Skip to main content
  • WORD Research this...
    Numbers 31
    •   Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
    •   Faru venĝon pro la Izraelidoj sur la Midjanidoj; kaj poste alkolektiĝu al via popolo.
    •   Kaj Moseo ekparolis al la popolo, dirante: Armu inter vi virojn por milito, ke ili iru kontraŭ Midjan, por fari venĝon de la Eternulo sur Midjan.
    •   Po mil el tribo, el ĉiuj triboj de Izrael, sendu en militon.
    •   Kaj oni eligis el la miloj de la Izraelidoj, po mil el ĉiu tribo, dek du mil armitojn por milito.
    •   Kaj Moseo sendis ilin, po mil el tribo, en militon, ilin kaj Pineĥason, filon de la pastro Eleazar, en militon, kaj la sanktaj vazoj kaj alarmaj trumpetoj estis en lia mano.
    •   Kaj ili militis kontraŭ Midjan, kiel la Eternulo ordonis al Moseo, kaj ili mortigis ĉiujn virseksulojn.
    •   Kaj la reĝojn de Midjan ili mortigis inter la aliaj mortigitoj: Evin, Rekemon, Curon, Ĥuron, kaj Reban, la kvin reĝojn de Midjan, kaj Bileamon, filon de Beor, ili mortigis per glavo.
    •   Kaj la Izraelidoj prenis en malliberecon la virinojn Midjanajn kaj iliajn infanojn; kaj ĉiujn iliajn brutojn kaj ilian tutan posedaĵon kaj havon ili rabis.
    • 10   Kaj ĉiujn iliajn urbojn en iliaj lokoj de loĝado kaj ĉiujn iliajn kastelojn ili forbruligis per fajro.
    • 11   Kaj ili prenis la tutan kaptitaĵon kaj rabitaĵon, kiel la homojn, tiel ankaŭ la brutojn.
    • 12   Kaj ili venigis al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la komunumo de la Izraelidoj la kaptitojn kaj la prenitaĵon kaj la rabitaĵon en la tendaron sur la stepoj de Moab apud la Jeriĥa Jordan.
    • 13   Kaj eliris Moseo kaj la pastro Eleazar kaj ĉiuj estroj de la komunumo renkonte al ili ekster la tendaron.
    • 14   Kaj Moseo ekkoleris kontraŭ la militestroj, la milestroj kaj centestroj, kiuj venis el la milito.
    • 15   Kaj Moseo diris al ili: Vi lasis vivi ĉiujn virinojn!
    • 16   Jen ili estis ja por la Izraelidoj, laŭ la vortoj de Bileam, instigo por deturniĝi de la Eternulo al Peor; kaj pro tio estis ja la punfrapado en la komunumo de la Eternulo.
    • 17   Kaj nun mortigu ĉiun virseksan infanon; kaj ĉiun virinon, kiu ekkonis viron sur kuŝejo de viro, mortigu.
    • 18   Sed ĉiun infanon virinseksan, kiu ne ekkonis kuŝejon de viro, lasu viva por vi.
    • 19   Kaj vi restu ekster la tendaro dum sep tagoj; ĉiu el vi kaj viaj kaptitoj, kiu mortigis homon, kaj ĉiu, kiu ektuŝis mortigiton, pekpurigu sin en la tria tago kaj en la sepa tago.
    • 20   Kaj ĉiun veston kaj ĉiun objekton el felo kaj ĉion faritan el kapra lano kaj ĉiun lignan vazon pekpurigu.
    • 21   Kaj la pastro Eleazar diris al la militistoj, kiuj iris en la militon: Tio estas la leĝa instrukcio, kiun la Eternulo ordonis al Moseo:
    • 22   Nur oron, arĝenton, kupron, feron, stanon, kaj plumbon,
    • 23   ĉion, kio povas iri en fajron, trairigu tra fajro, kaj ĝi estos pura, tamen per puriga akvo oni ĝin pekpurigu; ĉion, kio ne povas iri en fajron, trairigu tra akvo.
    • 24   Kaj lavu viajn vestojn en la sepa tago kaj fariĝu puraj, kaj poste vi povas veni en la tendaron.
    • 25   Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
    • 26   Kalkulu la kvanton de la prenita kaptitaĵo, kiel de la homoj, tiel ankaŭ de la brutoj, vi kaj la pastro Eleazar kaj la estroj de la familioj de la komunumo.
    • 27   Kaj dividu la prenitaĵon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito kaj iris batali, kaj inter la tuta komunumo.
    • 28   Kaj prenu imposton por la Eternulo de la militistoj, kiuj iris batali, po unu animo el kvincent, kiel el la homoj, tiel el la bovoj kaj el la azenoj kaj el la ŝafoj.
    • 29   Prenu tion el ilia duono, kaj donu al la pastro Eleazar, kiel oferdonon por la Eternulo.
    • 30   Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, prenu po unu kaptito el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaŭ el la bovoj, el la azenoj, kaj el la ŝafoj, el ĉiuj brutoj, kaj donu ilin al la Levidoj, kiuj plenumas la oficojn en la tabernaklo de la Eternulo.
    • 31   Kaj faris Moseo kaj la pastro Eleazar, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
    • 32   Kaj la kvanto de la kaptitaĵo, krom la rabitaĵo, kiun rabis la militistoj, estis: da ŝafoj sescent sepdek kvin mil;
    • 33   kaj da bovoj sepdek du mil;
    • 34   kaj da azenoj sesdek unu mil;
    • 35   kaj da homoj, el virinoj, kiuj ne ekkonis kuŝejon de viro, la nombro de ĉiuj estis tridek du mil.
    • 36   La duono, la parto de tiuj, kiuj iris en la militon, estis: da ŝafoj tricent tridek sep mil kvincent;
    • 37   kaj la tributo por la Eternulo estis el la ŝafoj sescent sepdek kvin;
    • 38   kaj da bovoj estis tridek ses mil, kaj el ili la tributo al la Eternulo sepdek du;
    • 39   kaj da azenoj estis tridek mil kvincent, kaj el ili la tributo al la Eternulo sesdek unu;
    • 40   kaj da homoj estis dek ses mil, kaj el ili la tributo por la Eternulo tridek du animoj.
    • 41   Kaj Moseo donis la tributon, la oferdonon por la Eternulo, al la pastro Eleazar, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
    • 42   Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, kiun apartigis Moseo de la viroj, kiuj militis
    • 43   (kaj la duono, apartenanta al la komunumo, estis: da ŝafoj tricent tridek sep mil kvincent,
    • 44   kaj da bovoj tridek ses mil,
    • 45   kaj da azenoj tridek mil kvincent,
    • 46   kaj da homoj dek ses mil) -
    • 47   Kaj Moseo prenis el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, unu prenitaĵon el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaŭ el la brutoj, kaj li donis ilin al la Levidoj, kiuj plenumas oficojn en la tabernaklo de la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
    • 48   Kaj aliris al Moseo la estroj de la miloj da militistoj, la milestroj kaj la centestroj;
    • 49   kaj ili diris al Moseo: Viaj servantoj kalkulis la militistojn, kiuj estis komisiitaj al ni, kaj mankas el ili neniu;
    • 50   tial ni alportas oferon al la Eternulo, kion ĉiu el ni trovis, orajn vazojn, ĉenetojn, braceletojn, ringojn, orelornamojn, kaj kolringojn, por pekliberigi niajn animojn antaŭ la Eternulo.
    • 51   Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis de ili la oron en la formo de diversaj objektoj.
    • 52   Kaj la kvanto de la tuta oro oferdona, kiun ili oferdonis al la Eternulo, estis dek ses mil sepcent kvindek sikloj de la milestroj kaj de la centestroj.
    • 53   (Ĉar la militistoj rabis ĉiu por si.)
    • 54   Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis la oron de la milestroj kaj centestroj, kaj alportis ĝin en la tabernaklon de kunveno, kiel memorigaĵon de la Izraelidoj antaŭ la Eternulo.
  • King James Version (kjv)
    • Active Persistent Session:

      To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.

      How This All Works

      Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.

      However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.

      Please Keep Your Favourite Verse Private

      Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.

      The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.

    • Loading...
  • Esperanto (esperanto - 2.1)

    2020-05-21

    Esperanto (eo)

    1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.

    • Encoding: UTF-8
    • Direction: LTR
    • LCSH: Bible.Esperanto
    • Distribution Abbreviation: esperanto

    License

    Public Domain

    Source (OSIS)

    https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm

    history_1.0
    Initial release
    history_1.1
    Compressed the module
    history_1.5
    Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
    history_1.6
    Corrected encoding, missing text in previous release
    history_2.0
    (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
    history_2.1
    (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Basic Hash Usage Explained

At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.

We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.

Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.

Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.

Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.

The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.

We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.

Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.

Favourite Verse

You should select one of your favourite verses.

This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.

This is currently the active session key.

Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.

Nombroj 31:

Sharing the Word of God with the world.
  • Share Text
    ...
  • Share Link

Nombroj 31:1

Tagging this verse.

The active verse selected text should load here.

Active

Available Tags

Drag and drop the desired tag from the available ones to the active area.

To un-tag a verse, drag and drop the desired tag from active to the available tags area.

Edit Tag

Create Tag

Nombroj 31:1

Notes on this verse.

The active verse selected text should load here.