-
WORD Research this...1 Samuel 23
- 1 Oni raportis al David la sciigon: Jen la Filiŝtoj militas kontraŭ Keila kaj prirabas la draŝejojn.
- 2 Tiam David demandis la Eternulon, dirante: Ĉu mi iru kaj frapu tiujn Filiŝtojn? Kaj la Eternulo diris al David: Iru kaj frapu la Filiŝtojn, kaj savu Keilan.
- 3 Sed la viroj de David diris al li: Jen ĉi tie en Judujo ni timas; kiel do estos, kiam ni iros al Keila, al la taĉmentoj de la Filiŝtoj?
- 4 Tiam David denove demandis la Eternulon, kaj la Eternulo respondis al li, dirante: Leviĝu, iru al Keila, ĉar Mi transdonos la Filiŝtojn en viajn manojn.
- 5 Kaj David kun siaj viroj iris al Keila kaj batalis kontraŭ la Filiŝtoj kaj forpelis iliajn brutojn kaj frapis ilin per granda frapo; tiamaniere David savis la loĝantojn de Keila.
- 6 Kiam Ebjatar, filo de Aĥimeleĥ, forkuris al David en Keilan, li kunportis kun si efodon.
- 7 Oni raportis al Saul, ke David venis en Keilan. Tiam Saul diris: Dio transdonis lin en mian manon, ĉar li estas enŝlosita, enirinte en urbon, kiu havas pordojn kaj riglilojn.
- 8 Kaj Saul kunvokigis la tutan popolon por milito, por iri al Keila, por sieĝi Davidon kaj liajn virojn.
- 9 Kiam David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraŭ li, li diris al la pastro Ebjatar: Donu la efodon.
- 10 Kaj David diris: Ho Eternulo, Dio de Izrael, Via sklavo aŭdis, ke Saul intencas veni al Keila, por pereigi la urbon pro mi.
- 11 Ĉu transdonos min la loĝantoj de Keila en lian manon? ĉu venos ĉi tien Saul, kiel aŭdis Via sklavo? Ho Eternulo, Dio de Izrael, diru tion al Via sklavo! Kaj la Eternulo diris: Li venos.
- 12 Kaj David diris: Ĉu la loĝantoj de Keila transdonos min kaj miajn homojn en la manon de Saul? Kaj la Eternulo diris: Ili transdonos.
- 13 Tiam leviĝis David kun siaj viroj, ĉirkaŭ sescent homoj, kaj eliris el Keila, kaj iris, kien ili povis iri. Kaj al Saul oni raportis, ke David foriĝis el Keila, kaj tial li decidis ne eliri.
- 14 Sed David restis en la dezerto en nealirebla loko, kaj li restis sur la monto en la dezerto Zif. Saul ĉiam serĉis lin, sed Dio ne transdonis lin en lian manon.
- 15 David vidis, ke Saul eliris, por serĉi lian animon; kaj David estis en la dezerto Zif, inter arbetaĵoj.
- 16 Kaj leviĝis Jonatan, filo de Saul, kaj iris al David en la arbetaĵojn, kaj kuraĝigis lin per la nomo de Dio,
- 17 kaj diris al li: Ne timu, ĉar ne atingos vin la mano de mia patro Saul; kaj vi reĝos super Izrael, kaj mi estos la dua post vi, kaj eĉ mia patro Saul tion bone scias.
- 18 Kaj ili ambaŭ faris interligon antaŭ la Eternulo; kaj David restis en la arbetaĵaro, kaj Jonatan iris al sia domo.
- 19 Dume Zifanoj venis al Saul en Gibean, kaj diris: David sin kaŝas ĉe ni en nealirebla loko, inter arbetaĵoj, sur la monteto Ĥaĥila, kiu estas sude de la dezerto;
- 20 kaj nun laŭ la tuta deziro de via koro, ho reĝo, iru tien, kaj ni transdonos lin en la manon de la reĝo.
- 21 Kaj Saul diris: La Eternulo benu vin pro tio, ke vi kompatis min.
- 22 Iru, mi petas, informiĝu ankoraŭ, kaj ekkonu kaj rigardu lian lokon, kie paŝas lia piedo, kaj kiu lin tie vidis; ĉar oni diris al mi, ke li estas tre ruza.
- 23 Kaj rigardu kaj eksciu ĉiujn kaŝejojn, kie li sin kaŝas, kaj revenu al mi kun certeco, kaj tiam mi iros kun vi. Se li troviĝas en la lando, mi serĉos lin en ĉiuj milejoj de Jehuda.
- 24 Ili leviĝis kaj iris en Zifon antaŭ Saul. Sed David kaj liaj homoj estis en la dezerto Maon, sur la ebenaĵo sude de la dezerto.
- 25 Kiam Saul kun siaj homoj iris, por serĉi, oni sciigis Davidon, kaj li malsupreniris al la roko kaj restis en la dezerto Maon. Kaj kiam Saul aŭdis tion, li postkuris Davidon en la dezerto Maon.
- 26 Saul iris sur unu flanko de la monto, kaj David kun siaj homoj sur la dua flanko. David rapidis foriri de Saul, kaj Saul kun siaj homoj penis ĉirkaŭi Davidon kaj liajn homojn, por kapti ilin.
- 27 Sed venis sendito al Saul, kaj diris: Rapide iru, ĉar la Filiŝtoj atakis la landon.
- 28 Tiam Saul ĉesis postkuri Davidon, kaj iris kontraŭ la Filiŝtojn; tial oni donis al tiu loko la nomon Roko de Disiĝo.
- 29 Kaj David leviĝis de tie, kaj ekloĝis sur nealirebla loko de En-Gedi.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Myanmar Burmse
- Norwegian bokmal
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Thai
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Basic Hash Usage Explained
At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.
We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.
Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.
Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.
Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.
The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.
We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.
Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.