Skip to main content
  • WORD Research this...
    Acts 13
    •   Kaj en Antioĥia, en la tiea eklezio, estis profetoj kaj instruistoj, Barnabas, kaj Simeon, nomata Niger, kaj Lucio, la Kirenano, kaj Manaen, kunvartito de la tetrarĥo Herodo, kaj Saŭlo.
    •   Kaj dum ili faris servon al la Sinjoro kaj fastis, la Sankta Spirito diris: Apartigu al mi Barnabason kaj Saŭlon por tiu laboro, al kiu mi ilin vokis.
    •   Tiam, fastinte kaj preĝinte kaj metinte sur ilin la manojn, ili forsendis ilin.
    •   Kaj ĉi tiuj, forkondukite de la Sankta Spirito, malsupreniris al Seleŭkia; kaj de tie ili ŝipiris al Kipro.
    •   Kaj estante en Salamis, ili proklamis la vorton de Dio en la sinagogoj de la Judoj; kaj ili havis Johanon kiel helpanton.
    •   Kaj trairinte la tutan insulon ĝis Pafos, ili trovis unu magiiston, Judan falsan profeton, kies nomo estis Bar-Jesuo,
    •   kiu estis kun la prokonsulo Sergio Paŭlo, prudenta viro. Ĉi tiu venigis al si Barnabason kaj Saŭlon, kaj deziris aŭdi la vorton de Dio.
    •   Sed kontraŭstaris al ili Elimas, la magiisto (ĉar tion signifas lia nomo), penante deturni la prokonsulon for de la fido.
    •   Sed Saŭlo, kiu estas Paŭlo, plenigite de la Sankta Spirito kaj fikse rigardante lin,
    • 10   diris: Ho vi, plena de ĉia trompo kaj ruzemeco, filo de diablo, malamiko de ĉia justeco, ĉu vi ne ĉesos defleksi la rektajn vojojn de la Sinjoro?
    • 11   Kaj nun jen la mano de la Sinjoro estas sur vi, kaj vi estos blinda, ne vidante la sunon dum kelka tempo. Kaj tuj falis sur lin nebulo kaj mallumo, kaj ĉirkaŭvagante, li serĉis mankondukantojn.
    • 12   Tiam la prokonsulo, vidinte la okazintaĵon, kredis, mirigite de la instruado de la Sinjoro.
    • 13   Sed Paŭlo kaj liaj akompanantoj ekŝipiris de Pafos kaj venis al Perga en Pamfilio; kaj Johano forlasis ilin kaj reiris al Jerusalem.
    • 14   Sed ili, trapasante de Perga venis al Antioĥia en Pisidio; kaj en la sabato ili eniris en la sinagogon, kaj sidiĝis.
    • 15   Kaj post la legado de la leĝo kaj la profetoj, la sinagogestroj sendis al ili, dirante: Fratoj, se estas ĉe vi vorto de admono por la popolo, parolu.
    • 16   Kaj Paŭlo, stariĝinte kaj gestinte per la mano, diris: Izraelidoj, kaj vi, kiuj timas Dion, aŭskultu.
    • 17   La Dio de ĉi tiu popolo Izrael elektis niajn patrojn, kaj altigis la popolon dum la loĝado en Egiptujo, kaj per alta brako elkondukis ilin el tie.
    • 18   Kaj en la daŭro de ĉirkaŭ kvardek jaroj Li toleris ilian konduton en la dezerto.
    • 19   Kaj eksterminte sep naciojn en la lando Kanaana, Li donis al ili ilian landon kiel heredon por ĉirkaŭ kvarcent kvindek jaroj;
    • 20   kaj post tio Li donis juĝistojn ĝis la profeto Samuel.
    • 21   Kaj poste ili petis reĝon; kaj Dio donis al ili Saulon, filon de Kiŝ, viron el la tribo de Benjamen, por kvardek jaroj.
    • 22   Kaj formetinte lin, Li levis al ili Davidon kiel reĝon, pri kiu Li parolis, atestante: Mi trovis Davidon, filon de Jiŝaj, viron laŭ Mia koro; li plenumos Mian tutan volon.
    • 23   El lia idaro Dio laŭ promeso venigis al Izrael Savanton, Jesuon,
    • 24   kiam Johano jam predikis antaŭ lia alveno la bapton de pento al la tuta popolo Izrael.
    • 25   Kaj dum Johano plenumis sian kuradon, li diris: Kiu vi supozas, ke mi estas? mi ne estas tiu. Sed jen venas post mi unu, al kiu mi ne estas inda malligi la sandalojn de la piedoj.
    • 26   Fratoj, idoj el la raso de Abraham, kaj tiuj inter vi, kiuj timas Dion, al ni estas sendita la vorto de ĉi tiu savo.
    • 27   Ĉar la loĝantoj en Jerusalem kaj iliaj regantoj ne konis lin; kaj kondamnante lin, ili plenumis la voĉojn de la profetoj ĉiusabate legatajn.
    • 28   Kaj trovinte en li nenian kaŭzon de morto, ili tamen petis Pilaton mortigi lin.
    • 29   Kaj plenuminte ĉion, kio estis skribita pri li, ili forprenis lin de la lignaĵo kaj metis lin en tombon.
    • 30   Sed Dio levis lin el la mortintoj;
    • 31   kaj li estis vidata multajn tagojn de tiuj, kiuj venis kun li el Galileo en Jerusalemon, kaj ili nun estas liaj atestantoj ĉe la popolo.
    • 32   Kaj ni alportas al vi bonan sciigon pri la promeso farita al la patroj,
    • 33   ke Dio plenumis tion al ni, la filoj, relevinte Jesuon, kiel ankaŭ estas skribite en la dua psalmo: Vi estas Mia Filo, hodiaŭ Mi vin naskis.
    • 34   Kaj pri tio, ke Li relevis lin el la mortintoj, jam ne venontan en forputron, Li parolis jene: Mi donos al vi la fidindajn favorkoraĵojn de David.
    • 35   Ĉar li ankaŭ diris en alia psalmo: Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
    • 36   Ĉar David, servinte en sia generacio al la intenco de Dio, ekdormis, kaj alkolektiĝis al siaj patroj kaj vidis forputron;
    • 37   sed tiu, kiun Dio relevis, ne vidis forputron.
    • 38   Estu do sciate al vi, fratoj, ke per ĉi tiu estas proklamata al vi pardonado de pekoj;
    • 39   kaj ĉiu kredanto al li estas pravigita pri ĉio, pri kio vi ne povis esti pravigitaj per la leĝo de Moseo.
    • 40   Gardu vin do, ke ne venu sur vin tio, kio estas dirita en la profetoj:
    • 41   Rigardu, vi malestimantoj, kaj miru, kaj malaperu, Ĉar en via tempo Mi faras ion, Kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi.
    • 42   Kaj dum ili eliris el la sinagogo, oni petegis, ke ĉi tiuj vortoj estu parolataj al ili la venontan sabaton.
    • 43   Kaj kiam la sinagogo disiĝis, multaj el la Judoj kaj el la piaj prozelitoj sekvis Paŭlon kaj Barnabason, kiuj, alparolante ilin, urĝe admonis ilin persisti en la graco de Dio.
    • 44   En la sekvanta sabato preskaŭ la tuta urbo kolektiĝis, por aŭdi la vorton de Dio.
    • 45   Kaj la Judoj, vidante la homamasojn, pleniĝis de ĵaluzo, kaj kontraŭdiris la dirojn de Paŭlo, kaj blasfemis.
    • 46   Kaj Paŭlo kaj Barnabas, parolante kuraĝe, diris: Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed ĉar vi forpuŝis ĝin kaj ne juĝas vin indaj je la eterna vivo, jen ni turnas nin al la nacianoj.
    • 47   Ĉar tiel ordonis al ni la Sinjoro: Mi vin metis kiel lumon por la nacioj, Por ke vi estu por savo ĝis la plej malproksima parto de la tero.
    • 48   Kaj aŭdinte tion, la nacianoj ĝojis, kaj gloris la vorton de Dio; kaj el ili kredis ĉiuj, kiuj estis difinitaj por eterna vivo.
    • 49   Kaj la vorto de la Sinjoro estis disportata tra la tuta regiono.
    • 50   Sed la Judoj incitis la piajn virinojn bonfamajn kaj la ĉefojn de la urbo, kaj instigis persekutadon kontraŭ Paŭlo kaj Barnabas, kaj forpelis ilin el siaj limoj.
    • 51   Sed ili forskuis la polvon de siaj piedoj kontraŭ ili, kaj iris al Ikonio.
    • 52   Kaj la disĉiploj pleniĝis de ĝojo kaj de la Sankta Spirito.
  • King James Version (kjv)
    • Active Persistent Session:

