Skip to main content
  • WORD Research this...
    1 Kings 20
    •   Ben-Hadad, reĝo de Sirio, kolektis sian tutan militistaron; kun li estis tridek du reĝoj, kaj ĉevalojn kaj ĉarojn; kaj li iris kaj eksieĝis Samarion kaj militis kontraŭ ĝi.
    •   Kaj li sendis senditojn al Aĥab, reĝo de Izrael, en la urbon,
    •   kaj dirigis al li: Tiele diras Ben-Hadad: Via arĝento kaj via oro devas esti miaj, kaj viaj edzinoj kaj viaj plej bonaj filoj devas esti miaj.
    •   Kaj la reĝo de Izrael respondis kaj diris: Konforme al via diro, mia sinjoro, ho reĝo, al vi apartenas mi, kaj ĉio, kion mi havas.
    •   La senditoj venis denove, kaj diris: Tiele diras Ben-Hadad: Ĉar mi sendis al vi, por diri, ke vian arĝenton kaj vian oron kaj viajn edzinojn kaj viajn filojn vi donu al mi,
    •   tial morgaŭ en ĉi tiu tempo mi sendos miajn servantojn al vi, por ke ili traserĉu vian domon kaj la domojn de viaj servantoj, kaj por ke ĉion, kio estas kara al vi, ili prenu en siajn manojn kaj forportu.
    •   Tiam la reĝo de Izrael kunvokis ĉiujn plejaĝulojn de la lando, kaj diris: Sciu kaj rigardu, kian malbonon li intencas; ĉar li sendis al mi, por postuli miajn edzinojn kaj miajn filojn kaj mian arĝenton kaj mian oron, kaj mi ne rifuzis al li.
    •   Kaj ĉiuj plejaĝuloj kaj la tuta popolo diris al li: Ne obeu, kaj ne konsentu.
    •   Tiam li diris al la senditoj de Ben-Hadad: Diru al mia sinjoro la reĝo: Ĉion, pri kio vi sendis al via servanto la unuan fojon, mi plenumos; sed ĉi tion mi ne povas fari. Kaj la senditoj iris kaj transdonis la vortojn.
    • 10   Tiam Ben-Hadad sendis al li, kaj dirigis: La dioj faru al mi tion kaj pli, se la polvo de Samario sufiĉos, ke ĉiuj homoj, kiuj min sekvas, povu preni manplenon da ĝi.
    • 11   Sed la reĝo de Izrael respondis kaj diris: Diru: Kiu surmetas la zonon, ne fanfaronu kiel tiu, kiu ĝin demetas.
    • 12   Kiam Ben-Hadad aŭdis tiujn vortojn, dum li kaj la reĝoj estis drinkantaj en la tendoj, li diris al siaj servantoj: Aranĝu vin. Kaj ili aranĝis sin kontraŭ la urbo.
    • 13   Kaj jen unu profeto aliris al Aĥab, reĝo de Izrael, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Ĉu vi vidas tiun tutan grandan amason? jen Mi hodiaŭ transdonos ĝin al vi, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.
    • 14   Kaj Aĥab diris: Per kiu? Kaj tiu respondis: Tiele diras la Eternulo: Per la junuloj de la regionestroj. Kaj li diris: Kiu komencos la batalon? Kaj tiu respondis: Vi.
    • 15   Tiam li kalkulis la junulojn de la regionestroj, kaj montriĝis, ke ilia nombro estas ducent tridek du; post ili li kalkulis la tutan popolon, ĉiujn Izraelidojn, sep mil.
    • 16   Ili eliris en tagmezo, kiam Ben-Hadad drinkis ebria en la tendoj, li kaj la reĝoj, la tridek du reĝoj, kiuj helpis lin.
    • 17   Antaŭe eliris la junuloj de la regionestroj. Ben-Hadad sendis, kaj oni raportis al li, dirante: Viroj eliris el Samario.
    • 18   Tiam li diris: Se por paco ili eliris, kaptu ilin vivajn; kaj se ili eliris por milito, ankaŭ kaptu ilin vivajn.
    • 19   Tiuj eliris el la urbo, la junuloj de la regionestroj, kaj la militistaro post ili.
    • 20   Kaj ili batis ĉiu sian renkontiton; kaj la Sirianoj forkuris, kaj la Izraelidoj ilin postkuris. Kaj Ben-Hadad, reĝo de Sirio, savis sin sur ĉevalo kun la rajdistoj.
    • 21   Tiam eliris la reĝo de Izrael kaj venkobatis la ĉevalojn kaj la ĉarojn, kaj li faris inter la Sirianoj grandan buĉon.
    • 22   Kaj aliris la profeto al la reĝo de Izrael, kaj diris al li: Iru, fortigu vin, atendu kaj rigardu, kion vi devas fari; ĉar post paso de unu jaro la reĝo de Sirio iros kontraŭ vin.
    • 23   Kaj la servantoj de la reĝo de Sirio diris al li: Ilia Dio estas Dio de montoj, tial ili venkis nin; sed se ni batalos kontraŭ ili sur ebenaĵo, ni certe venkos ilin.
    • 24   Faru jenon: forigu la reĝojn ĉiun de lia loko, kaj starigu anstataŭ ili regionestrojn;
    • 25   kaj kolektu al vi militistaron egalan al tiu, kiu falis ĉe vi, kaj ĉevalojn nombregale al tiuj ĉevaloj kaj ĉarojn nombregale al tiuj ĉaroj; kaj ni batalos kontraŭ ili sur ebenaĵo, kaj tiam ni certe ilin venkos. Kaj li obeis ilian voĉon kaj faris tiel.
    • 26   Post paso de la jaro Ben-Hadad revuis la Sirianojn, kaj iris en Afekon, por militi kontraŭ la Izraelidoj.
    • 27   Kaj la Izraelidoj ankaŭ pretigis sin kaj provizis sin per nutraĵoj kaj iris renkonte al ili. Kaj la Izraelidoj stariĝis tendare kontraŭ ili, kiel du malgrandaj kapraroj; sed la Sirianoj plenigis la tutan landon.
    • 28   Tiam aliris homo de Dio, kaj diris al la reĝo de Izrael: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke la Sirianoj diris, ke la Eternulo estas Dio de montoj kaj Li ne estas Dio de valoj, Mi transdonos tiun tutan grandan amason en vian manon, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.
    • 29   Kaj staris tendare unuj kontraŭ la aliaj dum sep tagoj. En la sepa tago komenciĝis la batalo; kaj la Izraelidoj mortigis el la Sirianoj cent mil piedirantojn en unu tago.
    • 30   La ceteraj forkuris en la urbon Afek. Kaj la murego falis sur la restintajn dudek sep mil. Kaj Ben-Hadad kuris kaj venis en la urbon, en plej internan ĉambron de unu domo.
    • 31   Kaj liaj servantoj diris al li: Ni aŭdis, ke la reĝoj de la domo de Izrael estas reĝoj kompatemaj; ni metu do sakaĵon sur niajn lumbojn kaj ŝnurojn sur niajn kapojn, kaj ni eliru al la reĝo de Izrael; eble li lasos la vivon al via animo.
    • 32   Kaj ili zonis per sakaĵo siajn lumbojn kaj metis ŝnurojn sur siajn kapojn, kaj venis al la reĝo de Izrael, kaj diris: Via servanto Ben-Hadad diras: Mi petas lasi la vivon al mia animo. Kaj tiu diris: Ĉu li vivas ankoraŭ? li estas mia frato.
    • 33   La homoj prenis tion kiel bonan signon, kaj rapidis certiĝi, ĉu tio estas pri li, kaj ili diris: Via frato Ben-Hadad. Kaj li diris: Iru, venigu lin. Tiam eliris al li Ben-Hadad, kaj li sidigis lin sur la ĉaro.
    • 34   Kaj tiu diris al li: La urbojn, kiujn mia patro prenis de via patro, mi redonos; kaj vi povas aranĝi al vi stratojn en Damasko, kiel mia patro aranĝis en Samario. (Kaj Aĥab diris:) Kaj mi forliberigos vin kun jena interligo. Kaj li faris kun li interligon kaj forliberigis lin.
    • 35   Tiam unu viro el la profetidoj diris al sia kamarado laŭ la vorto de la Eternulo: Batu min. Sed tiu homo ne volis lin bati.
    • 36   Tiam li diris al tiu: Pro tio, ke vi ne obeis la voĉon de la Eternulo, mortigos vin leono, kiam vi foriros de mi. Tiu foriris de li, kaj lin renkontis leono kaj mortigis lin.
    • 37   Li trovis alian homon, kaj diris: Batu min. Kaj la homo lin batis tiel, ke li vundis lin per la batado.
    • 38   Tiam la profeto iris kaj stariĝis antaŭ la reĝo sur la vojo kaj kovris per kovrotuko siajn okulojn.
    • 39   Kiam la reĝo iris pretere, li ekkriis al la reĝo, kaj diris: Via servanto eliris en batalon, kaj jen unu homo sin deturnis kaj alkondukis al mi alian homon, kaj diris: Gardu ĉi tiun homon; se li malaperos, tiam via animo anstataŭos lian animon, vi devos pese pagi kikaron da arĝento.
    • 40   Dum via servanto estis faranta tion kaj alion, tiu malaperis. Kaj la reĝo de Izrael diris al li: Tio estas via verdikto, vi mem decidis.
    • 41   Tiam li rapide forprenis la kovrotukon de siaj okuloj, kaj la reĝo rekonis lin, ke li estas el la profetoj.
    • 42   Kaj li diris al li: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke vi forlasis el la mano la homon, kiun Mi kondamnis, via animo anstataŭos lian animon kaj via popolo lian popolon.
    • 43   Kaj la reĝo de Izrael iris hejmen malĝoja kaj afliktita, kaj venis Samarion.
  • King James Version (kjv)
    • Active Persistent Session:

