-
WORD Research this...1 Kings 14
- 1 En tiu tempo malsaniĝis Abija, filo de Jerobeam.
- 2 Kaj Jerobeam diris al sia edzino: Leviĝu kaj aliaspektiĝu, por ke oni ne sciu, ke vi estas edzino de Jerobeam, kaj iru en Ŝilon; tie troviĝas la profeto Aĥija, kiu antaŭdiris al mi, ke mi estos reĝo super ĉi tiu popolo.
- 3 Kaj prenu en vian manon dek panojn kaj biskvitojn kaj kruĉon da mielo, kaj iru al li; li diros al vi, kio estos al la knabo.
- 4 Kaj la edzino de Jerobeam tiel faris; ŝi leviĝis kaj iris en Ŝilon kaj venis en la domon de Aĥija. Aĥija ne povis vidi, ĉar liaj okuloj ĉesis funkcii pro maljuneco.
- 5 Sed la Eternulo diris al Aĥija: Jen la edzino de Jerobeam iras, por demandi vin pri sia filo, ĉar li estas malsana; tiel kaj tiel diru al ŝi; kiam ŝi venos, ŝi prezentos sin kiel alian personon.
- 6 Kaj kiam Aĥija ekaŭdis la sonadon de ŝiaj piedoj, kiam ŝi eniris en la pordon, li diris: Eniru, edzino de Jerobeam; por kio vi prezentas vin kiel alian personon? mi estas sendita al vi kun sciigo premanta.
- 7 Iru, diru al Jerobeam: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Ĉar Mi altigis vin el inter la popolo kaj faris vin princo super Mia popolo Izrael,
- 8 kaj Mi forŝiris la regnon de la domo de David kaj donis ĝin al vi; sed vi ne estis kiel Mia servanto David, kiu observis Miajn ordonojn kaj sekvis Min per sia tuta koro, farante nur tion, kio plaĉas al Mi;
- 9 kaj vi agis pli malbone, ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ vi, kaj vi iris kaj faris al vi aliajn diojn kaj idolojn, por kolerigi Min, kaj Min vi ĵetis malantaŭ vian dorson:
- 10 tial Mi venigos malbonon sur la domon de Jerobeam, kaj Mi ekstermos ĉe Jerobeam ĉiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael, kaj Mi elbalaos la domon de Jerobeam, kiel on elbalaas malpuraĵon, ĉion ĝis la fino.
- 11 Kiu mortos ĉe Jerobeam en la urbo, tiun formanĝos la hundoj, kaj kiu mortos sur la kampo, tiun formanĝos la birdoj de la ĉielo; ĉar la Eternulo tion diris.
- 12 Kaj vi leviĝu, iru al via domo; kiam via piedo eniros en la urbon, la infano mortos.
- 13 Kaj priploros lin ĉiuj Izraelidoj kaj enterigos lin; ĉar li sola ĉe Jerobeam iros en tombon, ĉar en li el la tuta domo de Jerobeam troviĝis io bona koncerne la Eternulon, Dion de Izrael.
- 14 Kaj la Eternulo starigos al Si super Izrael reĝon, kiu ekstermos la domon de Jerobeam en tiu tago kaj baldaŭ.
- 15 Kaj la Eternulo frapos Izraelon, similigante lin al kano, kiu ŝanceliĝas en la akvo, kaj Li elŝiros la Izraelidojn el tiu bona tero, kiun Li donis al iliaj patroj, kaj Li disblovos ilin trans la Riveron pro tio, ke ili faris siajn sanktajn stangojn, kolerigante la Eternulon.
- 16 Kaj Li transdonos Izraelon pro la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon.
- 17 Kaj leviĝis la edzino de Jerobeam kaj foriris kaj venis en Tircan. Apenaŭ ŝi paŝis sur la sojlon de la domo, la knabo mortis.
- 18 Kaj oni enterigis lin, kaj ĉiuj Izraelidoj priploris lin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto, la profeto Aĥija.
- 19 La cetera historio de Jerobeam, kiel li militis kaj kiel li reĝis, estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
- 20 La tempo, dum kiu reĝis Jerobeam, estis dudek du jaroj. Kaj li ekdormis kun siaj patroj. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Nadab.
- 21 Reĥabeam, filo de Salomono, reĝis en Judujo. La aĝon de kvardek unu jaroj havis Reĥabeam, kiam li fariĝis reĝo; kaj dek sep jarojn li reĝis en Jerusalem, la urbo, kiun la Eternulo elektis inter ĉiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino.
- 22 Kaj la Judoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj incitis Lin pli ol ĉio, kion faris iliaj patroj per siaj pekoj, kiujn ili pekis.
- 23 Kaj ankaŭ ili konstruis al si altaĵojn, statuojn, kaj sanktajn stangojn sur ĉiu alta monteto kaj sub ĉiu branĉoriĉa arbo.
- 24 Ankaŭ malĉastistoj estis en la lando; ili faris ĉiujn abomenindaĵojn de la popoloj, kiujn la Eternulo forpelis antaŭ la Izraelidoj.
- 25 En la kvina jaro de la reĝo Reĥabeam iris Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, kontraŭ Jerusalemon.
- 26 Kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la reĝa domo, ĉion li prenis; li prenis ankaŭ ĉiujn orajn ŝildojn, kiujn faris Salomono.
- 27 Kaj la reĝo Reĥabeam faris anstataŭ ili ŝildojn kuprajn, kaj transdonis ilin en la manojn de la estroj de korpogardistoj, kiuj gardadis la enirejon de la reĝa domo.
- 28 Kaj ĉiufoje, kiam la reĝo iris en la domon de la Eternulo, la korpogardistoj ilin portis, kaj poste returne portis ilin en la ĉambron de la korpogardistoj.
- 29 La cetera historio de Reĥabeam, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
- 30 Kaj inter Reĥabeam kaj Jerobeam estis milito dum ilia tuta vivo.
- 31 Kaj Reĥabeam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. La nomo de lia patrino estis Naama, Amonidino. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Abijam.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Myanmar Burmse
- Norwegian bokmal
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Thai
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Basic Hash Usage Explained
At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.
We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.
Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.
Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.
Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.
The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.
We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.
Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.