Skip to main content
  • WORD Research this...
    Luke 9
    •   Kaj li kunvokis la dek du, kaj donis al ili potencon kaj aŭtoritaton super ĉiuj demonoj, kaj por forigi malsanojn.
    •   Kaj li forsendis ilin, por prediki la regnon de Dio, kaj por sanigi la malsanulojn.
    •   Kaj li diris al ili: Portu nenion por la vojo-nek bastonon, nek saketon, nek panon, nek monon; kaj ne havu du tunikojn.
    •   Kaj en kiun ajn domon vi eniros, tie loĝu, kaj el tie ekvojaĝu.
    •   Kaj se ie oni vin ne akceptos, tiam, forirante el tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj, por atesto kontraŭ ili.
    •   Kaj ili, foririnte, trairis la vilaĝojn, ĉie predikante la evangelion kaj sanigante.
    •   Kaj la tetrarĥo Herodo aŭdis pri ĉio, kio fariĝis; kaj li embarasiĝis, ĉar iuj diris, ke Johano leviĝis el la mortintoj;
    •   kaj aliaj, ke Elija aperis; kaj aliaj, ke unu el la antikvaj profetoj releviĝis.
    •   Kaj Herodo diris: Johanon mi senkapigis, sed kiu estas ĉi tiu, pri kiu mi aŭdas tiajn aferojn? Kaj li deziris vidi lin.
    • 10   Kaj la apostoloj, reveninte, rakontis al li ĉion, kion ili faris. Kaj li kondukis ilin, kaj foriris aparte al urbo, nomata Betsaida.
    • 11   Sed la homamaso, eksciinte tion, sekvis lin; kaj li akceptis ilin, kaj parolis al ili pri la regno de Dio, kaj tiujn, kiuj bezonis kuracon, li resanigis.
    • 12   Kaj ekvesperiĝis; kaj la dek du, alveninte, diris al li: Forsendu la homamason, por ke ili iru en la ĉirkaŭajn vilaĝojn kaj kampojn, por trovi ripozejojn kaj nutraĵon; ĉar ĉi tie ni estas en dezerta loko.
    • 13   Sed li diris al ili: Vi donu al ili manĝi. Kaj ili diris: Ni havas ne pli ol kvin panojn kaj du fiŝojn, se ni ne irus kaj aĉetus manĝaĵon por ĉi tiu tuta homomulto.
    • 14   Ĉar ĉeestis proksimume kvin mil viroj. Kaj li diris al siaj disĉiploj: Sidigu ilin en aroj, po proksimume kvindek.
    • 15   Kaj tion ili faris, kaj sidigis ĉiujn.
    • 16   Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li ilin benis kaj dispecigis, kaj donis al la disĉiploj, por meti antaŭ la homamason.
    • 17   Kaj ili manĝis, kaj ĉiuj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du korbojn.
    • 18   Kaj dum li preĝis en soleco, la disĉiploj estis kun li; kaj li demandis ilin, dirante: Kiu, diras la popolo, ke mi estas?
    • 19   Kaj ili responde diris: Laŭ iuj Johano, la Baptisto; sed laŭ aliaj: Elija; kaj laŭ aliaj, ke unu el la antikvaj profetoj releviĝis.
    • 20   Sed li diris al ili: Sed vi-kiu vi diras, ke mi estas? Kaj Petro responde diris: La Kristo de Dio.
    • 21   Sed li per severa ordono admonis, ke ili diru ĉi tion al neniu;
    • 22   dirante: La Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliaĝuloj kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon releviĝi.
    • 23   Kaj li diris al ĉiuj: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon ĉiutage, kaj sekvu min.
    • 24   Ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; sed kiu perdos sian animon pro mi, tiu ĝin savos.
    • 25   Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj sin perdus pereigus?
    • 26   Ĉar kiu hontos pri mi kaj pri miaj paroloj, pri tiu hontos la Filo de homo, kiam li venos en sia gloro, kaj la gloro de la Patro kaj de la sanktaj anĝeloj.
    • 27   Sed mi diras al vi certe: Inter la ĉi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la regnon de Dio.
    • 28   Kaj pasis post tiuj diroj ĉirkaŭ ok tagoj, kaj li prenis kun si Petron kaj Johanon kaj Jakobon, kaj supreniris sur la monton, por preĝi.
    • 29   Kaj dum li preĝis, la aspekto de lia vizaĝo aliiĝis, kaj lia vestaro fariĝis blanka kaj fulme brilanta.
    • 30   Kaj jen interparolis kun li du viroj, kiuj estis Moseo kaj Elija,
    • 31   kiuj montriĝis en gloro, kaj parolis pri lia foriro, kiun li estis plenumonta en Jerusalem.
    • 32   Sed Petro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, estis subpremataj de dormo; sed vekiĝinte, ili vidis lian gloron, kaj la du virojn, kiuj staris kun li.
    • 33   Kaj dum ili foriris de li, Petro diris al Jesuo: Estro, estas bone por ni esti ĉi tie; kaj ni faru tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija; li ne sciis, kion li diras.
    • 34   Kaj dum li tion diris, nubo venis kaj superombris ilin; kaj ili timis, kiam ili eniris en la nubon.
    • 35   Kaj el la nubo venis voĉo, diranta: Ĉi tiu estas Mia Filo, Mia elektito; lin aŭskultu.
    • 36   Kaj dum la voĉo ankoraŭ sonis, Jesuo troviĝis sola. Kaj ili silentis, kaj al neniu en tiuj tagoj rakontis ion, kion ili vidis.
    • 37   Kaj la sekvantan tagon, post kiam ili malsupreniris de la monto, granda homamaso renkontis lin.
    • 38   Kaj jen unu viro el la homamaso ekkriis, dirante: Majstro, mi petegas vin rigardi mian filon, ĉar li estas mia sola infano;
    • 39   kaj jen spirito kaptas lin, kaj subite li ekkrias, kaj ĝi konvulsiigas lin kun buŝa ŝaŭmo, kaj malfacile lasas lin, kontuzinte lin.
    • 40   Kaj mi petis viajn disĉiplojn, ke ili elpelu ĝin; sed ili ne povis.
    • 41   Kaj Jesuo respondis kaj diris: Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi kaj vin toleros? venigu ĉi tien vian filon.
    • 42   Kaj dum li venis, la demono lin ĵetis sur la teron kaj lin konvulsiigis. Sed Jesuo severe admonis la malpuran spiriton, kaj sanigis la knabon kaj redonis lin al la patro.
    • 43   Kaj ĉiuj miregis pro la majesto de Dio. Sed dum ĉiuj miris pri ĉio, kion li faris, li diris al siaj disĉiploj:
    • 44   Penetrigu ĉi tiujn vortojn en viajn orelojn: ĉar la Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj.
    • 45   Sed ili ne komprenis tiun diron, kaj ĝi estis kaŝita for de ili, por ke ili ne sciu ĝian signifon; kaj ili timis demandi al li pri tiu diro.
    • 46   Kaj komenciĝis diskutado inter ili pri tio, kiu el ili estos la plej granda.
    • 47   Sed Jesuo, vidinte la diskutadon de iliaj koroj, prenis infanon, kaj starigis lin apud si,
    • 48   kaj diris al ili: Kiu akceptos ĉi tiun infanon en mia nomo, tiu min akceptas; kaj kiu min akceptos, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis; ĉar kiu estas plej malgranda inter vi ĉiuj, tiu estas granda.
    • 49   Kaj Johano respondis kaj diris: Estro, ni vidis iun elpelantan demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, ĉar li ne sekvas kun ni.
    • 50   Sed Jesuo diris al li: Ne malpermesu; ĉar tiu, kiu ne estas kontraŭ vi, estas por vi.
    • 51   Kaj kiam la tagoj maturiĝis por lia suprenakcepto, li firmigis sian vizaĝon, por iri al Jerusalem,
    • 52   kaj sendis senditojn antaŭ sia vizaĝo; kaj ili iris, kaj eniris en vilaĝon de la Samarianoj, por pretigi por li.
    • 53   Kaj tiuj lin ne akceptis, ĉar lia vizaĝo estis direktata al Jerusalem.
    • 54   Kaj liaj disĉiploj Jakobo kaj Johano, tion vidinte, diris: Sinjoro, ĉu vi volas, ke ni ordonu fajron malsuprenveni el la ĉielo kaj ekstermi ilin?
    • 55   Sed li sin turnis kaj admonis ilin; kaj li diris: Vi mem ne scias, laŭ kia spirito vi estas.
    • 56   Ĉar la Filo de homo venis, ne por pereigi animojn de homoj, sed por savi. Kaj ili iris en alian vilaĝon.
    • 57   Kaj dum ili vojaĝis, sur la vojo iu diris al li: Mi vin sekvos, kien ajn vi iros.
    • 58   Kaj Jesuo diris al li: La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la ĉielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kuŝigi sian kapon.
    • 59   Kaj li diris al alia: Sekvu min. Sed li diris: Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron.
    • 60   Sed li diris al li: Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn; sed vi iru kaj proklamu la regnon de Dio.
    • 61   Kaj ankoraŭ alia diris: Mi vin sekvos, Sinjoro; sed unue permesu al mi adiaŭi tiujn, kiuj estas en mia domo.
    • 62   Sed Jesuo diris al li: Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen, taŭgas por la regno de Dio.
  • King James Version (kjv)
    • Active Persistent Session:

