-
WORD Research this...Leviticus 8
- 1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
- 2 Prenu Aaronon kaj liajn filojn kune kun li kaj la vestojn kaj la sanktan oleon kaj bovidon por pekofero kaj du virŝafojn kaj korbon da macoj.
- 3 Kaj la tutan komunumon kunvenigu ĉe la eniro de la tabernaklo de kunveno.
- 4 Kaj Moseo faris, kiel la Eternulo al li ordonis; kaj la komunumo kolektiĝis ĉe la eniro de la tabernaklo de kunveno.
- 5 Kaj Moseo diris al la komunumo: Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis fari.
- 6 Kaj Moseo alvenigis Aaronon kaj liajn filojn, kaj li lavis ilin per akvo.
- 7 Kaj li metis sur lin la ĥitonon kaj zonis lin per zono kaj vestis lin per la tuniko kaj metis sur lin la efodon kaj zonis lin per la zono de la efodo kaj alfortikigis per ĝi la efodon sur li.
- 8 Kaj li metis sur lin la surbrustaĵon, kaj sur la surbrustaĵon la signojn de lumo kaj de justo.
- 9 Kaj li metis la cidaron sur lian kapon, kaj sur la cidaron sur la antaŭa flanko li metis la oran tabuleton, la sanktan kronon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
- 10 Kaj Moseo prenis la sanktan oleon, kaj sanktoleis la tabernaklon, kaj ĉion, kio estis en ĝi, kaj li sanktigis ilin.
- 11 Kaj li aspergis per tio la altaron sep fojojn, kaj li sankteŝmiris la altaron kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, kaj la lavujon kaj ĝian piedestalon, por sanktigi ilin.
- 12 Kaj li verŝis iom el la sankta oleo sur la kapon de Aaron, kaj li ŝmiris lin, por sanktigi lin.
- 13 Kaj Moseo alvenigis la filojn de Aaron kaj vestis ilin per ĥitonoj kaj zonis ilin per zonoj kaj alligis sur ili mitrojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
- 14 Kaj li alkondukis la propekan bovidon, kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la propeka bovido.
- 15 Kaj Moseo ĝin buĉis, kaj li prenis iom el la sango kaj metis per sia fingro sur la kornojn de la altaro ĉirkaŭe kaj pekliberigis la altaron; kaj la ceteran sangon li elverŝis ĉe la bazo de la altaro, kaj sanktigis ĉi tiun, por pekliberigi ĝin.
- 16 Kaj li prenis la tutan sebon, kiu estis sur la internaĵoj, kaj la reton de la hepato, kaj ambaŭ renojn kaj ilian sebon, kaj Moseo bruligis tion sur la altaro.
- 17 Kaj la bovidon kaj ĝian felon kaj ĝian karnon kaj ĝian malpuraĵon li forbruligis per fajro ekster la tendaro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
- 18 Kaj li alkondukis la virŝafon de brulofero; kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la virŝafo.
- 19 Kaj Moseo ĝin buĉis, kaj aspergis per la sango la altaron ĉirkaŭe.
- 20 Kaj la virŝafon li dishakis en partojn, kaj Moseo ekbruligis la kapon kaj la partojn kaj la grason.
- 21 La internaĵojn kaj la krurojn li lavis per akvo; kaj Moseo forbruligis la tutan ŝafon sur la altaro; ĝi estis brulofero por agrabla odoraĵo, fajrofero al la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
- 22 Kaj li alkondukis la duan virŝafon, la virŝafon de konsekrado; kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la virŝafo.
- 23 Kaj li ĝin buĉis, kaj Moseo prenis iom el ĝia sango kaj metis sur la malsupran randon de la dekstra orelo de Aaron kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo.
- 24 Kaj li alkondukis la filojn de Aaron, kaj Moseo metis iom el la sango sur la malsupran randon de ilia dekstra orelo kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo; kaj Moseo aspergis per la sango la altaron ĉirkaŭe.
- 25 Kaj li prenis la sebon kaj la voston, kaj la tutan sebon, kiu estis sur la internaĵoj, kaj la reton de la hepato, kaj ambaŭ renojn kaj ilian sebon, kaj la dekstran femuron.
- 26 Kaj el la korbo da macoj, kiu estis antaŭ la Eternulo, li prenis unu macan kukon kaj unu kukon kun oleo kaj unu flanon, kaj metis ilin sur la sebojn kaj sur la dekstran femuron.
- 27 Kaj li metis ĉion ĉi tion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj li skuis tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo.
- 28 Kaj Moseo prenis tion for de iliaj manoj kaj ekbruligis sur la altaro kune kun la brulofero: tio estis ofero de konsekrado, por agrabla odoraĵo; ĝi estis fajrofero al la Eternulo.
- 29 Kaj Moseo prenis la brustaĵon kaj skuis ĝin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo: de la ŝafo de konsekrado ĝi estis la destinita parto por Moseo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
- 30 Kaj Moseo prenis iom el la sankta oleo, kaj el la sango, kiu estis sur la altaro, kaj aspergis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj li sanktigis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li.
- 31 Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj: Kuiru la viandon ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj tie manĝu ĝin, kaj ankaŭ la panon, kiu estas en la korbo de konsekrado, kiel mi ordonis, dirante: Aaron kaj liaj filoj ĝin manĝu.
- 32 Kaj la restaĵon el la viando kaj el la pano forbruligu per fajro.
- 33 Kaj for de la pordo de la tabernaklo de kunveno ne foriru dum sep tagoj, ĝis la tago, en kiu finiĝos la tempo de via konsekrado; ĉar sep tagojn daŭros via konsekrado.
- 34 Kiel estis farite hodiaŭ, tiel la Eternulo ordonis fari, por pekliberigi vin.
- 35 Kaj ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno restu tage kaj nokte dum sep tagoj, kaj vi observos la servadon al la Eternulo, por ke vi ne mortu; ĉar tiel estas ordonite al mi.
- 36 Kaj Aaron kaj liaj filoj faris ĉion, kion la Eternulo ordonis per Moseo.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Basic Hash Usage Explained
At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.
We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.
Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.
Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.
Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.
The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.
We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.
Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.