Skip to main content
  • WORD Research this...
    Jeremiah 23
    •   Ve al la paŝtistoj, kiuj pereigas kaj diskurigas la ŝafojn de Mia paŝtataro! diras la Eternulo.
    •   Tial tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la paŝtistoj, kiuj paŝtas Mian popolon: Vi diskurigis Miajn ŝafojn kaj dispelis ilin kaj ne observis ilin; jen Mi punos sur vi viajn malbonajn agojn, diras la Eternulo.
    •   Sed Mi kolektos la restaĵon de Miaj ŝafoj el ĉiuj landoj, kien Mi dispelis ilin, kaj Mi revenigos ilin sur ilian paŝtejon; kaj ili donos fruktojn kaj multiĝos.
    •   Kaj Mi starigos super ili paŝtistojn, por ke ili paŝtu ilin; kaj ili jam ne timos kaj ne tremos kaj ne estos atakataj, diras la Eternulo.
    •   Jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi aperigos de David markoton virtan, kaj ekregos reĝo, kaj li estos prudenta, kaj li farados juĝon kaj justecon sur la tero.
    •   En lia tempo Jehuda estos savita kaj Izrael loĝos sendanĝere; kaj jen estas la nomo, per kiu oni lin nomos: La Eternulo estas nia justeco.
    •   Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros: Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta;
    •   sed: Vivas la Eternulo, kiu elirigis kaj venigis la idaron de la domo de Izrael el la lando norda, kaj el ĉiuj landoj, kien Mi dispelis ilin; kaj ili ekloĝos en sia lando.
    •   Pri la profetoj. Disŝiriĝas en mi mia koro, ĉiuj miaj ostoj tremas; mi fariĝis kiel ebriulo, kiel homo, senfortigita de vino, antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Liaj sanktaj vortoj.
    • 10   Ĉar la lando estas plena de adultuloj, ĉar la lando ploras de malbeno; sekiĝis la paŝtejoj de la stepo; ilia celado estas malpia, kaj ilia forto estas en malvereco.
    • 11   Ĉar profeto kaj pastro hipokritas; en Mia domo Mi trovas iliajn malbonagojn, diras la Eternulo.
    • 12   Pro tio ilia vojo estos kiel glitigaj lokoj en mallumo: ili glitos tie kaj falos; ĉar Mi venigos sur ilin malfeliĉon en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin, diras la Eternulo.
    • 13   Ĉe la profetoj de Samario Mi vidis stultecon: ili profetis en la nomo de Baal, kaj erarigis Mian popolon Izrael;
    • 14   sed ĉe la profetoj de Jerusalem Mi vidis ion teruran: ili adultas, iras vojon de mensogoj, kaj subtenas la manojn de malbonaguloj, por ke neniu el ili konvertu sin de sia malboneco; ili ĉiuj fariĝis por Mi kiel Sodom, kaj la loĝantoj de la urbo kiel Gomora.
    • 15   Tial tiele diras la Eternulo Cebaot pri la profetoj: Jen Mi manĝigos al ili vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolĉan; ĉar de la profetoj de Jerusalem disvastiĝas malpieco en la tuta lando.
    • 16   Tiele diras la Eternulo Cebaot: Ne aŭskultu la vortojn de la profetoj, kiuj profetas al vi; ili trompas vin; ili predikas vizion de sia koro, sed ne el la buŝo de la Eternulo.
    • 17   Ili diras al Miaj malŝatantoj: La Eternulo diris, ke al vi estos paco; kaj al ĉiu, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, ili diras: Ne trafos vin malfeliĉo.
    • 18   Sed kiu staris en la konsilo de la Eternulo, kaj vidis kaj aŭdis Lian vorton? kiu aŭdis Lian vorton kaj komprenis?
    • 19   Jen eliros ventego de la Eternulo en kolero, ventego turniĝanta; ĝi falos sur la kapon de la malpiuloj.
    • 20   Ne kvietiĝos la kolero de la Eternulo, ĝis Li estos farinta kaj ĝis Li estos plenuminta la intencojn de Sia koro; en la tempo estonta vi tion komprenos.
    • 21   Mi ne sendis tiujn profetojn, sed ili mem kuris; Mi nenion diris al ili, tamen ili profetas.
    • 22   Se ili estus starintaj en Mia konsilo, ili aŭdigus Miajn vortojn al Mia popolo kaj deturnus ilin de ilia malbona vojo kaj de iliaj malbonaj agoj.
    • 23   Ĉu Mi estas nur Dio de proksime? diras la Eternulo; ĉu Mi ne estas ankaŭ Dio de malproksime?
    • 24   Ĉu homo povas kaŝi sin en tia sekreta loko, kie Mi lin ne vidus? diras la Eternulo; ĉu ne Mi plenigas la ĉielon kaj la teron? diras la Eternulo.
    • 25   Mi aŭdas, kion diras la profetoj, kiuj en Mia nomo profetas malveraĵon; ili diras: Mi sonĝis, mi sonĝis.
    • 26   Kiel longe tio daŭros en la koro de la profetoj, kiuj profetas malveraĵon, profetas la trompaĵon de sia koro?
    • 27   Ili pensas, ke ili forgesigos al Mia popolo Mian nomon per siaj sonĝoj, kiujn ili rakontas unu al la alia, tiel same, kiel iliaj patroj forgesis Mian nomon pro Baal.
    • 28   Profeto, kiu vidis sonĝon, rakontu sonĝon; kaj tiu, al kiu aperis Mia vorto, raportu Mian vorton vere. Kio komuna estas inter pajlo kaj greno? diras la Eternulo.
    • 29   Ĉu Mia vorto ne estas kiel fajro, diras la Eternulo, kaj kiel martelo, kiu disbatas rokon?
    • 30   Tial jen Mi turnos Min kontraŭ la profetojn, diras la Eternulo, kiuj ŝtelas Miajn vortojn unu de la alia.
    • 31   Jen Mi turnos Min kontraŭ la profetojn, diras la Eternulo, kiuj esprimas sian propran parolon, kaj diras: Li diris.
    • 32   Jen Mi turnos Min kontraŭ tiujn, kiuj profetas malverajn sonĝojn, diras la Eternulo, kaj rakontas ilin kaj erarigas Mian popolon per siaj mensogaĵoj kaj per sia senprudenteco, dum Mi ne sendis ilin kaj ne donis al ili ordonojn, kaj ili ja alportas al ĉi tiu popolo nenian utilon, diras la Eternulo.
    • 33   Se ĉi tiu popolo profeto pastro demandos vin, dirante: Kia estas la ŝarĝo de la Eternulo? tiam diru al ili koncerne la ŝarĝon: Mi forlasos vin, diras la Eternulo.
    • 34   Kaj se iu el la profetoj pastroj el la popolo diros: Ŝarĝo de la Eternulo, Mi punos tiun homon kaj lian domon.
    • 35   Nur tiel diru ĉiu al sia proksimulo kaj ĉiu al sia frato: Kion respondis la Eternulo? aŭ: Kion diris la Eternulo?
    • 36   Kaj la esprimon: Ŝarĝo de la Eternulo, ne plu uzu; ĉar por ĉiu homo lia vorto fariĝos ŝarĝo, pro tio, ke vi malĝustigas la vortojn de la vivanta Dio, de la Eternulo Cebaot, nia Dio.
    • 37   Tiele diru al la profeto: Kion respondis al vi la Eternulo? kion diris la Eternulo?
    • 38   Sed se vi diros: Ŝarĝo de la Eternulo, tiam tiele diras la Eternulo: Ĉar vi eldiris tiujn vortojn: Ŝarĝo de la Eternulo, dum Mi sendis, por diri al vi, ke vi ne uzu la esprimon: Ŝarĝo de la Eternulo:
    • 39   tial jen Mi tute forlasos kaj forpelos de antaŭ Mia vizaĝo vin, kaj la urbon, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj;
    • 40   kaj Mi metos sur vin eternan honton kaj eternan malhonoron, kiu ne forgesiĝos.
  • King James Version (kjv)
    • Active Persistent Session:

