Skip to main content
  • WORD Research this...
    Nombroj 1
    •   Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la tabernaklo de kunveno en la unua tago de la dua monato de la dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, dirante:
    •   Prikalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj laŭ iliaj familioj, laŭ iliaj patrodomoj, laŭ la nombro de la nomoj de ĉiuj virseksuloj laŭkape.
    •   De la aĝuloj de dudek jaroj kaj pli, ĉiujn, kiuj taŭgas por milito en Izrael, prikalkulu ilin laŭ iliaj taĉmentoj, vi kaj Aaron.
    •   Kaj kun vi estu po unu homo el ĉiu tribo, homo, kiu estas ĉefo en sia patrodomo.
    •   Kaj jen estas la nomoj de la viroj, kiuj staros kun vi: de Ruben staru Elicur, filo de Ŝedeur;
    •   de Simeon, Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj;
    •   de Jehuda, Naĥŝon, filo de Aminadab;
    •   de Isaĥar, Netanel, filo de Cuar;
    •   de Zebulun, Eliab, filo de Ĥelon;
    • 10   de la filoj de Jozef: de Efraim, Eliŝama, filo de Amihud; de Manase, Gamliel, filo de Pedacur;
    • 11   de Benjamen, Abidan, filo de Gideoni;
    • 12   de Dan, Aĥiezer, filo de Amiŝadaj;
    • 13   de Aŝer, Pagiel, filo de Oĥran;
    • 14   de Gad, Eljasaf, filo de Deuel;
    • 15   de Naftali, Aĥira, filo de Enan.
    • 16   Tio estas la distingitoj el la komunumo, la estroj de la triboj de siaj patroj, la ĉefoj de la miloj de Izrael.
    • 17   Kaj Moseo kaj Aaron prenis tiujn virojn, cititajn laŭ iliaj nomoj.
    • 18   Kaj la tutan komunumon ili kunvenigis en la unua tago de la dua monato; kaj la kunvenintoj legitimis sin laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombroj de la nomoj, de la aĝuloj de dudek jaroj kaj pli, laŭkape,
    • 19   kiel la Eternulo ordonis al Moseo. Kaj li prikalkulis ilin en la dezerto Sinaj.
    • 20   Kaj montriĝis, ke la filoj de Ruben, la unuenaskito de Izrael, laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj laŭkape, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
    • 21   prezentis en la tribo de Ruben la nombron de kvardek ses mil kvincent.
    • 22   La filoj de Simeon laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, kalkulitaj laŭ la nombro da nomoj laŭkape, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
    • 23   prezentis en la tribo de Simeon la nombron de kvindek naŭ mil tricent.
    • 24   La filoj de Gad laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
    • 25   prezentis en la tribo de Gad la nombron de kvardek kvin mil sescent kvindek.
    • 26   La filoj de Jehuda laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
    • 27   prezentis en la tribo de Jehuda la nombron de sepdek kvar mil sescent.
    • 28   La filoj de Isaĥar laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
    • 29   prezentis en la tribo de Isaĥar la nombron de kvindek kvar mil kvarcent.
    • 30   La filoj de Zebulun laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
    • 31   prezentis en la tribo de Zebulun la nombron de kvindek sep mil kvarcent.
    • 32   La filoj de Jozef, la filoj de Efraim laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
    • 33   prezentis en la tribo de Efraim la nombron de kvardek mil kvincent.
    • 34   La filoj de Manase laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
    • 35   prezentis en la tribo de Manase la nombron de tridek du mil ducent.
    • 36   La filoj de Benjamen laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
    • 37   prezentis en la tribo de Benjamen la nombron de tridek kvin mil kvarcent.
    • 38   La filoj de Dan laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
    • 39   prezentis en la tribo de Dan la nombron de sesdek du mil sepcent.
    • 40   La filoj de Aŝer laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
    • 41   prezentis en la tribo de Aŝer la nombron de kvardek unu mil kvincent.
    • 42   La filoj de Naftali laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
    • 43   prezentis en la tribo de Naftali la nombron de kvindek tri mil kvarcent.
    • 44   Tio estas la kalkulitoj, kiujn kalkulis Moseo kaj Aaron kaj la princoj de Izrael, dek du homoj, po unu el ĉiu patrodomo.
    • 45   Kaj la nombro de ĉiuj kalkulitoj el la Izraelidoj laŭ iliaj patrodomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj en Izrael,
    • 46   la nombro de ĉiuj kalkulitoj estis sescent tri mil kvincent kvindek.
    • 47   Sed la Levidoj laŭ sia patrodomo ne estis kalkulitaj inter ili.
    • 48   Ĉar la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
    • 49   Nur la tribon de Levi ne prikalkulu, kaj ne metu ilian nombron mezen de la Izraelidoj.
    • 50   Sed vi komisiu al la Levidoj la tabernaklon de atesto kaj ĉiujn ĝiajn objektojn, kaj ĉion, kio apartenas al ĝi; ili portadu la tabernaklon kaj ĉiujn ĝiajn objektojn, kaj ili priservu ĝin, kaj ĉirkaŭ la tabernaklo ili starigu siajn tendojn.
    • 51   Kaj kiam la tabernaklo devos forlasi sian lokon, tiam la Levidoj ĝin levu; kaj kiam la tabernaklo devos resti sur loko, tiam la Levidoj ĝin starigu; sed se laiko alproksimiĝos, li estu mortigita.
    • 52   Kaj la Izraelidoj aranĝos sin ĉiu en sia tendaro kaj ĉiu apud sia standardo, laŭ siaj taĉmentoj.
    • 53   Sed la Levidoj starigu siajn tendojn ĉirkaŭ la tabernaklo de atesto, por ke ne trafu kolero la komunumon de la Izraelidoj; kaj la Levidoj plenumos la gardadon de la tabernaklo de atesto.
    • 54   Kaj tiel faris la Izraelidoj; konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel ili faris.
  • King James Version (kjv)
    • Active Persistent Session:

      To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.

      How This All Works

      Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.

      However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.

      Please Keep Your Favourite Verse Private

      Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.

      The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.

    • Loading...
  • Esperanto (esperanto - 2.1)

    2020-05-21

    Esperanto (eo)

    1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.

    • Encoding: UTF-8
    • Direction: LTR
    • LCSH: Bible.Esperanto
    • Distribution Abbreviation: esperanto

    License

    Public Domain

    Source (OSIS)

    https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm

    history_1.0
    Initial release
    history_1.1
    Compressed the module
    history_1.5
    Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
    history_1.6
    Corrected encoding, missing text in previous release
    history_2.0
    (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
    history_2.1
    (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Basic Hash Usage Explained

At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.

We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.

Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.

Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.

Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.

The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.

We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.

Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.

Favourite Verse

You should select one of your favourite verses.

This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.

This is currently the active session key.

Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.

Nombroj 1:

Sharing the Word of God with the world.
  • Share Text
    ...
  • Share Link

Nombroj 1:1

Tagging this verse.

The active verse selected text should load here.

Active

Available Tags

Drag and drop the desired tag from the available ones to the active area.

To un-tag a verse, drag and drop the desired tag from active to the available tags area.

Edit Tag

Create Tag

Nombroj 1:1

Notes on this verse.

The active verse selected text should load here.