ĝis vi revenos.
    • 19   Kaj Gideon venis, kaj pretigis kapridon kaj macojn el efo da faruno; la viandon li metis en korbon kaj la brogaĵon li enverŝis en poton, kaj alportis al Li sub la kverkon kaj proponis.
    • 20   Kaj la anĝelo de Dio diris al li: Prenu la viandon kaj la macojn kaj metu sur ĉi tiun rokon, kaj la brogaĵon elverŝu. Kaj li faris tiel.
    • 21   Kaj la anĝelo de la Eternulo etendis la finon de la bastono, kiu estis en lia mano, kaj ektuŝis la viandon kaj la macojn; kaj tiam eliris fajro el la roko kaj konsumis la viandon kaj la macojn; kaj la anĝelo de la Eternulo foriris de antaŭ liaj okuloj.
    • 22   Tiam Gideon vidis, ke tio estis anĝelo de la Eternulo; kaj Gideon diris: Ho ve, mia Sinjoro, ho Eternulo! ĉar mi vidis anĝelon de la Eternulo, vizaĝon kontraŭ vizaĝo.
    • 23   Sed la Eternulo diris al li: Paco al vi; ne timu; vi ne mortos.
    • 24   Kaj Gideon konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj donis al ĝi la nomon: La Eternulo estas Paco. Ĝis la nuna tago ĝi estas ankoraŭ en Ofra de la Abiezridoj.
    • 25   Kaj en tiu nokto diris al li la Eternulo: Prenu junan bovon de via patro, kaj alian bovon sepjaran, kaj detruu la altaron de Baal, kiu estas ĉe via patro, kaj la sanktan stangon, kiu estas apud ĝi, dehaku;
    • 26   kaj konstruu altaron al la Eternulo, via Dio, sur la supro de ĉi tiu roko, laŭ la reguloj, kaj prenu la duan bovon, kaj alportu bruloferon sur la ligno de la sankta stango, kiun vi dehakos.
    • 27   Kaj Gideon prenis dek homojn el siaj servantoj, kaj faris, kiel diris al li la Eternulo; sed ĉar li timis la domanojn de sia patro kaj la urbanojn, por fari tion en la tago, tial li faris en la nokto.
    • 28   Kiam frue matene la urbanoj leviĝis, ili ekvidis, ke la altaro de Baal estas detruita, kaj la sankta stango, kiu estas apud ĝi, estas dehakita, kaj la dua bovo estas alportita kiel brulofero sur la konstruita altaro.
    • 29   Kaj ili diris unu al alia: Kiu tion faris? Kaj ili serĉis kaj demandis, kaj oni diris: Gideon, filo de Joaŝ, faris tion.
    • 30   Tiam la urbanoj diris al Joaŝ: Elirigu vian filon; li devas morti, ĉar li detruis la altaron de Baal, kaj ĉar li dehakis la sanktan stangon, kiu estis apud ĝi.
    • 31   Sed Joaŝ diris al ĉiuj, kiuj staris antaŭ li: Ĉu vi bezonas batali por Baal? ĉu vi bezonas helpi lin? kiu batalos por li, tiu mortos ĉi tiun matenon. Se li estas dio, li mem batalu por si pro tio, ke oni detruis lian altaron.
    • 32   Kaj de tiu tago oni nomis lin Jerubaal, dirante: Baal batalu kontraŭ li, ĉar li detruis lian altaron.
    • 33   Kaj ĉiuj Midjanidoj kaj Amalekidoj kaj orientanoj kolektiĝis kune, kaj transiris kaj stariĝis tendare en la valo Jizreel.
    • 34   Kaj la spirito de la Eternulo venis sur Gideonon, kaj li ekblovis per trumpeto; kaj la familio de la Abiezridoj kolektiĝis, por sekvi lin.
    • 35   Kaj li sendis senditojn al la tuta Manase, kaj ankaŭ ili sekvis lin; kaj li sendis senditojn al Aŝer kaj al Zebulun kaj al Naftali, kaj ili eliris renkonte.
    • 36   Kaj Gideon diris al Dio: Se Vi intencas helpi per mia mano Izraelon, kiel Vi diris,
    • 37   en tia okazo jen mi metas sur la draŝejon tonditan lanon: se estos roso nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estos seke, tiam mi scios, ke Vi helpos per mia mano Izraelon, kiel Vi diris.
    • 38   Kaj tiel fariĝis: kiam la morgaŭan tagon li matene leviĝis, li elpremis la lanon, kaj elpremis el la lano roson, plenan kalikon da akvo.
    • 39   Kaj Gideon diris al Dio: Ne koleru min, se mi ankoraŭ unu fojon ekparolos, kaj ankoraŭ nur unu fojon faros provon kun la lano: estu sekeco nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estu roso.
    • 40   Kaj Dio faris tiel en tiu nokto: estis sekeco nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estis roso.
  • King James Version (kjv)
    • Active Persistent Session:

      To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.

      How This All Works

      Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.

      However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.

      Please Keep Your Favourite Verse Private

      Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.

      The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.

    • Loading...
  • Esperanto (esperanto - 2.1)

    2020-05-21

    Esperanto (eo)

    1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.

    • Encoding: UTF-8
    • Direction: LTR
    • LCSH: Bible.Esperanto
    • Distribution Abbreviation: esperanto

    License

    Public Domain

    Source (OSIS)

    https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm

    history_1.0
    Initial release
    history_1.1
    Compressed the module
    history_1.5
    Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
    history_1.6
    Corrected encoding, missing text in previous release
    history_2.0
    (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
    history_2.1
    (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Basic Hash Usage Explained

At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.

We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.

Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.

Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.

Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.

The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.

We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.

Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.

Favourite Verse

You should select one of your favourite verses.

This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.

This is currently the active session key.

Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.

Juĝistoj 6:

Sharing the Word of God with the world.
  • Share Text
    ...
  • Share Link

Juĝistoj 6:1

Tagging this verse.

The active verse selected text should load here.

Active

Available Tags

Drag and drop the desired tag from the available ones to the active area.

To un-tag a verse, drag and drop the desired tag from active to the available tags area.

Edit Tag

Create Tag

Juĝistoj 6:1

Notes on this verse.

The active verse selected text should load here.