Skip to main content
  • WORD Research this...
    Ezekiel 36
    •   Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri la montoj de Izrael, kaj diru: Ho montoj de Izrael, aŭskultu la vorton de la Eternulo!
    •   Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉar la malamiko diras pri vi: Ha, ha! ankaŭ la eternaj altaĵoj fariĝis niaj posedaĵoj;
    •   tial profetu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ĝuste pro tio, ke oni dezertigis vin kaj premis vin de ĉiuj flankoj, por ke vi fariĝu heredaĵo por la aliaj nacioj, kaj oni prenis vin sur sian langon kaj la popoloj vin kalumnias,
    •   tial, ho montoj de Izrael, aŭskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj, al la dezertigitaj ruinoj kaj al la forlasitaj urboj, kiuj fariĝis rabataĵo kaj mokataĵo por la aliaj nacioj ĉirkaŭe;
    •   tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kredu, ke en la fajro de Mia fervoro Mi parolis pri la aliaj nacioj kaj pri la tuta Edomujo, kiuj alproprigis al si Mian landon kun tutkora ĝojo kaj kun mokado, por prirabi ĝiajn produktaĵojn;
    •   tial profetu pri la lando de Izrael, kaj diru al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi parolis en Mia fervoro kaj en Mia kolero, pro tio, ke vi suferas malhonoron de la nacioj;
    •   tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi ĵuras per levo de Mia mano, ke la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, suferos malhonoron;
    •   sed vi, montoj de Izrael, elkreskigos viajn branĉojn kaj alportados viajn fruktojn al Mia popolo Izrael; ĉar ili baldaŭ venos.
    •   Ĉar jen Mi venos al vi, Mi turnos Mian vizaĝon al vi, kaj vi estos prilaborataj kaj prisemataj;
    • 10   kaj Mi aperigos sur vi multe da homoj, la tutan domon de Izrael, ilin ĉiujn; kaj la urboj fariĝos loĝataj, kaj la ruinoj estos rekonstruataj;
    • 11   Mi aperigos sur vi multe da homoj kaj brutoj, kaj ili multiĝos kaj fruktoriĉiĝos; kaj Mi faros vin loĝataj, kiel en via antaŭa tempo, kaj Mi bonfarados al vi pli ol en via komenco; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
    • 12   Mi venigos sur vin homojn, Mian popolon Izrael; kaj ili posedos vin, kaj vi estos ilia heredaĵo, kaj vi ne plu seninfanigos ilin.
    • 13   Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke oni diras al vi: Vi formanĝas homojn, kaj vi seninfanigis vian popolon-
    • 14   pro tio vi nun ne plu manĝos homojn, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
    • 15   Kaj Mi ne plu aŭdigos kontraŭ vi insultadon de la nacioj, kaj vi ne plu havos malhonoron de la flanko de popoloj, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
    • 16   Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
    • 17   Ho filo de homo! la domo de Izrael, loĝante sur sia tero, malpurigis ĝin per sia konduto kaj per siaj agoj; kiel la malpuraĵo de virino dum ŝia monataĵo estis antaŭ Mi ilia konduto.
    • 18   Kaj Mi elverŝis sur ilin Mian koleron pro la sango, kiun ili verŝadis sur la teron, kaj pro tio, ke ili malpurigadis ĝin per siaj idoloj;
    • 19   kaj Mi disĵetis ilin inter la naciojn, kaj ili estis dispelitaj en la diversajn landojn; konforme al ilia konduto kaj al iliaj agoj Mi faris juĝon kontraŭ ili.
    • 20   Kaj ili aliĝis al la nacioj, al kiuj ili venis, kaj malsanktigis Mian sanktan nomon tiel, ke oni diris pri ili: Ĉu tio estas la popolo de la Eternulo, kiu devis eliri el Lia lando?
    • 21   Sed Mi domaĝis Mian sanktan nomon, kiun la domo de Izrael malsanktigis inter la nacioj, kien ili venis.
    • 22   Tial diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ne pro vi Mi agas, ho domo de Izrael, sed nur pro Mia sankta nomo, kiun vi malsanktigis inter la nacioj, kien vi venis.
    • 23   Kaj Mi sanktigos Mian grandan nomon, malsanktigitan ĉe la nacioj, kiun vi malsanktigis inter ili; kaj la nacioj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, diras la Sinjoro, la Eternulo, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj.
    • 24   Mi prenos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el ĉiuj landoj, kaj Mi venigos vin en vian landon.
    • 25   Kaj Mi aspergos vin per pura akvo, kaj vi puriĝos de ĉiuj viaj malpuraĵoj, kaj de ĉiuj viaj idoloj Mi purigos vin.
    • 26   Kaj Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en vin; Mi eligos el via korpo la ŝtonan koron, kaj Mi donos al vi koron karnan.
    • 27   Kaj Mian spiriton Mi metos en vin, kaj Mi faros, ke vi agados laŭ Miaj leĝoj, kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados.
    • 28   Kaj vi loĝos en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio.
    • 29   Kaj Mi liberigos vin de ĉiuj viaj malpuraĵoj; Mi vokos la grenon kaj multigos ĝin, kaj Mi ne venigos sur vin malsaton.
    • 30   Mi multigos la fruktojn de la arboj kaj la produktaĵojn de la kampo, por ke vi ne plu havu antaŭ la nacioj honton pri malsato.
    • 31   Tiam vi rememoros vian malbonan konduton kaj viajn nebonajn agojn, kaj vi faros al vi mem riproĉojn pro viaj malbonagoj kaj pro viaj abomenindaĵoj.
    • 32   Ne pro vi Mi agas, diras la Sinjoro, la Eternulo; tion vi sciu. Hontu kaj ruĝiĝu pri via konduto, ho domo de Izrael!
    • 33   Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la tempo, kiam Mi purigos vin de ĉiuj viaj malbonagoj kaj loĝatigos la urbojn, kaj la ruinoj estos rekonstruitaj,
    • 34   kaj la dezertigita tero estos prilaborata anstataŭ tio, ke ĝi estis dezerto antaŭ la okuloj de ĉiu pasanto:
    • 35   tiam oni diros: Ĉi tiu dezertigita tero fariĝis kiel la ĝardeno Eden, kaj la urboj ruinigitaj, dezertigitaj, kaj detruitaj estas nun fortikigitaj kaj loĝataj.
    • 36   Kaj ekscios la nacioj, kiuj restos ĉirkaŭ vi, ke Mi, la Eternulo, rekonstruis la detruitaĵon, priplantis la dezertigitaĵon; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.
    • 37   Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ankoraŭ en tio Mi trovigos Min al la domo de Izrael, kaj faros al ili: Mi multigos ĉe ili la homojn kiel ŝafojn.
    • 38   Kiel la sanktaj ŝafoj, kiel la ŝafoj de Jerusalem dum ĝiaj festoj, tiel la dezertigitaj urboj pleniĝos de amasoj da homoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
  • King James Version (kjv)
    • Active Persistent Session:

