Skip to main content
  • WORD Research this...
    Joshua 22
    •   Tiam Josuo alvokis la Rubenidojn kaj la Gadidojn kaj la duontribon de Manase;
    •   kaj li diris al ili: Vi plenumis ĉion, kion ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, kaj vi obeis mian voĉon en ĉio, kion mi ordonis al vi.
    •   Vi ne forlasis viajn fratojn dum longa tempo ĝis nun, kaj vi plenumis la deciditaĵon laŭ la ordono de la Eternulo, via Dio.
    •   Nun la Eternulo, via Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al ili; turnu do vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via posedaĵo, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan.
    •   Sed forte penu plenumi la ordonojn kaj la instruon, kiujn donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, por ami la Eternulon, vian Dion, kaj iri laŭ ĉiuj Liaj vojoj kaj observi Liajn ordonojn kaj alfortikiĝi al Li kaj servi al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo.
    •   Kaj Josuo benis ilin kaj forliberigis ilin; kaj ili iris al siaj tendoj.
    •   Kaj al unu duono de la tribo de Manase Moseo donis posedaĵon en Baŝan, kaj al la dua duono Josuo donis posedaĵon kun iliaj fratoj transe de Jordan, okcidente. Kaj kiam Josuo forliberigis ilin al iliaj tendoj, li benis ilin.
    •   Kaj li diris al ili jene: Kun granda riĉaĵo vi reiras nun al viaj tendoj, kaj kun tre granda brutaro, kun arĝento kaj kun oro kaj kun kupro kaj kun fero, kaj kun tre multe da vestoj; dividu la militakiron, kiun vi ricevis de viaj malamikoj, kun viaj fratoj.
    •   Kaj turniĝis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj foriris de la Izraelidoj el Ŝilo, kiu estas en la lando Kanaana, por iri en la landon Gilead, en la landon de ilia posedaĵo, kiun ili ekposedis laŭ la ordono de la Eternulo per Moseo.
    • 10   Kaj ili venis en la distriktojn ĉe Jordan, kiuj estas en la lando Kanaana; kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis tie altaron ĉe Jordan, altaron grandan kaj bonaspektan.
    • 11   Kaj aŭdis la Izraelidoj: Jen la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis altaron apud la lando Kanaana, en la distriktoj de Jordan, sur la flanko de la Izraelidoj.
    • 12   Kaj kiam la Izraelidoj tion aŭdis, tiam la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektiĝis en Ŝilo, por iri kontraŭ ilin milite.
    • 13   Kaj la Izraelidoj sendis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead Pineĥason, filon de la pastro Eleazar,
    • 14   kaj kun li dek ĉefojn, po unu ĉefo el tribo, el ĉiuj triboj de Izrael; kaj ĉiu el ili estis estro de patrodomo inter la miloj de Izrael.
    • 15   Kaj ili venis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead, kaj ekparolis al ili, dirante:
    • 16   Tiel diras la tuta komunumo de la Eternulo: Kio estas ĉi tiu krimo, kiun vi faris kontraŭ la Dio de Izrael, forturniĝinte hodiaŭ de la Eternulo, konstruinte al vi altaron kaj ribelante hodiaŭ kontraŭ la Eternulo?
    • 17   Ĉu ne sufiĉas al ni la krimo pri Peor, de kiu ni ne puriĝis ĝis la nuna tago kaj pro kiu trafis frapo la komunumon de Izrael?
    • 18   Kaj vi forturniĝas nun de la Eternulo! estos tiel: hodiaŭ vi ribelas kontraŭ la Eternulo, kaj morgaŭ Li koleros kontraŭ la tuta komunumo de Izrael.
    • 19   Se la lando de via posedaĵo ŝajnas al vi malpura, tiam transiru en la landon de la posedaĵo de la Eternulo, en kiu staras la loĝejo de la Eternulo, kaj prenu posedaĵon inter ni; sed kontraŭ la Eternulo ne ribelu, kaj kontraŭ ni ne ribelu, konstruante al vi altaron krom la altaro de la Eternulo, nia Dio.
    • 20   Jen, Aĥan, filo de Zeraĥ, faris krimon koncerne la anatemitaĵon, kaj la kolero estis kontraŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj ne li sola mortis pro sia krimo.
    • 21   Kaj respondis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj diris al la milestroj de Izrael:
    • 22   Dio de la dioj, la Eternulo, Dio de la dioj, la Eternulo, Li scias, kaj Izrael sciu; se ni agis pro ribelo por defali de la Eternulo, tiam Li ne helpu nin hodiaŭ.
    • 23   Se ni konstruis al ni la altaron por tio, ke ni defalu de la Eternulo, ke ni alportu sur ĝi bruloferon kaj farunoferon, ke ni faru sur ĝi pacoferojn, tiam la Eternulo nin punu.
    • 24   Ni faris tion pro zorgo pri tio, ke morgaŭ ne diru viaj filoj al niaj filoj: Kion komunan vi havas kun la Eternulo, Dio de Izrael?
    • 25   kiel limon inter ni kaj vi, Rubenidoj kaj Gadidoj, la Eternulo metis Jordanon; vi ne havas parton en la Eternulo. Kaj tiamaniere viaj filoj malhelpus niajn filojn respekti la Eternulon.
    • 26   Tial ni diris: Ni konstruu al ni altaron, ne por brulofero nek por aliaj oferoj,
    • 27   sed nur por ke ĝi estu atesto inter ni kaj vi kaj inter niaj estontaj generacioj, ke ni havas la rajton fari servon al la Eternulo antaŭ Li per niaj bruloferoj kaj per niaj buĉoferoj kaj per niaj pacoferoj, kaj por ke ne diru viaj filoj morgaŭ al niaj filoj: Vi ne havas parton en la Eternulo.
    • 28   Kaj ni pensis: Se ili diros tion al ni kaj al niaj estontaj generacioj, tiam ni diros: Vidu la similaĵon de la altaro de la Eternulo, kiun faris niaj patroj, ne por brulofero nek por buĉofero, sed nur kiel ateston inter ni kaj vi.
    • 29   Malproksima de ni estas la deziro ribeli kontraŭ la Eternulo kaj defali hodiaŭ de la Eternulo, konstrui altaron por brulofero, por farunofero kaj por buĉofero, krom la altaro de la Eternulo, nia Dio, kiu estas antaŭ Lia tabernaklo.
    • 30   Kaj la pastro Pineĥas, kaj la ĉefoj de la komunumo, kaj la milestroj de Izrael, kiuj estis kun li, aŭdis la vortojn, kiujn diris la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj, kaj tio plaĉis al ili.
    • 31   Kaj la pastro Pineĥas, filo de Eleazar, diris al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj: Nun ni scias, ke la Eternulo estas inter ni, ĉar vi ne faris kontraŭ la Eternulo tiun krimon; vi savis la Izraelidojn kontraŭ la mano de la Eternulo.
    • 32   Kaj la pastro Pineĥas, filo de Eleazar, kaj la ĉefoj reiris de la Rubenidoj kaj la Gadidoj el la lando Gilead en la landon Kanaanan, al la Izraelidoj, kaj alportis al ili respondon.
    • 33   Kaj tio plaĉis al la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj benis Dion, kaj ne havis plu la intencon iri kontraŭ ilin milite, por ruinigi la landon, en kiu loĝis la Rubenidoj kaj la Gadidoj.
    • 34   Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj donis nomon al la altaro: ke ĝi estu atesto inter ni, ke la Eternulo estas la Dio.
  • King James Version (kjv)
    • Active Persistent Session:

