-
WORD Research this...Leviticus 11
- 1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante al ili:
- 2 Diru al la Izraelidoj jene: Tio estas la bestoj, kiujn vi povas manĝi el ĉiuj brutoj, kiuj estas sur la tero:
- 3 ĉiun bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon sur la hufoj kaj kiu remaĉas maĉitaĵon, vi povas manĝi.
- 4 Nur ĉi tiujn ne manĝu el la remaĉantaj maĉitaĵon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn: la kamelon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi;
- 5 kaj la hirakon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi;
- 6 kaj la leporon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi;
- 7 kaj la porkon, ĉar ĝi havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon sur la hufoj, sed ĝi ne remaĉas maĉitaĵon, malpura ĝi estas por vi.
- 8 Ilian viandon ne manĝu kaj iliajn kadavrojn ne tuŝu, malpuraj ili estas por vi.
- 9 Jenajn vi povas manĝi el ĉiuj bestoj, kiuj estas en la akvo: ĉiujn, kiuj havas naĝilojn kaj skvamojn en la akvo, en la maroj, kaj en la riveroj, ilin vi povas manĝi.
- 10 Sed ĉiuj, kiuj ne havas naĝilojn kaj skvamojn, en la maroj kaj en la riveroj, el ĉio, kio moviĝas en la akvo, kaj el ĉiuj estaĵoj, kiuj vivas en la akvo, ili estas abomenindaĵo por vi;
- 11 kaj ili estu abomenindaĵo por vi, ilian viandon ne manĝu kaj iliajn kadavrojn abomenu.
- 12 Ĉio en la akvo, kio ne havas naĝilojn kaj skvamojn, estas abomenindaĵo por vi.
- 13 Kaj ĉi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu manĝataj, ili estas abomenindaĵoj: la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon
- 14 kaj la milvon kaj la falkon kun ĝia speco,
- 15 ĉiun korvon kun ĝia speco,
- 16 kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun ĝia speco
- 17 kaj la noktuon kaj la mergulon kaj la ibison
- 18 kaj la cignon kaj la pelikanon kaj la perknopteron
- 19 kaj la cikonion kaj la ardeon kun ĝia speco kaj la upupon kaj la vesperton.
- 20 Ĉio moviĝanta, kio havas flugilojn kaj iras kvarpiede, estas abomenindaĵo por vi.
- 21 Nur tiujn vi povas manĝi el ĉiuj moviĝantoj, kiuj havas flugilojn kaj iras kvarpiede: tiujn, kiuj havas genuojn super la kruroj, por salti per ili sur la tero.
- 22 La jenajn el ili vi povas manĝi: la akridon kun ĝia speco kaj la cikadon kun ĝia speco kaj la grilon kun ĝia speco kaj la lokuston kun ĝia speco.
- 23 Sed ĉiu alia moviĝanto, kiu havas flugilojn kaj kvar piedojn, estas abomenindaĵo por vi.
- 24 Kaj per la jenaj vi fariĝos malpuraj; ĉiu, kiu ektuŝos ilian kadavron, estos malpura ĝis la vespero;
- 25 kaj ĉiu, kiu portos kadavraĵon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero:
- 26 ĉiu bruto, kiu havas disfenditajn hufojn, sed ne havas distranĉan sulkon kaj ne remaĉas maĉitaĵon, estas malpura por vi; ĉiu, kiu ektuŝos ilin, estos malpura.
- 27 Kaj el ĉiuj bestoj kvarpiedaj ĉiuj, kiuj iras sur siaj plandoj, estas malpuraj por vi; ĉiu, kiu ektuŝos ilian kadavron, estos malpura ĝis la vespero.
- 28 Kaj kiu portos kadavraĵon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero: malpuraj ili estas por vi.
- 29 Kaj jen, kio estas malpura por vi inter la rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero: la talpo kaj la muso kaj la lacerto kun ĝia speco
- 30 kaj la geko kaj la monitoro kaj la uromastiko kaj la skinko kaj la ĥameleono.
- 31 Tiuj estas la malpuraj por vi inter ĉiuj rampaĵoj; ĉiu, kiu ektuŝos ilin post ilia morto, estos malpura ĝis la vespero.
- 32 Kaj ĉio, sur kion falos io el ili malviva, estos malpura; ĉu ĝi estos ia ligna vazo, ĉu vesto, ĉu felo, ĉu sako, ĉu ia ilo, per kiu oni faras laboron-oni metu ĝin en akvon, kaj ĝi estos malpura ĝis la vespero, kaj tiam ĝi fariĝos pura.
- 33 Kaj se en ian argilan vazon io el ili falos internen, tiam ĉio, kio estas interne, fariĝos malpura; kaj la vazon rompu.
- 34 Ĉiu manĝaĵo, kiun oni manĝas, se ŝprucos sur ĝin tia akvo, fariĝos malpura; kaj ĉiu trinkaĵo, kiun oni trinkas, en tia vazo fariĝos malpura.
- 35 Kaj ĉio, sur kion falos io el ilia kadavraĵo, fariĝos malpura; se ĝi estos forno aŭ kaldrono, oni ĝin disrompu; malpuraj ili estas kaj malpuraj ili estu por vi.
- 36 Nur fonto kaj puto kaj akvejoj restos puraj. Kiu ektuŝos ilian kadavraĵon, fariĝos malpura.
- 37 Kaj se io el ilia kadavraĵo falos sur ian semeblan semon, kiu estas semota, ĝi restos pura.
- 38 Sed se estos verŝita akvo sur la semon kaj io el ilia kadavraĵo falos sur ĝin, tiam ĝi estos malpura por vi.
- 39 Kaj se mortos ia bruto el tiuj, kiujn vi uzas por manĝi, tiam tiu, kiu ektuŝos ĝian kadavron, estos malpura ĝis la vespero.
- 40 Kaj tiu, kiu manĝos ion el ĝia kadavraĵo, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero; kaj tiu, kiu portos ĝian kadavron, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
- 41 Ĉia rampaĵo, kiu rampas sur la tero, estas abomenindaĵo, ĝi ne estu manĝata.
- 42 Ĉio, kio rampas sur la ventro, kaj ĉio, kio iras sur kvar piedoj aŭ sur pli da piedoj, sed estas rampaĵo, kiu rampas sur la tero-ilin ne manĝu, ĉar ili estas abomenindaĵo.
- 43 Ne abomenindigu viajn animojn per iaj bestoj rampantaj, kaj ne malpuriĝu per ili, farante vin mem malpuraj.
- 44 Ĉar Mi, la Eternulo, estas via Dio; tial sanktigu vin kaj estu sanktaj, ĉar Mi estas sankta; kaj ne malpurigu viajn animojn per ia rampaĵo, kiu rampas sur la tero.
- 45 Ĉar Mi estas la Eternulo, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por esti Dio por vi; estu do sanktaj, ĉar Mi estas sankta.
- 46 Tio estas la leĝo pri la brutoj kaj pri la birdoj, kaj pri ĉiuj bestoj, moviĝantaj en la akvo, kaj pri ĉiuj bestoj, kiuj rampas sur la tero,
- 47 por fari diferencon inter la malpuraĵo kaj puraĵo, kaj inter la bestoj, kiujn oni povas manĝi, kaj la bestoj, kiujn oni devas ne manĝi.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Basic Hash Usage Explained
At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.
We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.
Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.
Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.
Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.
The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.
We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.
Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.