      To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.

      How This All Works

      Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.

      However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.

      Please Keep Your Favourite Verse Private

      Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.

      The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.

    • Loading...
  • Esperanto (esperanto - 2.1)

    2020-05-21

    Esperanto (eo)

    1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.

    • Encoding: UTF-8
    • Direction: LTR
    • LCSH: Bible.Esperanto
    • Distribution Abbreviation: esperanto

    License

    Public Domain

    Source (OSIS)

    https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm

    history_1.0
    Initial release
    history_1.1
    Compressed the module
    history_1.5
    Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
    history_1.6
    Corrected encoding, missing text in previous release
    history_2.0
    (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
    history_2.1
    (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Basic Hash Usage Explained

At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.

We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.

Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.

Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.

Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.

The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.

We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.

Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.

Favourite Verse

You should select one of your favourite verses.

This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.

This is currently the active session key.

Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.

Jeĥezkel 36:

Sharing the Word of God with the world.
  • Share Text
    ...
  • Share Link

Jeĥezkel 36:1

Tagging this verse.

The active verse selected text should load here.

Active

Available Tags

Drag and drop the desired tag from the available ones to the active area.

To un-tag a verse, drag and drop the desired tag from active to the available tags area.

Edit Tag

Create Tag

Jeĥezkel 36:1

Notes on this verse.

The active verse selected text should load here.