-
WORD Research this...Numbers 22
- 1 Kaj la Izraelidoj elmoviĝis, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, transe de Jordan, kontraŭ Jeriĥo.
- 2 Balak, filo de Cipor, vidis ĉion, kion Izrael faris al la Amoridoj.
- 3 Kaj Moab tre timis tiun popolon, ĉar ĝi estis multenombra; kaj Moab ektremis antaŭ la Izraelidoj.
- 4 Kaj Moab diris al la ĉefoj de Midjan: Nun tiu popolo formanĝos nian tutan ĉirkaŭaĵon, kiel bovo formanĝas la herbon de la kampo. Kaj Balak, filo de Cipor, estis reĝo de Moab en tiu tempo.
- 5 Kaj li sendis senditojn al Bileam, filo de Beor, en Petoron, kiu estis ĉe la Rivero, en la landon de sia popolo, por voki lin, kaj diri: Jen popolo eliris el Egiptujo, jen ĝi kovris la vizaĝon de la tero, kaj ĝi loĝas kontraŭ mi.
- 6 Nun venu do, malbenu al mi tiun popolon, ĉar ĝi estas pli forta ol mi; eble tiam mi povos venkobati ĝin kaj elpeli ĝin el la lando; ĉar mi scias, ke kiun vi benas, tiu estas benita, kaj kiun vi malbenas, tiu estas malbenita.
- 7 Kaj iris la plejaĝuloj de Moab kaj la plejaĝuloj de Midjan, havante en siaj manoj la donacojn pro la sorĉado, kaj ili venis al Bileam kaj diris al li la vortojn de Balak.
- 8 Kaj li diris al ili: Tradormu ĉi tie la nokton, kaj mi donos al vi respondon, konforme al tio, kion diros al mi la Eternulo. Kaj la ĉefoj de Moab restis ĉe Bileam.
- 9 Kaj Dio venis al Bileam, kaj diris: Kiuj estas tiuj viroj ĉe vi?
- 10 Kaj Bileam diris al Dio: Balak, filo de Cipor, reĝo de Moab, sendis al mi, dirante:
- 11 Jen estas la popolo, kiu eliris el Egiptujo, kaj ĝi kovris la vizaĝon de la tero; venu do, malbenu ĝin al mi, eble tiam mi povos batali kontraŭ ĝi kaj forpeli ĝin.
- 12 Tiam Dio diris al Bileam: Ne iru kun ili; ne malbenu la popolon, ĉar ĝi estas benita.
- 13 Kaj Bileam leviĝis matene, kaj diris al la ĉefoj de Balak: Iru en vian landon, ĉar la Eternulo ne volas permesi al mi iri kun vi.
- 14 Kaj leviĝis la ĉefoj de Moab kaj venis al Balak, kaj diris: Bileam ne volas iri kun ni.
- 15 Balak sendis plue ĉefojn, pli grandajn kaj pli eminentajn ol tiuj.
- 16 Kaj ili venis al Bileam, kaj diris al li: Tiel diris Balak, filo de Cipor: Ne rifuzu do iri al mi;
- 17 ĉar mi tre honoros vin, kaj ĉion, kion vi diros al mi, mi faros; venu do, malbenu al mi tiun popolon.
- 18 Sed Bileam respondis kaj diris al la servantoj de Balak: Eĉ se Balak donos al mi sian plenan domon da arĝento kaj oro, mi ne povas malobei la ordonon de la Eternulo, mia Dio, farante ion malgrandan aŭ grandan.
- 19 Tamen restu ĉi tie ankaŭ vi dum la nokto, kaj mi sciiĝos, kion plue diros al mi la Eternulo.
- 20 Kaj Dio venis al Bileam en la nokto, kaj diris al li: Se tiuj viroj venis, por voki vin, leviĝu, iru kun ili, sed faru nur tion, kion Mi diros al vi.
- 21 Kaj Bileam leviĝis matene kaj selis sian azeninon kaj iris kun la ĉefoj de Moab.
