Skip to main content
  • WORD Research this...
    Numbers 4
    •   Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
    •   Prikalkulu la filojn de Kehat el inter la Levidoj laŭ iliaj familioj, laŭ iliaj patrodomoj,
    •   en la aĝo de tridek jaroj kaj pli, ĝis la aĝo de kvindek jaroj, ĉiujn kapablajn por servi, por fari laboron en la tabernaklo de kunveno.
    •   Tio estas la servado de la Kehatidoj en la tabernaklo de kunveno, en la plejsanktejo.
    •   Aaron kaj liaj filoj eniru, kiam la tendaro devos elmoviĝi, kaj ili deprenu la kovrantan kurtenon kaj kovru per ĝi la keston de atesto.
    •   Kaj ili metu sur ĝin tegon el antilopaj feloj, kaj ili sternu supre bluan tukon, kaj ili enmetu ĝiajn stangojn.
    •   Kaj sur la tablo de la panoj de propono ili sternu bluan tukon, kaj ili metu sur ĝin la pladojn kaj la kulerojn kaj la tasojn kaj la pokalojn de la verŝoferoj; kaj ĝia konstanta pano estu sur ĝi.
    •   Kaj ili sternu sur tio ruĝan tukon kaj kovru ĝin per tego el antilopaj feloj, kaj ili enmetu ĝiajn stangojn.
    •   Kaj ili prenu bluan tukon kaj kovru la kandelabron de lumigado kaj ĝiajn lucernojn kaj ĝiajn prenilojn kaj ĝiajn cindrujojn, kaj ĉiujn ĝiajn oleujojn, kiuj estas uzataj ĉe ĝi.
    • 10   Kaj ili metu ĝin kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn en tegon el antilopaj feloj, kaj ili metu tion sur portilon.
    • 11   Kaj sur la ora altaro ili sternu bluan tukon kaj tegu ĝin per tego el antilopaj feloj, kaj ili enmetu ĝiajn stangojn.
    • 12   Kaj ili prenu ĉiujn objektojn de servado, per kiuj oni servas en la sanktejo, kaj ili metu tion en bluan tukon kaj tegu tion per tego el antilopaj feloj kaj metu sur portilon.
    • 13   Kaj ili purigu la altaron de la cindro kaj sternu sur ĝi purpuran tukon.
    • 14   Kaj ili metu sur ĝin ĉiujn ĝiajn objektojn, per kiuj oni servas sur ĝi, la karbujojn, la forkojn kaj la ŝovelilojn kaj la kalikojn, ĉiujn objektojn de la altaro, kaj ili sternu sur ĝi tegon el antilopaj feloj, kaj ili enmetu ĝiajn stangojn.
    • 15   Kiam Aaron kaj liaj filoj finos la kovradon de la sanktejo kaj de ĉiuj objektoj de la sanktejo ĉe la elmoviĝo de la tendaro, tiam venos la filoj de Kehat, por porti; sed ili ne ektuŝu la sanktaĵon, por ke ili ne mortu. Tio estas la portaĵo de la filoj de Kehat ĉe la tabernaklo de kunveno.
    • 16   Sub la gardado de Eleazar, filo de la pastro Aaron, estas la oleo por la lumigado kaj la bonodoraj incensoj kaj la konstanta farunofero kaj la oleo de sanktigado, la gardado de la tuta tabernaklo, kaj de ĉio, kio estas en ĝi, de la sanktejo kaj de ĝiaj objektoj.
    • 17   Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
    • 18   Ne pereigu la tribon de la familioj Kehatidaj inter la Levidoj;
    • 19   sed tion faru al ili, por ke ili vivu kaj ne mortu, kiam ili alproksimiĝos al la plejsanktejo: Aaron kaj liaj filoj eniru kaj starigu ilin ĉiun ĉe lia servo kaj ĉe lia portotaĵo;
    • 20   sed ili ne aliru, por rigardi, kiel oni dismetas la sanktaĵojn, por ke ili ne mortu.
    • 21   Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
    • 22   Prikalkulu ankaŭ la filojn de Gerŝon laŭ iliaj patrodomoj, laŭ iliaj familioj.
    • 23   De la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj kalkulu ilin, ĉiujn, kiuj estas kapablaj por la servado, por plenumi laboron en la tabernaklo de kunveno.
    • 24   Tio estas la laboro de la familioj Gerŝonidaj, por servi kaj por porti:
    • 25   ili portu la tapiŝojn de la tabernaklo, kaj la tabernaklon de kunveno, ĝian kovrilon, kaj la tegon el la antilopaj feloj, kiu estas super ĝi supre, kaj la kovrotukon de la pordo de la tabernaklo de kunveno,
    • 26   kaj la kurtenojn de la korto, kaj la kovrotukon de la pordego de la korto, kiu estas ĉirkaŭ la tabernaklo kaj ĉirkaŭ la altaro, kaj iliajn ŝnurojn kaj ĉiujn iliajn servajn objektojn; kaj ĉion, kion oni devas fari ĉe ili, ili faru.
    • 27   Laŭ la ordono de Aaron kaj de liaj filoj estu la tuta laborado de la Gerŝonidoj, koncerne ĉian ilian portadon kaj ĉian ilian laboradon; kaj metu sub ilian gardadon ĉion, kion ili portas.
    • 28   Tio estas la laboro de la familioj de la Gerŝonidoj en la tabernaklo de kunveno; kaj la kontrolon super ili havas Itamar, filo de la pastro Aaron.
    • 29   La filojn de Merari prikalkulu laŭ iliaj familioj, laŭ ilia patrodomo.
    • 30   De la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj prikalkulu ilin, ĉiujn servokapablajn, por plenumi la laborojn de la tabernaklo de kunveno.
    • 31   Kaj jen estas la ofico de ilia portado ĉe ilia tuta laborado en la tabernaklo de kunveno: ili portu la tabulojn de la tabernaklo kaj ĝiajn riglilojn kaj ĝiajn kolonojn kaj ĝiajn bazojn;
    • 32   kaj la kolonojn de la korto ĉirkaŭe kaj iliajn bazojn kaj la najlojn kaj la ŝnurojn kun ĉiuj iliaj apartenaĵoj kaj kun ĉiuj iliaj servobjektoj; kaj laŭnome prikalkulu ĉiujn objektojn, kiujn ili ofice devas porti.
    • 33   Tio estas la laboro de la familioj de la Merariidoj ĉe ilia tuta laborado en la tabernaklo de kunveno, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.
    • 34   Kaj Moseo kaj Aaron kaj la estroj de la komunumo prikalkulis la Kehatidojn laŭ iliaj familioj kaj laŭ ilia patrodomo,
    • 35   de la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj, ĉiujn servokapablajn por la laborado en la tabernaklo de kunveno.
    • 36   Kaj ilia kalkulita nombro laŭ iliaj familioj estis du mil sepcent kvindek.
    • 37   Tio estas la kalkulitoj de la familioj Kehatidaj, de ĉiuj laborantoj en la tabernaklo de kunveno, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laŭ la diro de la Eternulo per Moseo.
    • 38   Kaj la kalkulitoj de la filoj de Gerŝon laŭ iliaj familioj kaj laŭ ilia patrodomo,
    • 39   de la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj, ĉiuj servokapablaj por la laborado en la tabernaklo de kunveno,
    • 40   ilia nombro laŭ iliaj familioj, laŭ ilia patrodomo, estis du mil sescent tridek.
    • 41   Tio estas la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Gerŝon, de ĉiuj laborantoj en la tabernaklo de kunveno, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laŭ la ordono de la Eternulo.
    • 42   Kaj la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Merari laŭ iliaj familioj, laŭ ilia patrodomo,
    • 43   de la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj, ĉiuj servokapablaj por la laborado en la tabernaklo de kunveno,
    • 44   ilia nombro laŭ iliaj familioj estis tri mil ducent.
    • 45   Tio estas la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Merari, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laŭ la diro de la Eternulo per Moseo.
    • 46   Ĉiuj kalkulitoj, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron kaj la estroj de Izrael, la Levidoj laŭ iliaj familioj kaj laŭ ilia patrodomo,
    • 47   de la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj, ĉiuj servokapablaj por plenumi laboron kaj plenumi porton en la tabernaklo de kunveno,
    • 48   ilia nombro estis ok mil kvincent okdek.
    • 49   Laŭ la diro de la Eternulo per Moseo ili estis kalkulitaj, ĉiu laŭ sia laboro kaj portado, kalkulitaj, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
  • King James Version (kjv)
    • Active Persistent Session:

