Skip to main content
  • WORD Research this...
    1 Reĝoj 1
    •   La reĝo David maljuniĝis kaj atingis profundan aĝon; kaj oni kovris lin bone per vestoj, sed li ne povis varmiĝi.
    •   Tiam diris al li liaj servantoj: Oni elserĉu por nia sinjoro la reĝo junulinon virgulinon, kaj ŝi staru antaŭ la reĝo kaj flegu lin kaj dormu ĉe lia brusto, kaj tiam al nia sinjoro la reĝo fariĝos varme.
    •   Kaj oni serĉis belan junulinon en la tuta regiono de Izrael, kaj oni trovis la Ŝunemaninon Abiŝag kaj venigis ŝin al la reĝo.
    •   La junulino estis tre bela; kaj ŝi fariĝis flegantino de la reĝo kaj servis al li; sed la reĝo ne ekkonis ŝin.
    •   Dume Adonija, filo de Ĥagit, fieriĝis, kaj diris: Mi fariĝos reĝo. Kaj li havigis al si ĉarojn kaj rajdistojn kaj kvindek homojn por kuradi antaŭ li.
    •   Kaj lia patro neniam afliktis lin per demando: Kial vi tion faras? Krom tio li estis tre belaspekta, kaj li estis naskita post Abŝalom.
    •   Kaj li interkonsentis kun Joab, filo de Ceruja, kaj kun la pastro Ebjatar, kaj ili helpadis Adonijan.
    •   Sed la pastro Cadok, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la profeto Natan kaj Ŝimei kaj Rei kaj la fortuloj de David ne estis kun Adonija.
    •   Adonija buĉis ŝafojn kaj bovojn kaj grasigitajn brutojn ĉe la ŝtono Zoĥelet, kiu kuŝas apud En-Rogel; kaj li invitis ĉiujn siajn fratojn, la filojn de la reĝo, kaj ĉiujn Jehudaanojn, kiuj servis al la reĝo.
    • 10   Sed la profeton Natan kaj Benajan kaj la fortulojn kaj sian fraton Salomono li ne invitis.
    • 11   Kaj Natan diris al Bat-Ŝeba, patrino de Salomono, jene: Ĉu vi ne aŭdis, ke Adonija, filo de Ĥagit, fariĝis reĝo, kaj nia sinjoro David tion ne scias?
    • 12   Venu do, mi donos al vi konsilon, por ke vi savu vian animon kaj la animon de via filo Salomono.
    • 13   Iru kaj venu al la reĝo David, kaj diru al li: Mia sinjoro, ho reĝo, vi ĵuris ja al via servantino, dirante: Via filo Salomono reĝos post mi, kaj li sidos sur mia trono; kial do Adonija fariĝis reĝo?
    • 14   Dum vi ankoraŭ estos parolanta tie kun la reĝo, mi venos post vi kaj kompletigos viajn vortojn.
    • 15   Kaj Bat-Ŝeba venis al la reĝo en la ĉambron; la reĝo estis tre maljuna, kaj la Ŝunemanino Abiŝag servis al la reĝo.
    • 16   Bat-Ŝeba salutis kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo; kaj la reĝo diris: Kio estas al vi?
    • 17   Kaj ŝi diris al li: Mia sinjoro, vi ĵuris al via servantino per la Eternulo, via Dio: Via filo Salomono reĝos post mi, kaj li sidos sur mia trono.
    • 18   Sed nun jen Adonija fariĝis reĝo; kaj vi, mia sinjoro, ho reĝo, tion ne scias.
    • 19   Li buĉis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj ŝafoj, kaj invitis ĉiujn filojn de la reĝo kaj la pastron Ebjatar kaj la militestron Joab, sed vian servanton Salomono li ne invitis.
    • 20   Sed vi, mia sinjoro, ho reĝo-la okuloj de ĉiuj Izraelidoj estas turnitaj al vi, por ke vi diru al ili, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la reĝo post li.
    • 21   Kiam mia sinjoro la reĝo kuŝiĝos kun siaj patroj, tiam mi kaj mia filo Salomono estos proklamitaj kulpuloj.
    • 22   Dum ŝi ankoraŭ estis parolanta kun la reĝo, venis la profeto Natan.
    • 23   Kaj oni raportis al la reĝo: Jen estas la profeto Natan; kaj ĉi tiu venis antaŭ la reĝon kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo vizaĝaltere.
    • 24   Kaj Natan diris: Mia sinjoro, ho reĝo! ĉu vi diris: Adonija fariĝos reĝo post mi, kaj li sidos sur mia trono?
    • 25   Ĉar li iris hodiaŭ kaj buĉis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj ŝafoj, kaj invitis ĉiujn filojn de la reĝo kaj la militestron kaj la pastron Ebjatar; kaj jen ili manĝas kaj trinkas antaŭ li, kaj proklamas: Vivu la reĝo Adonija!
    • 26   Sed min, vian servanton, kaj la pastron Cadok, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj vian servanton Salomono li ne invitis.
    • 27   Ĉu laŭ ordono de mia sinjoro la reĝo tio fariĝis, kaj vi ne sciigis al via servanto, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la reĝo post li?
    • 28   Tiam la reĝo David respondis kaj diris: Voku al mi Bat-Ŝeban. Kaj ŝi venis antaŭ la reĝon kaj stariĝis antaŭ la reĝo.
    • 29   Kaj la reĝo ĵuris kaj diris: Kiel vivas la Eternulo, kiu liberigis mian animon el ĉiuj malfeliĉoj,
    • 30   kiel mi ĵuris al vi per la Eternulo, Dio de Izrael, dirante: Via filo Salomono reĝos post mi kaj li sidos sur mia trono anstataŭ mi-tiel mi faros hodiaŭ.
    • 31   Tiam Bat-Ŝeba salutis vizaĝaltere kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo, kaj diris: Vivu mia sinjoro la reĝo David eterne!
    • 32   Kaj la reĝo David diris: Voku al mi la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada. Kaj ili venis antaŭ la reĝon.
    • 33   Kaj la reĝo diris al ili: Prenu kun vi la servantojn de via sinjoro, kaj rajdigu mian filon Salomono sur mia mulo kaj venigu lin en Giĥonon.
    • 34   Kaj tie la pastro Cadok kaj la profeto Natan lin sanktoleu reĝo super Izrael; kaj blovu per trumpeto, kaj proklamu: Vivu la reĝo Salomono!
    • 35   Poste revenu, sekvante lin, kaj li venu kaj sidiĝu sur mia trono; kaj li reĝos anstataŭ mi, al li mi ordonas esti estro de Izrael kaj Jehuda.
    • 36   Tiam respondis Benaja, filo de Jehojada, al la reĝo, kaj diris: Amen! tiel diru la Eternulo, Dio de mia sinjoro la reĝo.
    • 37   Kiel la Eternulo estis kun mia sinjoro la reĝo, tiel Li estu kun Salomono, kaj Li faru lian tronon pli granda, ol la trono de mia sinjoro, la reĝo David.
    • 38   Kaj iris la pastro Cadok kaj la profeto Natan, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj, kaj ili rajdigis Salomonon sur la mulo de la reĝo David kaj kondukis lin en Giĥonon.
    • 39   Kaj la pastro Cadok prenis la kornon kun oleo el la tabernaklo kaj sanktoleis Salomonon; kaj oni ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo diris: Vivu la reĝo Salomono!
    • 40   Kaj la tuta popolo ekiris post li, kaj la popolo muzikis per flutoj kaj estis tre gaja, tiel ke la tero resonis de iliaj krioj.
    • 41   Tion aŭdis Adonija, kaj ĉiuj invititoj, kiuj estis kun li; ili jam finis la manĝadon; kaj aŭdis Joab la sonadon de la trumpeto, kaj li diris: Kion signifas la tumulta bruo de la urbo?
    • 42   Kiam li estis ankoraŭ parolanta, jen venis Jonatan, filo de la pastro Ebjatar. Kaj Adonija diris: Eniru, ĉar vi estas brava homo kaj vi sciigos bonon.
    • 43   Kaj Jonatan respondis kaj diris al Adonija: Jes, nia sinjoro la reĝo David faris Salomonon reĝo;
    • 44   kaj la reĝo sendis kun li la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj la Keretidojn kaj la Peletidojn, kaj ili rajdigis lin sur la mulo de la reĝo;
    • 45   kaj la pastro Cadok kaj la profeto Natan sanktoleis lin reĝo en Giĥon, kaj ili revenis de tie gajaj, kaj la urbo tumultiĝis; tio estas la bruo, kiun vi aŭdis.
    • 46   Kaj Salomono jam sidiĝis sur la reĝa trono.
    • 47   Kaj jam venis la servantoj de la reĝo, por gratuli nian sinjoron, la reĝon David, dirante: Via Dio faru la nomon de Salomono pli fama, ol via nomo, kaj Li faru lian tronon pri granda, ol via trono; kaj la reĝo adorkliniĝis sur la kuŝejo.
    • 48   Kaj ankaŭ tiele diris la reĝo: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu donis hodiaŭ sidanton sur mia trono, kaj miaj okuloj vidas.
    • 49   Kaj ektimis kaj leviĝis ĉiuj invititoj de Adonija, kaj foriris ĉiu sian vojon.
    • 50   Sed Adonija timis Salomonon, kaj li leviĝis kaj iris kaj ekkaptis la kornojn de la altaro.
    • 51   Kaj oni raportis al Salomono jene: Jen Adonija timas la reĝon Salomono, kaj li tenas la kornojn de la altaro, dirante: La reĝo Salomono ĵuru al mi hodiaŭ, ke li ne mortigos sian servanton per glavo.
    • 52   Kaj Salomono diris: Se li estos homo brava, tiam unu el liaj haroj ne falos teren; sed se en li troviĝos malbono, tiam li mortos.
    • 53   Kaj la reĝo Salomono sendis forprenigi lin de la altaro, kaj li venis kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo Salomono; kaj Salomono diris al li: Iru en vian domon.
  • King James Version (kjv)
    • Active Persistent Session:

      To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.

      How This All Works

      Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.

      However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.

      Please Keep Your Favourite Verse Private

      Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.

      The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.

    • Loading...
  • Esperanto (esperanto - 2.1)

    2020-05-21

    Esperanto (eo)

    1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.

    • Encoding: UTF-8
    • Direction: LTR
    • LCSH: Bible.Esperanto
    • Distribution Abbreviation: esperanto

    License

    Public Domain

    Source (OSIS)

    https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm

    history_1.0
    Initial release
    history_1.1
    Compressed the module
    history_1.5
    Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
    history_1.6
    Corrected encoding, missing text in previous release
    history_2.0
    (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
    history_2.1
    (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Basic Hash Usage Explained

At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.

We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.

Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.

Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.

Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.

The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.

We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.

Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.

Favourite Verse

You should select one of your favourite verses.

This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.

This is currently the active session key.

Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.

1 Reĝoj 1:

Sharing the Word of God with the world.
  • Share Text
    ...
  • Share Link

1 Reĝoj 1:1

Tagging this verse.

The active verse selected text should load here.

Active

Available Tags

Drag and drop the desired tag from the available ones to the active area.

To un-tag a verse, drag and drop the desired tag from active to the available tags area.

Edit Tag

Create Tag

1 Reĝoj 1:1

Notes on this verse.

The active verse selected text should load here.