Skip to main content
  • WORD Research this...
    2 Kings 17
    •   En la dek-dua jaro de Aĥaz, reĝo de Judujo, Hoŝea, filo de Ela, fariĝis reĝo en Samario super Izrael, kaj li reĝis naŭ jarojn.
    •   Li faradis malbonon antaŭ la Eternulo, sed ne tiel, kiel la reĝoj de Izrael, kiuj estis antaŭ li.
    •   Kontraŭ lin iris Ŝalmaneser, reĝo de Asirio, kaj Hoŝea fariĝis lia servanto kaj donadis al li tributon.
    •   Kiam la reĝo de Asirio rimarkis ĉe Hoŝea perfidon, ĉar li sendis senditojn al So, reĝo de Egiptujo, kaj ne liveris tributon al la reĝo de Asirio, kiel ĉiujare, tiam la reĝo de Asirio kaptis lin kaj metis lin en malliberejon.
    •   Kaj la reĝo de Asirio iris kontraŭ la tutan landon, venis al Samario, kaj sieĝis ĝin dum tri jaroj.
    •   En la naŭa jaro de Hoŝea la reĝo de Asirio venkoprenis Samarion, kaj transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj loĝigis ilin en Ĥalaĥ, kaj en Ĥabor, ĉe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj.
    •   Ĉar la Izraelidoj pekis kontraŭ la Eternulo, ilia Dio, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, el sub la mano de Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj ili adoradis aliajn diojn,
    •   kaj agadis laŭ la leĝoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis antaŭ la Izraelidoj, kaj laŭ tio, kiel agadis la reĝoj de Izrael;
    •   kaj la Izraelidoj blasfemadis per malkonvenaj vortoj kontraŭ la Eternulo, ilia Dio, kaj aranĝis al si altaĵojn en ĉiuj siaj urboj, komencante de la gardostara turo ĝis la fortikigita urbo;
    • 10   kaj ili starigis al si statuojn kaj sanktajn stangojn sur ĉiu alta monteto kaj sub ĉiu verda arbo;
    • 11   kaj ili incensadis tie sur ĉiuj altaĵoj, kiel la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis antaŭ ili, kaj faradis malbonaĵojn, por inciti la Eternulon;
    • 12   kaj ili servadis al la idoloj, pri kiuj la Eternulo diris al ili: Ne faru tion.
    • 13   Kaj la Eternulo avertis la Izraelidojn kaj la Judojn per ĉiuj Siaj profetoj kaj viziistoj, dirante: Returnu vin de viaj malbonaj vojoj, kaj plenumu Miajn ordonojn kaj leĝojn, laŭ la tuta instruo, kiun Mi donis al viaj patroj kaj kiun Mi sendis al vi per Miaj servantoj, la profetoj.
    • 14   Sed ili ne aŭskultis, kaj ili malmoligis sian nukon simile al la nuko de iliaj patroj, kiuj ne fidis la Eternulon, sian Dion;
    • 15   kaj ili malestimis Liajn leĝojn, kaj Lian interligon, kiun Li faris kun iliaj patroj, kaj Liajn avertojn, per kiuj Li avertis ilin, kaj ili sekvis vantaĵon kaj vantiĝis, kaj sekvis la naciojn, kiuj estis ĉirkaŭ ili kaj pri kiuj la Eternulo ordonis al ili, ke ili ne imitu ilin;
    • 16   kaj ili forlasis ĉiujn ordonojn de la Eternulo, ilia Dio, kaj faris al si fandaĵon de du bovidoj kaj faris sanktan stangon kaj adorkliniĝis antaŭ la tuta armeo de la ĉielo kaj servis al Baal;
    • 17   kaj ili trairigadis siajn filojn kaj siajn filinojn tra fajro kaj sorĉadis kaj aŭguradis kaj fordonis sin al farado de malbono antaŭ la okuloj de la Eternulo, por inciti Lin.
    • 18   Tial la Eternulo forte ekkoleris kontraŭ la Izraelidoj, kaj forpuŝis ilin de antaŭ Sia vizaĝo. Restis nur sole la tribo de Jehuda.
    • 19   Sed ankaŭ la Judoj ne obeis la ordonojn de la Eternulo, sia Dio, kaj ili sekvis la morojn de la Izraelidoj, kiujn tiuj starigis.
    • 20   Kaj abomenis la Eternulo la tutan idaron de Izrael kaj humiligis ilin kaj transdonis ilin en la manon de rabantoj, ĝis Li tute forĵetis ilin de antaŭ Si.
    • 21   Ĉar la Izraelidoj defalis de la domo de David, kaj prenis al si kiel reĝon Jerobeamon, filon de Nebat; kaj Jerobeam deturnis Izraelon de la Eternulo kaj entiris ilin en grandan pekon.
    • 22   Kaj la Izraelidoj iradis en ĉiuj pekoj de Jerobeam, kiujn li faris, ne deturnante sin de ili,
    • 23   ĝis la Eternulo forpuŝis Izraelon de antaŭ Sia vizaĝo, kiel Li diris per ĉiuj Siaj servantoj, la profetoj; kaj Izrael estas elpelita el sia lando en Asirion ĝis la nuna tago.
    • 24   Kaj la reĝo de Asirio transkondukis homojn el Babel, Kut, Ava, Ĥamat, kaj Sefarvaim, kaj ekloĝigis ilin en la urboj de Samario anstataŭ la Izraelidoj. Kaj ili ekposedis Samarion kaj ekloĝis en ĝiaj urboj.
    • 25   Sed ĉar en la komenco de sia loĝado tie ili ne timis la Eternulon, la Eternulo sendis kontraŭ ilin leonojn, kiuj faris inter ili mortigadon.
    • 26   Oni raportis al la reĝo de Asirio, dirante: La popoloj, kiujn vi transkondukis kaj loĝigis en la urboj de Samario, ne konas la leĝojn de la Dio de la lando, kaj tial Li sendis kontraŭ ilin leonojn, kiuj nun mortigas ilin, ĉar ili ne konas la leĝojn de la Dio de la lando.
    • 27   Tiam la reĝo de Asirio ordonis, dirante: Venigu tien unu el la pastroj, kiujn vi elkondukis el tie; oni iru kaj loĝu tie, kaj li instruu al ili la leĝojn de la Dio de la lando.
    • 28   Kaj venis unu el la pastroj, kiuj estis forkondukitaj el Samario, kaj li ekloĝis en Bet-El, kaj instruis ilin, kiel ili devas timi la Eternulon.
    • 29   Tamen ĉiu popolo faris ankaŭ siajn diojn, kaj starigis ilin en la domoj de la altaĵoj, kiujn konstruis la Samarianoj, ĉiu popolo en siaj urboj, en kiuj ili loĝis.
    • 30   La Babelanoj faris Sukot-Benoton, la Kutanoj faris Nergalon, la Ĥamatanoj faris Aŝiman;
    • 31   la Avaanoj faris Nibĥazon kaj Tartakon; kaj la Sefarvaimanoj bruligadis siajn infanojn per fajro al Adrameleĥ kaj Anameleĥ, la dioj de Sefarvaim.
    • 32   Ili timis ankaŭ la Eternulon, kaj starigis al si el sia mezo pastrojn por la altaĵoj, kaj tiuj servadis por ili en la domoj de la altaĵoj.
    • 33   La Eternulon ili timis, kaj al siaj dioj ili servis, laŭ la moro de tiuj popoloj, el kiuj oni transkondukis ilin.
    • 34   Ĝis la nuna tempo ili agas laŭ la moroj antikvaj: ili ne timas la Eternulon, kaj ne agas laŭ siaj leĝoj kaj siaj moroj, nek laŭ la instruo kaj ordono, kiujn la Eternulo donis al la filoj de Jakob, al kiu Li donis la nomon Izrael,
    • 35   kun kiuj la Eternulo faris interligon kaj ordonis al ili, dirante: Ne timu aliajn diojn, ne adorkliniĝu antaŭ ili, ne servu al ili, kaj ne faru al ili oferojn;
    • 36   sed nur la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta per granda forto kaj etendita brako, Lin timu, antaŭ Li adorkliniĝu, kaj al Li faru oferojn;
    • 37   kaj la leĝojn kaj la decidojn kaj la instruon kaj la ordonojn, kiujn Li skribis por vi, observu, ke vi plenumu ilin ĉiam, kaj ne timu aliajn diojn;
    • 38   kaj la interligon, kiun Mi faris kun vi, ne forgesu, kaj ne timu aliajn diojn;
    • 39   sed nur la Eternulon, vian Dion, timu, kaj Li savos vin el la mano de ĉiuj viaj malamikoj.
    • 40   Tamen ili ne obeis, sed agis laŭ siaj moroj antaŭaj.
    • 41   Tiuj popoloj timis la Eternulon, sed ankaŭ al siaj idoloj ili servis, ankaŭ iliaj infanoj kaj la infanoj de iliaj infanoj; kiel agis iliaj patroj, tiel ili agas ĝis la nuna tago.
  • King James Version (kjv)
    • Active Persistent Session:

      To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.

      How This All Works

      Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.

      However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.

      Please Keep Your Favourite Verse Private

      Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.

      The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.

    • Loading...
  • Esperanto (esperanto - 2.1)

    2020-05-21

    Esperanto (eo)

    1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.

    • Encoding: UTF-8
    • Direction: LTR
    • LCSH: Bible.Esperanto
    • Distribution Abbreviation: esperanto

    License

    Public Domain

    Source (OSIS)

    https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm

    history_1.0
    Initial release
    history_1.1
    Compressed the module
    history_1.5
    Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
    history_1.6
    Corrected encoding, missing text in previous release
    history_2.0
    (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
    history_2.1
    (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Basic Hash Usage Explained

At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.

We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.

Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.

Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.

Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.

The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.

We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.

Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.

Favourite Verse

You should select one of your favourite verses.

This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.

This is currently the active session key.

Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.

2 Reĝoj 17:

Sharing the Word of God with the world.
  • Share Text
    ...
  • Share Link

2 Reĝoj 17:1

Tagging this verse.

The active verse selected text should load here.

Active

Available Tags

Drag and drop the desired tag from the available ones to the active area.

To un-tag a verse, drag and drop the desired tag from active to the available tags area.

Edit Tag

Create Tag

2 Reĝoj 17:1

Notes on this verse.

The active verse selected text should load here.