      To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.

      How This All Works

      Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.

      However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.

      Please Keep Your Favourite Verse Private

      Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.

      The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.

    • Loading...
  • Esperanto (esperanto - 2.1)

    2020-05-21

    Esperanto (eo)

    1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.

    • Encoding: UTF-8
    • Direction: LTR
    • LCSH: Bible.Esperanto
    • Distribution Abbreviation: esperanto

    License

    Public Domain

    Source (OSIS)

    https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm

    history_1.0
    Initial release
    history_1.1
    Compressed the module
    history_1.5
    Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
    history_1.6
    Corrected encoding, missing text in previous release
    history_2.0
    (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
    history_2.1
    (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Basic Hash Usage Explained

At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.

We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.

Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.

Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.

Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.

The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.

We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.

Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.

Favourite Verse

You should select one of your favourite verses.

This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.

This is currently the active session key.

Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.

Nombroj 4:

Sharing the Word of God with the world.
  • Share Text
    ...
  • Share Link

Nombroj 4:1

Tagging this verse.

The active verse selected text should load here.

Active

Available Tags

Drag and drop the desired tag from the available ones to the active area.

To un-tag a verse, drag and drop the desired tag from active to the available tags area.

Edit Tag

Create Tag

Nombroj 4:1

Notes on this verse.

The active verse selected text should load here.