      To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.

      How This All Works

      Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.

      However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.

      Please Keep Your Favourite Verse Private

      Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.

      The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.

    • Loading...
  • Esperanto (esperanto - 2.1)

    2020-05-21

    Esperanto (eo)

    1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.

    • Encoding: UTF-8
    • Direction: LTR
    • LCSH: Bible.Esperanto
    • Distribution Abbreviation: esperanto

    License

    Public Domain

    Source (OSIS)

    https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm

    history_1.0
    Initial release
    history_1.1
    Compressed the module
    history_1.5
    Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
    history_1.6
    Corrected encoding, missing text in previous release
    history_2.0
    (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
    history_2.1
    (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Basic Hash Usage Explained

At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.

We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.

Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.

Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.

Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.

The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.

We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.

Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.

Favourite Verse

You should select one of your favourite verses.

This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.

This is currently the active session key.

Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.

Agoj de la Apostoloj 13:

Sharing the Word of God with the world.
  • Share Text
    ...
  • Share Link

Agoj de la Apostoloj 13:1

Tagging this verse.

The active verse selected text should load here.

Active

Available Tags

Drag and drop the desired tag from the available ones to the active area.

To un-tag a verse, drag and drop the desired tag from active to the available tags area.

Edit Tag

Create Tag

Agoj de la Apostoloj 13:1

Notes on this verse.

The active verse selected text should load here.