-
WORD Research this...2 Kings 6
- 1 La profetidoj diris al Eliŝa: Jen la loko, kie ni loĝas ĉe vi, estas tro malvasta por ni;
- 2 ni iru do al Jordan, kaj ni prenu de tie ĉiu po unu trabo, kaj ni aranĝu al ni tie lokon, por tie loĝi. Li diris: Iru.
- 3 Kaj unu el ili diris: Volu vi ankaŭ iri kun viaj servantoj. Kaj li diris: Mi iros.
- 4 Kaj li iris kun ili. Kaj ili venis al Jordan kaj hakis arbojn.
- 5 Kiam unu el ili faligis arbon, la hakilo falis en la akvon. Kaj li ekkriis kaj diris: Ho ve, mia sinjoro! ĝi estas ja prunteprenita!
- 6 Kaj la homo de Dio diris: Kien ĝi falis? Tiu montris al li la lokon. Kaj li dehakis lignon kaj ĵetis tien, kaj la hakilo suprennaĝis.
- 7 Kaj li diris: Levu ĝin. Tiu etendis sian manon kaj prenis.
- 8 La reĝo de Sirio komencis militon kontraŭ Izrael, kaj konsiliĝis kun siaj servantoj, dirante: Tie kaj tie mi stariĝos tendare.
- 9 Tiam la homo de Dio sendis al la reĝo de Izrael, por diri: Gardu vin, ke vi ne trapasu tiun lokon, ĉar tie staras la Sirianoj.
- 10 Kaj la reĝo de Izrael sendis al la loko, pri kiu diris al li la homo de Dio kaj avertis lin, kaj li tie antaŭgardis sin ne unu kaj ne du fojojn.
- 11 Maltrankviliĝis la koro de la reĝo de Sirio pro tiu afero; kaj li alvokis siajn servantojn, kaj diris al ili: Ĉu vi ne diros al mi, kiu el ni estas en rilatoj kun la reĝo de Izrael?
- 12 Tiam diris unu el liaj servantoj: Ne, mia sinjoro, ho reĝo! sed la profeto Eliŝa, kiu estas en Izrael, raportas al la reĝo de Izrael eĉ tiujn vortojn, kiujn vi parolas en via dormoĉambro.
- 13 Kaj li diris: Iru kaj rigardu, kie li estas, tiam mi sendos kaj prenos lin. Kaj oni sciigis al li, dirante: Jen li estas en Dotan.
- 14 Tiam li sendis tien ĉevalojn kaj ĉarojn kaj grandan militistaron. Ili venis en nokto kaj ĉirkaŭis la urbon.
- 15 Kiam la servanto de la homo de Dio frue matene leviĝis kaj eliris, jen militistaro ĉirkaŭas la urbon kun ĉevaloj kaj ĉaroj. Kaj lia servanto diris al li: Ho ve, mia sinjoro! kion ni faros?
- 16 Sed li diris: Ne timu; ĉar pli multaj estas tiuj, kiuj estas kun ni, ol tiuj, kiuj estas kun ili.
- 17 Kaj Eliŝa ekpreĝis kaj diris: Ho Eternulo, malfermu liajn okulojn, por ke li vidu. Kaj la Eternulo malfermis la okulojn de la junulo, kaj li ekvidis, ke la tuta monto estas plena de fajraj ĉevaloj kaj ĉaroj ĉirkaŭ Eliŝa.
- 18 La Sirianoj venis al li. Tiam Eliŝa ekpreĝis al la Eternulo kaj diris: Frapu ĉi tiun popolon per blindeco. Kaj Li frapis ilin per blindeco, konforme al la vorto de Eliŝa.
- 19 Kaj Eliŝa diris al ili: Ĝi estas ne tiu vojo kaj ne tiu urbo; sekvu min, kaj mi kondukos vin al tiu viro, kiun vi serĉas. Kaj li kondukis ilin en Samarion.
- 20 Kiam ili venis en Samarion, Eliŝa diris: Ho Eternulo, malfermu iliajn okulojn, por ke ili vidu. Kaj la Eternulo malfermis iliajn okulojn, kaj ili ekvidis, ke ili estas meze de Samario.
- 21 Kaj la reĝo de Izrael diris al Eliŝa, kiam li ekvidis ilin: Ĉu mi ne mortigu ilin? ĉu mi ne mortigu ilin, mia patro?
- 22 Sed li diris: Ne mortigu; ĉu vi mortigas tiujn, kiujn vi kaptis per via glavo kaj per via pafarko? metu antaŭ ilin panon kaj akvon; ili manĝu kaj trinku, kaj ili iru al sia sinjoro.
- 23 Kaj li faris por ili grandan tagmanĝon, kaj ili manĝis kaj trinkis, kaj poste li ilin forliberigis, kaj ili iris al sia sinjoro. Ne venis plu taĉmentoj de Sirianoj en la landon de Izrael.
- 24 Post tio Ben-Hadad, reĝo de Sirio, kolektis sian tutan militistaron, kaj iris kaj eksieĝis Samarion.
- 25 Estis granda malsato en Samario. Kaj ili sieĝis ĝin tiel longe, ĝis kapo de azeno ricevis la prezon de okdek sikloj, kaj kvarono de kab�o da sterko de kolomboj la prezon de kvin sikloj.
- 26 Unu fojon la reĝo de Izrael iris sur la murego, kaj iu virino ekkriis al li, dirante: Helpu, mia sinjoro, ho reĝo!
- 27 Li respondis: Se la Eternulo vin ne helpas, el kio do mi vin helpos? ĉu el la draŝejo aŭ ĉu el la vinpremejo?
- 28 Kaj la reĝo diris al ŝi: Kio estas al vi? Ŝi respondis: Ĉi tiu virino diris al mi: Donu vian filon, por ke ni manĝu lin hodiaŭ, kaj mian filon ni manĝos morgaŭ.
- 29 Kaj ni kuiris mian filon kaj formanĝis lin; sed kiam mi diris al ŝi la sekvantan tagon: Donu vian filon, por ke ni lin manĝu, ŝi kaŝis sian filon.
- 30 Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la virino, li disŝiris siajn vestojn, irante sur la muro; kaj la popolo vidis, ke subveste sur lia korpo estas sakaĵo.
- 31 Kaj li diris: Tion kaj pli faru al mi la Eternulo, se la kapo de Eliŝa, filo de Ŝafat, restos sur li hodiaŭ.
- 32 Dume Eliŝa sidis en sia domo, kaj la plejaĝuloj estis ĉe li. La reĝo sendis de si homon. Antaŭ ol la sendito venis al li, li diris al la plejaĝuloj: Ĉu vi vidas, ke tiu filo de mortigisto sendis, por depreni mian kapon? rigardu, kiam venos la sendito, fermu la pordon kaj forpuŝu lin per la pordo; la sono de la piedoj de lia sinjoro aŭdiĝas post li.
- 33 Dum li estis ankoraŭ parolanta kun ili, jen la sendito venis al li; kaj li diris: Jen tia malbono venas de la Eternulo! kion mi ankoraŭ povas atendi de la Eternulo?
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Basic Hash Usage Explained
At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.
We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.
Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.
Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.
Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.
The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.
We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.
Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.