Skip to main content
  • WORD Research this...
    Daniel 5
    •   La reĝo Belŝacar faris grandan festenon por siaj mil eminentuloj kaj multe drinkis kun tiuj mil.
    •   Fariĝinte ebria, Belŝacar ordonis alporti la orajn kaj arĝentajn vazojn, kiujn lia patro Nebukadnecar venigis el la templo de Jerusalem, por ke el ili trinku la reĝo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj.
    •   Tiam oni alportis la orajn vazojn, kiuj estis prenitaj el la sanktejo de la domo de Dio en Jerusalem; kaj trinkis el ili la reĝo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj.
    •   Ili trinkis vinon, kaj gloris la diojn orajn kaj arĝentajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj ŝtonajn.
    •   En tiu momento aperis fingroj de homa mano kaj komencis skribi kontraŭ la kandelabro sur la kalkita muro de la reĝa salono; kaj la reĝo vidis la manon, kiu skribis.
    •   Tiam ŝanĝiĝis la vizaĝaspekto de la reĝo, liaj pensoj konfuziĝis, la ligiloj de liaj lumboj malstreĉiĝis, kaj liaj genuoj tremante kunfrapiĝadis.
    •   La reĝo laŭtege ekkriis, ke oni venigu la magiistojn, Ĥaldeojn, kaj divenistojn. La reĝo ekparolis, kaj diris al la saĝuloj de Babel: Kiu ajn tralegos ĉi tiun surskribon kaj klarigos al mi ĝian signifon, tiu ricevos purpuran veston, ora ĉeno estos sur lia kolo, kaj li estos la tria reganto en la regno.
    •   Tiam venis ĉiuj saĝuloj de la reĝo; sed ili ne povis tralegi la surskribon, nek klarigi al la reĝo ĝian signifon.
    •   La reĝo Belŝacar forte maltrankviliĝis, kaj lia vizaĝaspekto ŝanĝiĝis, kaj antaŭ liaj eminentuloj konfuziĝis.
    • 10   Ĉe tiu okazintaĵo, kiu fariĝis al la reĝo kaj al liaj altranguloj, en la salonon de la festeno eniris la reĝino. La reĝino ekparolis, kaj diris: Ho reĝo, vivu eterne! Ne konsternu vin viaj pensoj, kaj ne ŝanĝiĝu via vizaĝaspekto.
    • 11   En via regno ekzistas viro, kiu havas en si la spiriton de la sanktaj dioj; en la tempo de via patro oni trovis en li lumon, prudenton, kaj saĝon, similan al la saĝo de la dioj; kaj la reĝo Nebukadnecar, via patro, la reĝo mem, via patro, faris lin ĉefo de la astrologoj, sorĉistoj, Ĥaldeoj, kaj divenistoj;
    • 12   ĉar en li oni trovis altan spiriton, scion, kaj prudenton, por klarigi sonĝojn, komentarii sentencojn, kaj malkaŝi kaŝitaĵojn. Tio estas Daniel, al kiu la reĝo donis la nomon Beltŝacar. Tial oni voku Danielon, kaj li klarigos la signifon.
    • 13   Tiam oni alkondukis Danielon antaŭ la reĝon; kaj la reĝo ekparolis, kaj diris al Daniel: Ĉu vi estas Daniel, unu el la forkaptitaj filoj de Judujo, kiujn mia patro, la reĝo, venigis el Judujo?
    • 14   Mi aŭdis pri vi, ke la spirito de la dioj estas en vi, kaj ke lumo, prudento, kaj eksterordinara saĝo troviĝas en vi.
    • 15   Nun estis alkondukitaj al mi la saĝuloj kaj magiistoj, por tralegi ĉi tiun surskribon kaj klarigi al mi ĝian signifon; sed ili ne povis klarigi al mi la sencon de ĉi tiuj vortoj.
    • 16   Sed mi aŭdis pri vi, ke vi povoscias klarigi signifon kaj malkaŝi kaŝitaĵon. Tial, se vi povas tralegi ĉi tiun surskribon kaj klarigi al mi ĝian signifon, vi ricevos purpuran veston, ora ĉeno estos sur via kolo, kaj vi estos la tria reganto en la regno.
    • 17   Tiam Daniel respondis kaj diris al la reĝo: Viaj donacoj restu ĉe vi, viajn rekompencojn donu al iu alia; mi tamen tralegos al la reĝo la surskribon, kaj mi klarigos al li la signifon.
    • 18   Ho reĝo! Dio la Plejalta donis al via patro Nebukadnecar regnon, potencon, honoron, kaj gloron.
    • 19   Pro la potenco, kiun Li donis al li, ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj tremis kaj havis timon antaŭ li; kiun li volis, li mortigis, kaj kiun li volis, li lasis vivi; kiun li volis, li altigis, kaj kiun li volis, li malaltigis.
    • 20   Sed kiam lia koro fieriĝis kaj lia spirito malhumiliĝis, li estis deĵetita el sia reĝa trono kaj senigita je sia gloro;
    • 21   kaj li estis elpuŝita el meze de la homoj, kaj lia koro fariĝis simila al koro de besto, kaj li vivis kun sovaĝaj azenoj; li manĝis herbon, kiel la bovoj, kaj lia korpo estis trinkigata per la roso de la ĉielo; ĝis li eksciis, ke super la regno de homoj regas Dio la Plejalta, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas.
    • 22   Vi, lia filo, ho Belŝacar, ne humiligis vian koron, kvankam vi sciis ĉion tion;
    • 23   sed vi levis vin kontraŭ la Reganton de la ĉielo, tiel, ke la vazojn el Lia domo oni alportis al vi, kaj vi kun viaj eminentuloj, kun viaj edzinoj kaj kromvirinoj, trinkis vinon el ili; kaj vi gloris la diojn arĝentajn kaj orajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj ŝtonajn, kiuj ne vidas, ne aŭdas, kaj ne pensas; kaj Dion, en kies mano estas la spiro de via vivo kaj ĉiuj viaj vojoj, vi ne gloris.
    • 24   Pro tio estas sendita de Li la mano kaj skribita ĉi tiu surskribo.
    • 25   Jen estas la surskribo, kiu estas desegnita: MENE, MENE, TEKEL, UFARSIN.
    • 26   Jen estas la signifo de la vortoj: MENE: Dio kalkulis la tempon de via reĝado kaj metis al ĝi finon;
    • 27   TEKEL: vi estas pesita sur pesilo kaj trovita tro malpeza;
    • 28   PERES: via regno estas dividita kaj donita al la Medoj kaj Persoj.
    • 29   Tiam laŭ ordono de Belŝacar oni metis purpuran veston sur Danielon kaj oran ĉenon sur lian kolon, kaj oni proklamis lin la tria reganto en la regno.
    • 30   En tiu sama nokto Belŝacar, reĝo de la Ĥaldeoj, estis mortigita.
    • 31   Dario, la Medo, ricevis la regnon, havante la aĝon de sesdek du jaroj.
  • King James Version (kjv)
    • Active Persistent Session:

      To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.

      How This All Works

      Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.

      However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.

      Please Keep Your Favourite Verse Private

      Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.

      The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.

    • Loading...
  • Esperanto (esperanto - 2.1)

    2020-05-21

    Esperanto (eo)

    1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.

    • Encoding: UTF-8
    • Direction: LTR
    • LCSH: Bible.Esperanto
    • Distribution Abbreviation: esperanto

    License

    Public Domain

    Source (OSIS)

    https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm

    history_1.0
    Initial release
    history_1.1
    Compressed the module
    history_1.5
    Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
    history_1.6
    Corrected encoding, missing text in previous release
    history_2.0
    (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
    history_2.1
    (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Basic Hash Usage Explained

At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.

We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.

Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.

Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.

Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.

The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.

We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.

Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.

Favourite Verse

You should select one of your favourite verses.

This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.

This is currently the active session key.

Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.

Daniel 5:

Sharing the Word of God with the world.
  • Share Text
    ...
  • Share Link

Daniel 5:1

Tagging this verse.

The active verse selected text should load here.

Active

Available Tags

Drag and drop the desired tag from the available ones to the active area.

To un-tag a verse, drag and drop the desired tag from active to the available tags area.

Edit Tag

Create Tag

Daniel 5:1

Notes on this verse.

The active verse selected text should load here.