      To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.

      How This All Works

      Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.

      However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.

      Please Keep Your Favourite Verse Private

      Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.

      The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.

    • Loading...
  • Esperanto (esperanto - 2.1)

    2020-05-21

    Esperanto (eo)

    1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.

    • Encoding: UTF-8
    • Direction: LTR
    • LCSH: Bible.Esperanto
    • Distribution Abbreviation: esperanto

    License

    Public Domain

    Source (OSIS)

    https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm

    history_1.0
    Initial release
    history_1.1
    Compressed the module
    history_1.5
    Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
    history_1.6
    Corrected encoding, missing text in previous release
    history_2.0
    (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
    history_2.1
    (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Basic Hash Usage Explained

At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.

We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.

Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.

Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.

Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.

The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.

We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.

Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.

Favourite Verse

You should select one of your favourite verses.

This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.

This is currently the active session key.

Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.

Josuo 22:

Sharing the Word of God with the world.
  • Share Text
    ...
  • Share Link

Josuo 22:1

Tagging this verse.

The active verse selected text should load here.

Active

Available Tags

Drag and drop the desired tag from the available ones to the active area.

To un-tag a verse, drag and drop the desired tag from active to the available tags area.

Edit Tag

Create Tag

Josuo 22:1

Notes on this verse.

The active verse selected text should load here.