-
WORD Research this...Numbers 20
- 1 Kaj venis la Izraelidoj, la tuta komunumo, en la dezerton Cin en la unua monato; kaj la popolo ekloĝis en Kadeŝ, kaj tie mortis Mirjam kaj estis tie enterigita.
- 2 Kaj ne estis akvo por la komunumo, kaj ili kolektiĝis kontraŭ Moseo kaj Aaron.
- 3 Kaj la popolo malpacis kontraŭ Moseo, kaj ili diris jene: Ho, kial ni ne mortis tiam, kiam mortis niaj fratoj antaŭ la Eternulo!
- 4 Kaj kial vi venigis la komunumon de la Eternulo en ĉi tiun dezerton, por ke ni mortu ĉi tie kune kun niaj brutoj?
- 5 Kaj por kio vi elirigis nin el Egiptujo, por venigi nin al ĉi tiu malbona loko, kie oni ne povas semi, kie ne ekzistas figarboj nek vinberoj nek granatoj, kaj kie ne ekzistas akvo por trinki?
- 6 Tiam Moseo kaj Aaron iris de antaŭ la komunumo al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj ĵetiĝis vizaĝaltere, kaj la majesto de la Eternulo aperis al ili.
- 7 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
- 8 Prenu la bastonon kaj kunvenigu la komunumon, vi kaj via frato Aaron, kaj parolu antaŭ iliaj okuloj al la roko, kaj ĝi donos sian akvon; kaj vi elirigos por ili akvon el la roko, kaj vi trinkigos la komunumon kaj ĝiajn brutojn.
- 9 Kaj Moseo prenis la bastonon de antaŭ la Eternulo, kiel Li ordonis al li.
- 10 Kaj Moseo kaj Aaron kunvenigis la komunumon antaŭ la rokon, kaj li diris al ili: Aŭskultu, ho ribeluloj, ĉu el ĉi tiu roko ni elirigu por vi akvon?
- 11 Kaj Moseo levis sian manon kaj frapis la rokon per sia bastono du fojojn; kaj ekfluis multe da akvo, kaj trinkis la komunumo kaj ĝiaj brutoj.
- 12 Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron: Pro tio, ke vi ne kredis je Mi, por montri Min sankta en la okuloj de la Izraelidoj, tial vi ne venigos ĉi tiun komunumon en la landon, kiun Mi donas al ili.
- 13 Tio estas la Akvo de Malpaco, ĉe kiu la Izraelidoj malpacis kontraŭ la Eternulo kaj per kiu Li montris Sin sankta al ili.
- 14 Kaj Moseo sendis senditojn el Kadeŝ al la reĝo de Edom, por diri: Tiel diras via frato Izrael: Vi scias ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj trafis nin;
- 15 niaj patroj foriris en Egiptujon, kaj ni loĝis en Egiptujo longan tempon, kaj la Egiptoj agis malbone kontraŭ ni kaj kontraŭ niaj patroj;
- 16 kaj ni ekkriis al la Eternulo, kaj Li aŭdis nian voĉon, kaj Li sendis anĝelon kaj elkondukis nin el Egiptujo; kaj jen ni estas en Kadeŝ, urbo ĉe la fino de viaj limoj;
- 17 permesu do al ni trairi vian landon; ni ne iros tra kampo nek tra vinberĝardeno, kaj ni ne trinkos akvon el la putoj; laŭ la ĉefa publika vojo ni iros, ni ne flankiĝos dekstren nek maldekstren, ĝis ni trapasos viajn limojn.
- 18 Sed Edom diris al li: Vi ne trapasos min, alie mi eliros kun glavo renkonte al vi.
- 19 Kaj la Izraelidoj diris al li: Laŭ la granda vojo ni iros; kaj se ni trinkos vian akvon, mi kaj miaj brutoj, mi pagos pro ĝi; nenio pli, sole per miaj piedoj mi trairos.
- 20 Sed li diris: Ne trairu. Kaj Edom elpaŝis kontraŭ lin kun popolo multenombra kaj kun mano forta.
- 21 Kaj Edom ne volis permesi al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Izrael iris flanke de li.
- 22 Kaj ili elmoviĝis el Kadeŝ; kaj la Izraelidoj, la tuta komunumo, venis al la monto Hor.
- 23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron sur la monto Hor, ĉe la limo de la lando Edoma, dirante:
- 24 Aaron alkolektiĝu al sia popolo; ĉar pro tio, ke vi malobeis Mian ordonon ĉe la Akvo de Malpaco, li ne venos en la landon, kiun Mi donas al la Izraelidoj.
- 25 Prenu Aaronon, kaj Eleazaron, lian filon, kaj suririgu ilin sur la monton Hor;
- 26 kaj deprenu de Aaron liajn vestojn, kaj surmetu ilin sur Eleazaron, lian filon; kaj Aaron alkolektiĝu al sia popolo kaj mortu tie.
- 27 Kaj Moseo faris, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili suriris sur la monton Hor antaŭ la okuloj de la tuta komunumo.
- 28 Kaj Moseo deprenis de Aaron liajn vestojn, kaj surmetis ilin sur Eleazaron, lian filon. Kaj Aaron mortis tie sur la supro de la monto. Kaj Moseo kaj Eleazar malsupreniris de la monto.
- 29 Kaj la tuta komunumo vidis, ke Aaron mortis, kaj la tuta domo de Izrael priploris Aaronon dum tridek tagoj.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Myanmar Burmse
- Norwegian bokmal
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Thai
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Basic Hash Usage Explained
At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.
We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.
Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.
Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.
Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.
The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.
We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.
Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.