Skip to main content
  • WORD Research this...
    Exodus 29
    •   Kaj jen estas tio, kion vi devas fari al ili, por sanktigi ilin, ke ili estu pastroj al Mi: prenu unu virbovidon kaj du virŝafojn sendifektajn;
    •   kaj macan panon, kaj macajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj macajn flanojn, ŝmiritajn per oleo; el delikata tritika faruno faru ilin.
    •   Kaj metu ilin en unu korbon, kaj venigu ilin en la korbo, kaj ankaŭ la bovidon kaj la du virŝafojn.
    •   Kaj Aaronon kaj liajn filojn alvenigu al la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo.
    •   Kaj prenu la vestojn, kaj metu sur Aaronon la ĥitonon kaj la tunikon de la efodo kaj la efodon kaj la surbrustaĵon, kaj zonu lin per la zono de la efodo.
    •   Kaj metu la cidaron sur lian kapon, kaj metu la sanktan kronon sur la cidaron.
    •   Kaj prenu la oleon de sanktoleado, kaj verŝu sur lian kapon kaj sanktoleu lin.
    •   Kaj liajn filojn alvenigu, kaj vestu ilin per la ĥitonoj.
    •   Kaj zonu ilin per zono, Aaronon kaj liajn filojn, kaj alligu sur ili mitrojn, por ke al ili apartenu la pastreco laŭ eterna leĝo; kaj konsekru Aaronon kaj liajn filojn.
    • 10   Kaj alvenigu la bovidon antaŭ la tabernaklon de kunveno, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la bovido.
    • 11   Kaj buĉu la bovidon antaŭ la Eternulo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
    • 12   Kaj prenu iom el la sango de la bovido kaj metu per viaj fingroj sur la kornojn de la altaro, kaj la tutan ceteran sangon elverŝu ĉe la bazo de la altaro.
    • 13   Kaj prenu la tutan sebon, kiu kovras la internaĵon, kaj la reton de la hepato, kaj la du renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj incense bruligu ilin sur la altaro.
    • 14   Kaj la karnon de la bovido kaj ĝian felon kaj ĝian malpuraĵon forbruligu per fajro ekster la tendaro; ĝi estas pekofero.
    • 15   Kaj unu virŝafon prenu, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virŝafo.
    • 16   Kaj buĉu la virŝafon, kaj prenu ĝian sangon kaj aspergu la altaron ĉirkaŭe.
    • 17   Kaj la virŝafon dishaku en partojn, kaj lavu ĝian internaĵon kaj ĝiajn krurojn, kaj metu ilin sur ĝiajn partojn kaj sur ĝian kapon.
    • 18   Kaj forbruligu la tutan virŝafon sur la altaro; ĝi estas brulofero por la Eternulo; agrabla odoraĵo, fajrofero por la Eternulo ĝi estas.
    • 19   Kaj prenu la duan virŝafon, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virŝafo.
    • 20   Kaj buĉu la virŝafon, kaj prenu iom el ĝia sango kaj metu sur la malsupran randon de la dekstra orelo de Aaron kaj sur la malsupran randon de la dekstra orelo de liaj filoj kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo; kaj aspergu per la sango la altaron ĉirkaŭe.
    • 21   Kaj prenu el la sango, kiu estos sur la altaro, kaj sanktan oleon, kaj aspergu Aaronon kaj liajn vestojn kaj liajn filojn kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj sanktiĝos li kaj liaj vestoj kaj liaj filoj kaj la vestoj de liaj filoj kune kun li.
    • 22   Kaj prenu de la virŝafo la sebon kaj la voston, kaj la sebon, kiu kovras la internaĵon, kaj la reton de la hepato, kaj la du renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj la dekstran femuron, ĉar tio estas virŝafo de konsekrado;
    • 23   kaj unu bulon da pano kaj unu kukon kun oleo kaj unu flanon, el la korbo kun macoj, kiu staras antaŭ la Eternulo;
    • 24   kaj metu ĉion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj skuu tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo.
    • 25   Kaj prenu tion el iliaj manoj, kaj forbruligu ĝin sur la altaro kune kun la brulofero, kiel agrablan odoraĵon antaŭ la Eternulo; ĝi estas fajrofero por la Eternulo.
    • 26   Kaj prenu la brustaĵon de la virŝafo de konsekrado de Aaron, kaj skuu ĝin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo; kaj tio estos via parto.
    • 27   Kaj sanktigu la brustaĵon de skuado kaj la femuron de levado, kiuj estis skuitaj kaj levitaj el la virŝafo de konsekrado de Aaron kaj de liaj filoj;
    • 28   kaj tio estu por Aaron kaj por liaj filoj porĉiama destinitaĵo de la Izraelidoj; ĉar ĝi estas levofero, kaj levofero ĝi estu de la Izraelidoj, el iliaj pacoferoj ilia levofero al la Eternulo.
    • 29   Kaj la sanktaj vestoj de Aaron estu por liaj filoj post li, por ke ili estu sanktoleataj en ili kaj por ke ili estu konsekrataj en ili.
    • 30   Dum sep tagoj portu ilin sur si tiu el liaj filoj, kiu estos pastro anstataŭ li, kaj kiu venos en la tabernaklon de kunveno, por servi en la sanktejo.
    • 31   Kaj la virŝafon de konsekrado prenu, kaj kuiru ĝian viandon sur sankta loko.
    • 32   Kaj Aaron kaj liaj filoj manĝu la viandon de la virŝafo, kaj la panon, kiu estas en la korbo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
    • 33   Kaj ili tion manĝu, ĉar per tio ili puriĝis, por ke ili estu konsekritaj kaj por ke ili estu sanktigitaj. Laiko tion ne manĝu, ĉar tio estas sankta.
    • 34   Se el la viando de konsekrado kaj el la pano restos iom ĝis la mateno, tiam forbruligu la restaĵon per fajro; ĝi ne estu manĝata, ĉar ĝi estas sankta.
    • 35   Kaj agu kun Aaron kaj kun liaj filoj tiel, kiel Mi ĉion ordonis al vi; dum sep tagoj konsekru ilin.
    • 36   Kaj propekan bovidon oferu ĉiutage por senpekiĝo; kaj senpekigu la altaron, oferante sur ĝi, kaj oleu ĝin, por ĝin sanktigi.
    • 37   Dum sep tagoj senpekigu la altaron kaj sanktigu ĝin; kaj la altaro fariĝu plejsanktaĵo; ĉio, kio ektuŝos la altaron, fariĝos sankta.
    • 38   Jen tio, kion vi metos sur la altaron: du jaraĝajn ŝafidojn ĉiutage, ĉiam;
    • 39   unu ŝafidon oferu matene, kaj la duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero;
    • 40   kaj por unu ŝafido dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da elpistita oleo, kaj kvaronon de hino da vino por verŝoferi.
    • 41   La duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero; faru kun ĝi kiel kun la matena donofero kaj verŝofero, ke ĝi estu agrabla odoraĵo, fajrofero por la Eternulo,
    • 42   ĉiama brulofero en viaj generacioj ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno antaŭ la Eternulo, kie Mi aperados antaŭ vi, por paroli tie kun vi.
    • 43   Kaj Mi aperados tie antaŭ la Izraelidoj, kaj la loko sanktiĝos per Mia gloro.
    • 44   Kaj Mi sanktigos la tabernaklon de kunveno kaj la altaron; kaj Aaronon kaj liajn filojn Mi sanktigos, por ke ili estu Miaj pastroj.
    • 45   Kaj Mi loĝos inter la Izraelidoj, kaj Mi estos por ili Dio.
    • 46   Kaj ili sciu, ke Mi estas la Eternulo, ilia Dio, kiu elirigis ilin el la lando Egipta, por ke Mi loĝu inter ili, Mi, la Eternulo, ilia Dio.
  • King James Version (kjv)
    • Active Persistent Session:

      To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.

      How This All Works

      Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.

      However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.

      Please Keep Your Favourite Verse Private

      Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.

      The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.

    • Loading...
  • Esperanto (esperanto - 2.1)

    2020-05-21

    Esperanto (eo)

    1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.

    • Encoding: UTF-8
    • Direction: LTR
    • LCSH: Bible.Esperanto
    • Distribution Abbreviation: esperanto

    License

    Public Domain

    Source (OSIS)

    https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm

    history_1.0
    Initial release
    history_1.1
    Compressed the module
    history_1.5
    Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
    history_1.6
    Corrected encoding, missing text in previous release
    history_2.0
    (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
    history_2.1
    (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Basic Hash Usage Explained

At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.

We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.

Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.

Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.

Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.

The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.

We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.

Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.

Favourite Verse

You should select one of your favourite verses.

This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.

This is currently the active session key.

Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.

Ekcodo 29:

Sharing the Word of God with the world.
  • Share Text
    ...
  • Share Link

Ekcodo 29:1

Tagging this verse.

The active verse selected text should load here.

Active

Available Tags

Drag and drop the desired tag from the available ones to the active area.

To un-tag a verse, drag and drop the desired tag from active to the available tags area.

Edit Tag

Create Tag

Ekcodo 29:1

Notes on this verse.

The active verse selected text should load here.