Skip to main content
  • WORD Research this...
    Leviticus 25
    •   Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo sur la monto Sinaj, dirante:
    •   Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, tiam la tero ripozu sabaton al la Eternulo.
    •   Dum ses jaroj prisemu vian kampon kaj dum ses jaroj pritranĉu vian vinberĝardenon kaj kolektu iliajn produktaĵojn;
    •   sed en la sepa jaro estu sabato de ripozo por la tero, sabato al la Eternulo: vian kampon ne prisemu kaj vian vinberĝardenon ne pritranĉu.
    •   Kio mem elkreskos post via rikolto, tion ne rikoltu, kaj la vinberojn de viaj nepritranĉitaj branĉoj ne deprenu: tio estu jaro de ripozo por la tero.
    •   Kaj la produktaĵoj de la sabata tero estu manĝaĵo por vi ĉiuj: por vi, por via sklavo, por via sklavino, kaj por via dungito kaj por via kunloĝanto, kiuj loĝas ĉe vi.
    •   Kaj por via bruto kaj por la bestoj, kiuj estas sur via tero, ĉiuj ĝiaj produktaĵoj estu kiel manĝaĵo.
    •   Kaj kalkulu al vi sep sabatajn jarojn, sep fojojn po sep jaroj, ke vi havu en la sep sabataj jaroj kvardek naŭ jarojn.
    •   Kaj proklamu per trumpetado en la sepa monato, en la deka tago de la monato; en la tago de pekliberigo trumpetu en via tuta lando.
    • 10   Kaj sanktigu la kvindekan jaron, kaj proklamu liberecon en la lando por ĉiuj ĝiaj loĝantoj: jubileo ĝi estu por vi; kaj revenu ĉiu al sia posedaĵo, kaj ĉiu revenu al sia familio.
    • 11   Jubileo ĝi estu por vi, la kvindeka jaro; ne semu, kaj ne rikoltu tion, kio mem elkreskis, kaj ne deprenu la berojn de la nepritranĉitaj vinberbranĉoj.
    • 12   Ĉar jubileo ĝi estas, sankta ĝi estu por vi; de la kampo manĝu ĝiajn produktaĵojn.
    • 13   En tiu jubilea jaro ĉiu revenu al sia posedaĵo.
    • 14   Kaj se vi ion vendos al via proksimulo, se vi aĉetos el la manoj de via proksimulo, unu ne malprofitigu la alian.
    • 15   Laŭ la kalkulo de la jaroj post la jubileo aĉetu de via proksimulo; laŭ la kalkulo de la jaroj de produktado li vendu al vi.
    • 16   Laŭ la multeco de la jaroj pligrandigu la prezon, kaj ju pli malmultaj estas la jaroj, des pli malgrandigu la prezon; ĉar la nombron de la rikoltoj li vendas al vi.
    • 17   Kaj ne malprofitigu unu la alian, kaj timu vian Dion; ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio.
    • 18   Kaj plenumu Miajn leĝojn, kaj Miajn decidojn observu kaj plenumu ilin, kaj tiam vi loĝos en la lando sendanĝere.
    • 19   Kaj la tero donados siajn fruktojn, kaj vi manĝados ĝissate, kaj vi loĝos sur ĝi sendanĝere.
    • 20   Kaj se vi diros: Kion ni manĝos en la sepa jaro, kiam ni ne semos kaj ne enkolektos niajn produktaĵojn?
    • 21   Mi sendos al vi Mian benon en la sesa jaro, kaj ĝi alportos produktaĵojn por tri jaroj.
    • 22   Kaj vi semos en la oka jaro, sed vi manĝos la produktaĵojn malnovajn ĝis la naŭa jaro; ĝis venos la rikolto de ĝiaj produktaĵoj, vi manĝos malnovajn.
    • 23   Kaj la tero ne estu vendata por ĉiam; ĉar al Mi apartenas la tero, ĉar vi estas fremduloj kaj pasloĝantoj ĉe Mi.
    • 24   Kaj sur la tuta tero de via posedado permesu liberigon de la tero.
    • 25   Se via frato malriĉiĝos kaj vendos ion de sia posedaĵo, sed venos reaĉetanto, lia proksima parenco, tiam li povu reaĉeti la venditaĵon de sia frato.
    • 26   Kaj se iu ne trovos por si reaĉetanton, sed li mem fariĝos sufiĉe bonstata, kaj havos tiom, ke li povos reaĉeti,
    • 27   tiam li kalkulu la jarojn de la venditeco, kaj la restaĵojn li redonu al tiu, al kiu li vendis; kaj li revenu al sia posedado.
    • 28   Sed se li ne havos sufiĉe, por redoni al li, tiam lia venditaĵo restu en la manoj de la aĉetinto ĝis la jubilea jaro; sed en la jubilea jaro ĝi foriru, kaj li revenu al sia posedado.
    • 29   Kaj se iu vendos loĝeblan domon en urbo, kiun ĉirkaŭas muro, tiam ĝi estas reaĉetebla ĝis la fino de jaro post ĝia vendo; en la daŭro de jaro ĝi estas reaĉetebla.
    • 30   Sed se ĝi ne estos reaĉetita antaŭ la fino de tuta jaro, tiam la domo, kiu estas en urbo ĉirkaŭita de muro, restas por ĉiam ĉe ĝia aĉetinto en liaj generacioj; ĝi ne foriras en jaro jubilea.
    • 31   La domoj en la vilaĝoj ne ĉirkaŭitaj de muro estu kalkulataj kiel kampo da tero; oni povas ilin reaĉeti, kaj en jubilea jaro ili foriras.
    • 32   Koncerne la urbojn de la Levidoj, la domojn en la urboj de ilia posedado, la Levidoj ĉiam havas la rajton de reaĉeto.
    • 33   Se iu elaĉetos ion de la Levidoj, tiam la vendita domo la urba posedaĵo foriras en la jubilea jaro; ĉar la domoj en la urboj de la Levidoj estas ilia posedaĵo inter la Izraelidoj.
    • 34   Kaj la kampoj ĉirkaŭ iliaj urboj ne estu vendataj, ĉar tio estas ilia porĉiama posedaĵo.
    • 35   Se via frato malriĉiĝos kaj lia brako malfortiĝos apud vi, tiam subtenu lin; ĉu li estas fremdulo, ĉu pasloĝanto, li vivu kun vi.
    • 36   Ne prenu de li procentojn nek alkreskon, kaj timu vian Dion, ke via frato vivu kun vi.
    • 37   Donante al li monon, ne postulu de li procentojn, kaj donante al li manĝaĵon, ne postulu ĝian pligrandigon.
    • 38   Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por doni al vi la landon Kanaanan, por esti via Dio.
    • 39   Kiam malriĉiĝos apud vi via frato kaj li estos vendita al vi, tiam ne ŝarĝu lin per laborado sklava;
    • 40   kiel dungito, kiel pasloĝanto li estu ĉe vi; ĝis la jubilea jaro li servu ĉe vi;
    • 41   kaj tiam li foriru de vi, li mem kaj ankaŭ liaj filoj kun li, kaj li revenu al sia familio kaj al la posedaĵo de siaj patroj.
    • 42   Ĉar ili estas Miaj sklavoj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta; ili ne estu vendataj, kiel oni vendas sklavojn.
    • 43   Ne regu ilin kun krueleco, kaj timu vian Dion.
    • 44   Via sklavo kaj via sklavino, kiujn vi povas havi, devas esti el la popoloj, kiuj estas ĉirkaŭ vi; el ili aĉetu sklavon kaj sklavinon.
    • 45   Ankaŭ el la idoj de la pasloĝantoj, kiuj fremdule loĝas ĉe vi, el ili vi povas aĉeti, kaj el iliaj familioj, kiuj estas ĉe vi kaj kiuj naskiĝis en via lando; ili povas esti via posedaĵo.
    • 46   Kaj vi povas transdoni ilin herede al viaj filoj post vi kiel porĉiaman posedaĵon; ilin vi povas uzi kiel sklavojn, sed super viaj fratoj, super Izraelidoj, ne regu unuj super aliaj kun krueleco.
    • 47   Kaj se fremdulo pasloĝanto ĉe vi estos bonstata, kaj via frato malriĉiĝos antaŭ li kaj vendos sin al la fremdulo pasloĝanto ĉe vi al ido de familio de fremdulo:
    • 48   post la vendo restas al li rajto de elaĉeto; iu el liaj fratoj elaĉetu lin.
    • 49   lia onklo, filo de lia onklo elaĉetu lin, iu el lia parencaro, el lia familio elaĉetu lin; se lia stato sufiĉos, li mem sin elaĉetos.
    • 50   Kaj li faru prikalkulon kun sia aĉetinto, de la jaro, en kiu li sin vendis, ĝis la jaro jubilea; kaj la mono, pro kiu li vendis sin, devas esti redonita laŭ la nombro de la jaroj; kiel dungito li estu ĉe li.
    • 51   Se restas ankoraŭ multe da jaroj, tiam proporcie al ili li redonu elaĉeton pro si el la mono, pro kiu li estis aĉetita.
    • 52   Se restas malmulte da jaroj ĝis la jubilea jaro, tiam li kalkulu tion al li kaj proporcie al la jaroj li redonu pro si elaĉeton.
    • 53   Kiel laŭjara dungito li estu ĉe li, kaj ĉi tiu ne regu lin kruele antaŭ viaj okuloj.
    • 54   Kaj se li ne elaĉetiĝos tiamaniere, tiam li foriru en la jubilea jaro, li kune kun siaj infanoj.
    • 55   Ĉar Miaj sklavoj estas la Izraelidoj; ili estas Miaj sklavoj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta: Mi estas la Eternulo, via Dio.
  • King James Version (kjv)
    • Active Persistent Session:

      To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.

      How This All Works

      Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.

      However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.

      Please Keep Your Favourite Verse Private

      Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.

      The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.

    • Loading...
  • Esperanto (esperanto - 2.1)

    2020-05-21

    Esperanto (eo)

    1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.

    • Encoding: UTF-8
    • Direction: LTR
    • LCSH: Bible.Esperanto
    • Distribution Abbreviation: esperanto

    License

    Public Domain

    Source (OSIS)

    https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm

    history_1.0
    Initial release
    history_1.1
    Compressed the module
    history_1.5
    Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
    history_1.6
    Corrected encoding, missing text in previous release
    history_2.0
    (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
    history_2.1
    (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Basic Hash Usage Explained

At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.

We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.

Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.

Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.

Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.

The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.

We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.

Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.

Favourite Verse

You should select one of your favourite verses.

This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.

This is currently the active session key.

Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.

Levitiko 25:

Sharing the Word of God with the world.
  • Share Text
    ...
  • Share Link

Levitiko 25:1

Tagging this verse.

The active verse selected text should load here.

Active

Available Tags

Drag and drop the desired tag from the available ones to the active area.

To un-tag a verse, drag and drop the desired tag from active to the available tags area.

Edit Tag

Create Tag

Levitiko 25:1

Notes on this verse.

The active verse selected text should load here.