Skip to main content
  • WORD Research this...
    John 11
    •   Kaj estis unu malsanulo, nomata Lazaro, el Betania, la vilaĝo de Maria kaj ŝia fratino Marta.
    •   Tiu Maria, kies frato Lazaro estis malsana, estis tiu sama, kiu ŝmiris la Sinjoron per ŝmiraĵo kaj viŝis liajn piedojn per siaj haroj.
    •   La fratinoj do sendis al li, dirante: Sinjoro, jen tiu, kiun vi amas, estas malsana.
    •   Sed Jesuo, aŭdinte tion, diris: Ĉi tiu malsano estas ne por la morto, sed por la gloro de Dio, por ke la Filo de Dio estu per ĝi glorata.
    •   Kaj Jesuo amis Martan kaj ŝian fratinon kaj Lazaron.
    •   Kaj kiam li sciiĝis, ke tiu estas malsana, li restis ankoraŭ du tagojn en la loko, kie li estis.
    •   Poste li diris al la disĉiploj: Ni iru returne en Judujon.
    •   La disĉiploj diris al li: Rabeno, la Judoj ĵus celis ŝtonmortigi vin; kaj ĉu vi denove iras tien?
    •   Jesuo respondis: Ĉu ne estas dek du horoj en la tago? Se iu iras dum la tago, li ne faletas, ĉar li vidas la lumon de ĉi tiu mondo.
    • 10   Sed se iu iras dum la nokto, li faletas, ĉar en li ne estas la lumo.
    • 11   Tion li parolis, kaj poste li diris al ili: Nia amiko Lazaro endormiĝis, sed mi iras, por veki lin el lia dormo.
    • 12   La disĉiploj do diris: Sinjoro, se li endormiĝis, li resaniĝos.
    • 13   Jesuo parolis pri lia morto; sed ili supozis, ke li parolas pri ripozo en dormo.
    • 14   Tiam Jesuo diris al ili klare: Lazaro jam mortis.
    • 15   Kaj pro vi mi ĝojas, ke mi ne ĉeestis tie, por ke vi kredu; tamen ni iru al li.
    • 16   Tiam Tomaso, nomata Didimo, diris al siaj kundisĉiploj: Ni ankaŭ iru, por ke ni mortu kun li.
    • 17   Kiam Jesuo alvenis, li trovis lin jam kvar tagojn entombigita.
    • 18   Kaj Betania estis proksime de Jerusalem, en la distanco de ĉirkaŭ dek kvin stadioj;
    • 19   kaj multaj el la Judoj jam venis al Marta kaj Maria, por konsoli ilin pri ilia frato.
    • 20   Marta do, kiam ŝi eksciis, ke Jesuo alproksimiĝas, iris al li renkonte; sed Maria ankoraŭ sidis en la domo.
    • 21   Tiam diris Marta al Jesuo: Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta.
    • 22   Sed nun mi scias, ke kion ajn vi petos de Dio, tion Dio donos al vi.
    • 23   Jesuo diris al ŝi: Via frato releviĝos.
    • 24   Marta diris al li: Mi scias, ke li releviĝos ĉe la releviĝo en la lasta tago.
    • 25   Jesuo diris al ŝi: Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, se li estos mortinta, tiu vivos,
    • 26   kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos. Ĉu vi tion kredas?
    • 27   Ŝi diris al li: Jes, Sinjoro, mi jam kredas, ke vi estas la Kristo, la Filo de Dio, la venanta en la mondon.
    • 28   Kaj dirinte tion, ŝi foriris, kaj vokis sekrete sian fratinon Maria, dirante: La Majstro ĉeestas, kaj vokas vin.
    • 29   Kaj ŝi, aŭdinte tion, leviĝis rapide kaj iris al li.
    • 30   (Sed Jesuo ankoraŭ ne eniris en la vilaĝon, sed estis en la loko, kie Marta lin renkontis.)
    • 31   La Judoj do, kiuj estis kun ŝi en la domo kaj konsolis ŝin, vidinte, ke Maria leviĝis subite kaj eliris, sekvis ŝin, dirante: Ŝi iras al la tombo, por plori tie.
    • 32   Kiam Maria alvenis al la loko, kie Jesuo estis, kaj lin vidis, ŝi falis antaŭ liaj piedoj, dirante: Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta.
    • 33   Kiam do Jesuo vidis ŝin ploranta kaj la Judojn ankaŭ, kiuj venis kun ŝi, plorantaj, li ĝemis en la spirito kaj maltrankviliĝis,
    • 34   kaj diris: Kie vi lin kuŝigis? Ili diris al li: Sinjoro, venu kaj vidu.
    • 35   Jesuo larmis.
    • 36   La Judoj do diris: Jen kiel li lin amis!
    • 37   Sed kelkaj el ili diris: Ĉu ĉi tiu, kiu malfermis la okulojn de la blindulo, ne povus kaŭzi ankaŭ, ke ĉi tiu homo ne mortu?
    • 38   Tiam Jesuo, denove ĝemante en si, venis al la tombo. Ĝi estis kaverno, kaj sur ĝi kuŝis ŝtono.
    • 39   Jesuo diris: Forprenu la ŝtonon. Marta, la fratino de la mortinto, diris al li: Sinjoro, li jam malbonodoras, ĉar li estis tie kvar tagojn.
    • 40   Jesuo diris al ŝi: Ĉu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?
    • 41   Oni do forprenis la ŝtonon. Kaj Jesuo levis siajn okulojn, kaj diris: Patro, mi dankas Vin, ke Vi min aŭskultis.
    • 42   Kaj mi sciis, ke Vi ĉiam aŭskultas min; sed pro la ĉirkaŭstaranta homamaso mi tion diris, por ke ili kredu, ke Vi min sendis.
    • 43   Kaj dirinte tion, li kriis per laŭta voĉo: Lazaro, elvenu.
    • 44   Kaj la mortinto elvenis, kun la manoj kaj piedoj ligitaj per tombotukoj; kaj lia vizaĝo estis ĉirkaŭligita per viŝtuko. Jesuo diris al ili: Malligu lin, kaj lasu lin iri.
    • 45   Tiam multaj el la Judoj, kiuj venis al Maria, kaj vidis, kion li faris, kredis al li.
    • 46   Sed kelkaj el ili foriris al la Fariseoj, kaj rakontis al ili tion, kion Jesuo faris.
    • 47   Tial la ĉefpastroj kaj la Fariseoj kunvenigis sinedrion, kaj diris: Kion ni faras? ĉar ĉi tiu homo faras multajn signojn;
    • 48   se ni lasos lin tiel, ĉiuj kredos al li, kaj la Romanoj venos kaj forigos nian lokon kaj nian nacion.
    • 49   Sed unu el ili, Kajafas, ĉefpastro en tiu sama jaro, diris al ili: Vi scias nenion,
    • 50   nek konsideras, ke bone estas por vi, ke unu homo mortu por la popolo, kaj ke la tuta nacio ne pereu.
    • 51   Sed li diris tion ne de si mem; sed estante ĉefpastro en tiu jaro, li profetis, ke Jesuo mortos por la nacio;
    • 52   kaj ne nur por la nacio, sed ankaŭ por ke li kunvenigu en unu la ĉie disĵetitajn filojn de Dio.
    • 53   De post tiu tago do ili konsiliĝis, por lin mortigi.
    • 54   Tial Jesuo ne plu iris publike inter la Judoj, sed foriris de tie en la kamparon apud la dezerto, en urbon nomatan Efraim; kaj tie li restadis kun la disĉiploj.
    • 55   Kaj la Pasko de la Judoj proksimiĝis, kaj multaj supreniris el la kamparo al Jerusalem antaŭ la Pasko, por sin sanktigi.
    • 56   Ili do serĉis Jesuon, kaj parolis inter si, starante en la templo: Kion vi pensas? Ĉu ke li ne venos al la festo?
    • 57   Kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj jam antaŭe ordonis, ke se iu scias, kie li estas, tiu montru tion, por ke oni lin kaptu.
  • King James Version (kjv)
    • Active Persistent Session:

      To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.

      How This All Works

      Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.

      However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.

      Please Keep Your Favourite Verse Private

      Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.

      The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.

    • Loading...
  • Esperanto (esperanto - 2.1)

    2020-05-21

    Esperanto (eo)

    1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.

    • Encoding: UTF-8
    • Direction: LTR
    • LCSH: Bible.Esperanto
    • Distribution Abbreviation: esperanto

    License

    Public Domain

    Source (OSIS)

    https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm

    history_1.0
    Initial release
    history_1.1
    Compressed the module
    history_1.5
    Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
    history_1.6
    Corrected encoding, missing text in previous release
    history_2.0
    (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
    history_2.1
    (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Basic Hash Usage Explained

At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.

We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.

Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.

Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.

Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.

The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.

We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.

Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.

Favourite Verse

You should select one of your favourite verses.

This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.

This is currently the active session key.

Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.

Laŭ Johano 11:

Sharing the Word of God with the world.
  • Share Text
    ...
  • Share Link

Laŭ Johano 11:1

Tagging this verse.

The active verse selected text should load here.

Active

Available Tags

Drag and drop the desired tag from the available ones to the active area.

To un-tag a verse, drag and drop the desired tag from active to the available tags area.

Edit Tag

Create Tag

Laŭ Johano 11:1

Notes on this verse.

The active verse selected text should load here.