      To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.

      How This All Works

      Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.

      However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.

      Please Keep Your Favourite Verse Private

      Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.

      The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.

    • Loading...
  • Esperanto (esperanto - 2.1)

    2020-05-21

    Esperanto (eo)

    1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.

    • Encoding: UTF-8
    • Direction: LTR
    • LCSH: Bible.Esperanto
    • Distribution Abbreviation: esperanto

    License

    Public Domain

    Source (OSIS)

    https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm

    history_1.0
    Initial release
    history_1.1
    Compressed the module
    history_1.5
    Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
    history_1.6
    Corrected encoding, missing text in previous release
    history_2.0
    (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
    history_2.1
    (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Basic Hash Usage Explained

At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.

We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.

Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.

Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.

Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.

The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.

We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.

Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.

Favourite Verse

You should select one of your favourite verses.

This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.

This is currently the active session key.

Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.

Laŭ Luko 9:

Sharing the Word of God with the world.
  • Share Text
    ...
  • Share Link

Laŭ Luko 9:1

Tagging this verse.

The active verse selected text should load here.

Active

Available Tags

Drag and drop the desired tag from the available ones to the active area.

To un-tag a verse, drag and drop the desired tag from active to the available tags area.

Edit Tag

Create Tag

Laŭ Luko 9:1

Notes on this verse.

The active verse selected text should load here.