      To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.

      How This All Works

      Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.

      However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.

      Please Keep Your Favourite Verse Private

      Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.

      The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.

    • Loading...
  • Esperanto (esperanto - 2.1)

    2020-05-21

    Esperanto (eo)

    1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.

    • Encoding: UTF-8
    • Direction: LTR
    • LCSH: Bible.Esperanto
    • Distribution Abbreviation: esperanto

    License

    Public Domain

    Source (OSIS)

    https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm

    history_1.0
    Initial release
    history_1.1
    Compressed the module
    history_1.5
    Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
    history_1.6
    Corrected encoding, missing text in previous release
    history_2.0
    (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
    history_2.1
    (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Basic Hash Usage Explained

At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.

We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.

Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.

Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.

Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.

The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.

We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.

Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.

Favourite Verse

You should select one of your favourite verses.

This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.

This is currently the active session key.

Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.

Jeremia 23:

Sharing the Word of God with the world.
  • Share Text
    ...
  • Share Link

Jeremia 23:1

Tagging this verse.

The active verse selected text should load here.

Active

Available Tags

Drag and drop the desired tag from the available ones to the active area.

To un-tag a verse, drag and drop the desired tag from active to the available tags area.

Edit Tag

Create Tag

Jeremia 23:1

Notes on this verse.

The active verse selected text should load here.