      To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.

      How This All Works

      Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.

      However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.

      Please Keep Your Favourite Verse Private

      Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.

      The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.

    • Loading...
  • Esperanto (esperanto - 2.1)

    2020-05-21

    Esperanto (eo)

    1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.

    • Encoding: UTF-8
    • Direction: LTR
    • LCSH: Bible.Esperanto
    • Distribution Abbreviation: esperanto

    License

    Public Domain

    Source (OSIS)

    https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm

    history_1.0
    Initial release
    history_1.1
    Compressed the module
    history_1.5
    Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
    history_1.6
    Corrected encoding, missing text in previous release
    history_2.0
    (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
    history_2.1
    (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Basic Hash Usage Explained

At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.

We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.

Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.

Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.

Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.

The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.

We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.

Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.

Favourite Verse

You should select one of your favourite verses.

This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.

This is currently the active session key.

Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.

1 Reĝoj 20:

Sharing the Word of God with the world.
  • Share Text
    ...
  • Share Link

1 Reĝoj 20:1

Tagging this verse.

The active verse selected text should load here.

Active

Available Tags

Drag and drop the desired tag from the available ones to the active area.

To un-tag a verse, drag and drop the desired tag from active to the available tags area.

Edit Tag

Create Tag

1 Reĝoj 20:1

Notes on this verse.

The active verse selected text should load here.