-
WORD Research this...1 Samuel 12
- 1 Tiam Samuel diris al ĉiuj Izraelidoj: Jen mi obeis vian voĉon pri ĉio, kion vi diris al mi, kaj mi starigis por vi reĝon.
- 2 Kaj nun jen la reĝo iras antaŭ vi, kaj mi maljuniĝis kaj griziĝis, kaj miaj filoj estas ĉi tie inter vi; mi iradis antaŭ vi de mia juneco ĝis la nuna tago.
- 3 Jen mi estas; parolu pri mi antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia sanktoleito: kies bovon mi prenis? kaj kies azenon mi prenis? kaj kontraŭ kiu mi agis maljuste? kaj kiun mi premis? kaj el kies mano mi prenis subaĉeton, por ke mi kovru miajn okulojn koncerne lin? kaj mi repagos al vi.
- 4 Sed ili diris: Vi faris al ni nenian perfortaĵon nek maljustaĵon, kaj vi nenion prenis el ies mano.
- 5 Kaj li diris al ili: La Eternulo estas atestanto antaŭ vi, kaj Lia sanktoleito estas atestanto hodiaŭ, ke vi nenion trovis en mia mano. Kaj ili diris: Atestanto.
- 6 Tiam Samuel diris al la popolo: La Eternulo, kiu starigis Moseon kaj Aaronon, kaj kiu elkondukis viajn patrojn el la lando Egipta.
- 7 Nun stariĝu, kaj mi faru juĝan analizon koncerne vin antaŭ la Eternulo pri ĉiuj bonfaroj de la Eternulo, kiujn Li faris al vi kaj al viaj patroj.
- 8 Kiam Jakob venis en Egiptujon kaj viaj patroj ekkriis al la Eternulo, tiam la Eternulo sendis Moseon kaj Aaronon, kaj ili elkondukis viajn patrojn el Egiptujo kaj ekloĝigis ilin sur ĉi tiu loko.
- 9 Sed ili forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Sisera, militestro de Ĥacor, kaj en la manojn de la Filiŝtoj kaj en la manojn de la reĝo de Moab, kiuj militis kontraŭ ili.
- 10 Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj diris: Ni pekis, ĉar ni forlasis la Eternulon kaj servis al la Baaloj kaj al la Aŝtaroj; nun savu nin el la manoj de niaj malamikoj, kaj ni servos al Vi.
- 11 Tiam la Eternulo sendis Jerubaalon kaj Bedanon kaj Jiftaĥon kaj Samuelon, kaj Li savis vin el la manoj de viaj malamikoj ĉirkaŭe, kaj vi restis eksterdanĝeraj.
- 12 Sed kiam vi vidis, ke Naĥaŝ, reĝo de la Amonidoj, venis kontraŭ vin, vi diris al mi: Ne, reĝo regu super ni; kaj la Eternulo, via Dio, estas ja via reĝo.
- 13 Nun jen estas la reĝo, kiun vi elektis, pri kiu vi petis; jen la Eternulo starigis reĝon super vi.
- 14 Se vi timos la Eternulon kaj servos al Li kaj obeos Lian voĉon kaj ne ribelos kontraŭ la diro de la Eternulo, tiam vi kaj ankaŭ la reĝo, kiu ekregis super vi, estos sub la defendo de la Eternulo, via Dio.
- 15 Sed se vi ne obeos la voĉon de la Eternulo kaj vi ribelos kontraŭ la diro de la Eternulo, tiam la mano de la Eternulo estos kontraŭ vi, kiel kontraŭ viaj patroj.
- 16 Eĉ nun stariĝu, kaj vidu tiun grandan faron, kiun la Eternulo faros antaŭ vi.
- 17 Ĉu ne estas nun rikolto de tritiko? sed mi ekvokos al la Eternulo, kaj Li donos tondrojn kaj pluvon, por ke vi sciu kaj vidu, kiel granda estas via malbono, kiun vi faris antaŭ la Eternulo, petante por vi reĝon.
- 18 Kaj Samuel ekvokis al la Eternulo, kaj la Eternulo donis tondrojn kaj pluvon en tiu tago; kaj forte ektimis la tuta popolo la Eternulon kaj Samuelon.
- 19 Kaj la tuta popolo diris al Samuel: Preĝu por viaj sklavoj al la Eternulo, via Dio, por ke ni ne mortu; ĉar al ĉiuj niaj pekoj ni aldonis ankoraŭ malbonagon per tio, ke ni petis por ni reĝon.
- 20 Sed Samuel diris al la popolo: Ne timu; vi faris ja tiun tutan malbonon; nur ne forturniĝu de la Eternulo, kaj servu al la Eternulo per via tuta koro.
- 21 Kaj ne forkliniĝu al la vantaĵoj, kiuj ne helpas nek savas, ĉar ili estas vantaĵo.
- 22 La Eternulo ne forlasos Sian popolon, pro Sia granda nomo; ĉar la Eternulo bonvolis fari vin Lia popolo.
- 23 Mi ankaŭ ne permesos al mi peki antaŭ la Eternulo, ĉesante preĝi por vi, kaj mi gvidados vin laŭ la vojo bona kaj ĝusta.
- 24 Nur timu la Eternulon kaj servu al Li fidele per via tuta koro, ĉar vi vidas, kion grandan Li faris al vi.
- 25 Sed se vi agos malbone, tiam ambaŭ, kiel vi, tiel ankaŭ via reĝo, pereos.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Basic Hash Usage Explained
At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.
We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.
Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.
Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.
Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.
The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.
We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.
Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.