- 22 Kaj ekflamis la kolero de Dio pro tio, ke li iris; kaj anĝelo de la Eternulo stariĝis sur la vojo, por malhelpi lin. Li rajdis sur sia azenino, kaj du liaj junuloj estis kun li.
- 23 Kaj la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en la mano, kaj la azenino forturniĝis de la vojo kaj iris sur la kampon; kaj Bileam ekbatis la azeninon, por returni ĝin sur la vojon.
- 24 Tiam la anĝelo de la Eternulo stariĝis sur la vojeto inter vinberĝardenoj, kie estis barilo sur unu flanko kaj barilo sur la dua flanko.
- 25 Kaj la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, kaj alpremis sin al la muro kaj alpremis la piedon de Bileam al la muro; kaj li denove ĝin batis.
- 26 Kaj la anĝelo de la Eternulo denove forlasis sian lokon, kaj stariĝis sur malvasta loko, kie oni ne povas flankeniri dekstren, nek maldekstren.
- 27 Kiam la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, ĝi kuŝiĝis sub Bileam. Kaj ekflamis la kolero de Bileam, kaj li batis la azeninon per la bastono.
- 28 Tiam la Eternulo malŝlosis la buŝon de la azenino, kaj ĝi diris al Bileam: Kion mi faris al vi, ke vi batis min jam tri fojojn?
- 29 Kaj Bileam diris al la azenino: Ĉar vi mokis min; se mi havus glavon en mia mano, mi nun mortigus vin.
- 30 Kaj la azenino diris al Bileam: Ĉu mi ne estas via azenino, sur kiu vi rajdadis de longatempe ĝis la nuna tago? ĉu mi kutimis tiel fari al vi? Kaj li diris: Ne.
- 31 Tiam la Eternulo malkovris la okulojn de Bileam, kaj li ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano; kaj li kliniĝis, kaj ĵetiĝis vizaĝaltere.
- 32 Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al li: Kial vi batis vian azeninon jam tri fojojn? jen Mi eliris, por malhelpi, ĉar malbona estas via vojo antaŭ Mi.
- 33 La azenino ekvidis Min, kaj forturniĝis antaŭ Mi jam tri fojojn; se ĝi ne forturniĝus de Mi, tiam Mi vin mortigus kaj ĝin Mi lasus vivi.
- 34 Tiam Bileam diris al la anĝelo de la Eternulo: Mi pekis, ĉar mi ne sciis, ke Vi staras kontraŭ mi sur la vojo; nun, se tio ne plaĉas al Vi, mi iros returne.
- 35 Sed la anĝelo de la Eternulo diris al Bileam: Iru kun la viroj; sed nur tion, kion Mi diros al vi, vi diru. Kaj Bileam iris kun la ĉefoj de Balak.
- 36 Kiam Balak aŭdis, ke Bileam venis, li eliris renkonte al li ĝis tiu Moaba urbo, kiu troviĝas ĉe la limo apud Arnon, kiu estas ĉe la fino de la limo.
- 37 Kaj Balak diris al Bileam: Mi sendis ja al vi, por voki vin; kial do vi ne iris al mi? ĉu efektive mi ne povas honori vin?
- 38 Sed Bileam diris al Balak: Jen mi venis al vi; tamen ĉu mi povas ion diri al vi? kion Dio enmetos en mian buŝon, tion mi diros.
- 39 Kaj Bileam iris kun Balak, kaj ili venis al Kirjat-Ĥucot.
- 40 Kaj Balak buĉis bovojn kaj ŝafojn, kaj sendis al Bileam, kaj al la ĉefoj, kiuj estis kun li.
- 41 En la sekvanta mateno Balak prenis Bileamon kaj surkondukis lin sur la altaĵojn de Baal, kaj li ekvidis de tie la finan parton de la popolo.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Myanmar Burmse
- Norwegian bokmal
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Thai
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Basic Hash Usage Explained
At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.
We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.
Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.
Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.
Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.
The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.
We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.
Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.