-
WORD Research this...2 Chronicles 28
- 1 La aĝon de dudek jaroj havis Aĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaŭ la Eternulo, kiel lia patro David.
- 2 Li iradis laŭ la vojoj de la reĝoj de Izrael, kaj li eĉ faris fanditajn statuojn de Baaloj;
- 3 li incensadis en la valo de la filo de Hinom, li bruligis siajn filojn per fajro, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj;
- 4 li oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj kaj sur la montetoj kaj sub ĉiu verda arbo.
- 5 Kaj la Eternulo, lia Dio, transdonis lin en la manon de la reĝo de Sirio, kaj ili venkobatis lin, prenis de li multe da kaptitoj kaj forkondukis en Damaskon. Ankaŭ en la manon de la reĝo de Izrael li estis transdonita, kaj ĉi tiu faris al li grandan baton.
- 6 Pekaĥ, filo de Remalja, mortigis el la Judoj cent dudek mil en unu tago, kiuj ĉiuj estis homoj bravaj-pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj.
- 7 Kaj Ziĥri, fortulo el la Efraimidoj, mortigis Maasejan, filon de la reĝo, kaj Azrikamon, la palacestron, kaj Elkanan, la duan post la reĝo.
- 8 Kaj la Izraelidoj forkaptis de siaj fratoj ducent mil virinojn, filojn, kaj filinojn, kaj ankaŭ multe da rabaĵo ili prenis de ili kaj venigis la rabaĵon en Samarion.
- 9 Tie estis profeto de la Eternulo kun la nomo Oded. Li eliris antaŭ la militistaron, kiu venis al Samario, kaj diris al ili: Jen pro la kolero de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kontraŭ la Judoj, Li transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi mortigis ilin kun tia furiozo, ke tio atingis la ĉielon.
- 10 Nun la loĝantojn de Judujo kaj Jerusalem vi intencas subigi al vi kiel sklavojn kaj sklavinojn. Sed per tio vi fariĝos ja kulpaj antaŭ la Eternulo, via Dio.
- 11 Aŭskultu do min, kaj redonu la kaptitojn, kiujn vi prenis el viaj fratoj, ĉar ekscitiĝis kontraŭ vi la flamo de kolero de la Eternulo.
- 12 Tiam leviĝis kelkaj el la ĉefoj de la Efraimidoj, Azarja, filo de Jehoĥanan, Bereĥja, filo de Meŝilemot, Jeĥizkija, filo de Ŝalum, kaj Amasa, filo de Ĥadlaj, kontraŭ tiuj, kiuj venis el la militistaro,
- 13 kaj diris al ili: Ne konduku ĉi tien la kaptitojn, ĉar novan nian kulpon antaŭ la Eternulo vi intencas aldoni al niaj pekoj kaj kulpoj; granda estas nia kulpo kaj la flama kolero kontraŭ Izrael.
- 14 Tiam la armitoj forlasis la kaptitojn kaj la rabitaĵon antaŭ la estroj kaj la tuta komunumo.
- 15 Kaj leviĝis la viroj, menciitaj laŭ iliaj nomoj, prenis la kaptitojn, kaj ĉiujn el iliaj nuduloj ili vestis per parto de la rabitaĵo, vestis ilin, donis al ili ŝuojn, donis al ili manĝi kaj trinki, ŝmiris ilin per oleo, sidigis sur azenoj ĉiujn senfortulojn, forkondukis ilin en Jeriĥon, la urbon de Palmoj, al iliaj fratoj; kaj ili mem revenis en Samarion.
- 16 En tiu tempo la reĝo Aĥaz sendis al la reĝoj de Asirio, ke ili helpu al li.
- 17 Ankaŭ la Edomidoj venis, venkobatis la Judojn, kaj forkaptis kaptitojn.
- 18 Ankaŭ la Filiŝtoj invadis la urbojn de la malaltaĵo kaj de la sudo de Judujo, kaj venkoprenis la urbojn Bet-Ŝemeŝ, Ajalon, Gederot, Soĥo kun ĝiaj filinurboj, Timna kun ĝiaj filinurboj, kaj Gimzo kun ĝiaj filinurboj, kaj enloĝiĝis tie.
- 19 Ĉar la Eternulo humiligis Judujon pro Aĥaz, reĝo de Izrael, kiu malĉastigis Judujon kaj krimis antaŭ la Eternulo.
- 20 Kaj venis kontraŭ lin Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj premis lin, anstataŭ subteni lin;
- 21 ĉar Aĥaz prirabis la domon de la Eternulo kaj la reĝan domon kaj la eminentulojn, kaj donis al la reĝo de Asirio, tamen tio ne helpis al li.
- 22 En la tempo de sia mizero li plue krimis kontraŭ la Eternulo, li, la reĝo Aĥaz.
- 23 Kaj li alportadis oferojn al la dioj de la Damaskanoj, kiuj venkobatis lin, kaj li diris: La dioj de la reĝoj de Sirio helpas al ili; tial mi oferados al ili, kaj ili helpos al mi. Sed ili kaŭzis falon al li kaj al la tuta Izrael.
- 24 Kaj Aĥaz kolektis ĉiujn vazojn de la domo de Dio kaj disbatis la vazojn de la domo de Dio, kaj li ŝlosis la pordojn de la domo de la Eternulo, kaj faris al si altarojn en ĉiuj anguloj de Jerusalem.
- 25 Kaj en ĉiuj urboj de Judujo li faris altaĵojn, por incensi al aliaj dioj, kaj li kolerigis la Eternulon, Dion de liaj patroj.
- 26 Lia cetera historio kaj lia tuta konduto, la antaŭa kaj la lasta, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Judujo kaj Izrael.
- 27 Kaj Aĥaz ekdormis kun sian patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo, en Jerusalem; ĉar oni ne metis lin en la tombojn de la reĝoj de Izrael. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filoj Ĥizkija.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Myanmar Burmse
- Norwegian bokmal
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Thai
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Basic Hash Usage Explained
At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.
We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.
Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.
Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.
Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.
The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.
We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.
Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.