-
WORD Research this...Ezekiel 27
- 1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
- 2 Vi, ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Tiro;
- 3 kaj diru al Tiro, kiu sidas ĉe la enirejo de la maro kaj kiu komercas kun la popoloj sur multaj insuloj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ho Tiro, vi diras: Mi estas perfektaĵo de beleco!
- 4 En la koro de la maro estas viaj limoj; viaj konstruintoj faris vin perfekte bela.
- 5 El cipresoj de Senir ili konstruis por vi ĉiujn viajn tabulojn, cedrojn de Lebanon ili prenis, por fari viajn mastojn.
- 6 El kverkoj de Baŝan ili faris viajn remilojn, viajn benkojn ili faris el eburo kaj el bukso de la insuloj de la Kitidoj.
- 7 El delikata brodita tolo Egipta estis viaj veloj, kaj tio estis ankaŭ via standardo; blua kaj purpura ŝtofo de la insuloj de Eliŝa estis viaj kovrotukoj.
- 8 La loĝantoj de Cidon kaj Arvad estis viaj remistoj; viajn proprajn kompetentulojn vi havis, ho Tiro, kaj ili estis viaj ŝipgvidistoj.
- 9 La plejaĝuloj de Gebal kaj ĝiaj kompetentuloj estis ĉe vi kalfatristoj; ĉiaj ŝipoj de la maro kaj iliaj ŝipistoj estis ĉe vi, por servi al via komercado.
- 10 Persoj, Ludidoj, kaj Putidoj estis en via armeo, kiel viaj militistoj, pendigis ĉe vi siajn ŝildojn kaj kaskojn, kaj estis via beleco.
- 11 La filoj de Arvad kaj via militistaro staris sur viaj muregoj ĉirkaŭe kaj estis gardistoj sur viaj turoj; siajn ŝildojn ili pendigis ĉirkaŭe sur viaj muregoj, kaj ili perfektigis vian belecon.
- 12 Tarŝiŝ komercis kun vi per multo da diversaj valoraĵoj; arĝenton, feron, stanon, kaj plumbon ĝi alportadis al via komercejo.
- 13 Javan, Tubal, kaj Meŝeĥ komercis kun vi, alportante al vi kiel komercaĵojn homajn animojn kaj kuprajn vazojn.
- 14 El Togarma oni alportadis al via komercejo ĉevalojn, rajdoĉevalojn, kaj mulojn.
- 15 La filoj de Dedan komercis kun vi; sur multaj insuloj estis viaj komercaĵoj; eburon kaj ebonon ili vendadis al vi siaflanke.
- 16 Sirio prenadis de vi komerce la multon de viaj faritaĵoj; rubenojn, purpurajn kaj broditajn ŝtofojn, delikatan tolon, koralojn, kaj kristalojn ili alportadis al via komercejo.
- 17 Judujo kaj la lando de Izrael komercis kun vi; pro viaj komercaĵoj ili alportadis al vi tritikon de Minit, vakson, mielon, oleon, kaj balzamon.
- 18 Damasko donadis al vi komerce kontraŭ la multo de viaj faritaĵoj multe da diversaj valoraĵoj, vinon el Ĥelbon, kaj plej blankan lanon.
- 19 Dan, Javan, kaj Meuzal alportadis al via komercejo ŝtalaĵojn, kasion, kaj bonodoran kanon.
- 20 Dedan komercis kun vi per belaj vestoj por rajdado.
- 21 Arabujo kaj ĉiuj princoj de Kedar komercis kun vi, donante al vi ŝafidojn, ŝafojn, kaj kaprojn kontraŭ viaj komercaĵoj.
- 22 La komercistoj el Ŝeba kaj Raama komercis kun vi; la plej bonajn aromaĵojn, ĉiajn multekostajn ŝtonojn, kaj oron ili alportadis al via komercejo.
- 23 Ĥaran, Kane, kaj Eden, la komercistoj el Ŝeba, Asirio, kaj Kilmad komercis kun vi;
- 24 ili komercis kun vi per belegaj ŝtofoj, purpuraj kaj broditaj tukoj, kestoj da multekostaj ŝtofoj, ĉirkaŭligitaj per ŝnuroj kaj cedrokovritaj.
- 25 Ŝipoj el Tarŝiŝ estis la ĉefaj en via komercado; kaj vi fariĝis tre riĉa kaj honorata sur la maro.
- 26 Sur grandaj akvoj kondukadis vin viaj remistoj; sed orienta vento disrompos vin meze de la maro.
- 27 Viaj riĉaĵoj, viaj komercaĵoj, viaj foiraĵoj, viaj ŝipanoj kaj viaj ŝipestroj, viaj kalfatristoj, la kondukantoj de via komercado, ĉiuj militistoj, kiuj estas ĉe vi, kaj la tuta homamaso, kiu estas ĉe vi, falos en la mezon de la maro en la tago de via pereo.
- 28 De la laŭta kriado de viaj ŝipestroj ekskuiĝos viaj ĉirkaŭaĵoj.
- 29 Kaj de siaj ŝipoj malsupreniros ĉiuj remistoj, la ŝipanoj, ĉiuj ŝipestroj, kaj stariĝos sur la tero,
- 30 kaj ili laŭte krios pri vi, kaj ploros maldolĉe kaj metos polvon sur siajn kapojn kaj rulos sin en cindro;
- 31 kaj ili faros al si pro vi kalvaĵon, ĉirkaŭzonos sin per sakaĵo, kaj ploros pri vi kun maldolĉa koro maldolĉan ploron.
- 32 Kaj en sia ĝemado ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros: Kiu iam fariĝis tiel silenta sur la maro, kiel Tiro?
- 33 Kiam viaj komercaĵoj venadis de la maroj, vi satigadis multajn popolojn; per la abundo de viaj riĉaĵoj kaj viaj komercaĵoj vi riĉigadis la reĝojn de la tero.
- 34 Sed kiam sur la maroj vi estis ĵetegata en la profundon de la akvo, falis ĉe vi via komercado kaj via tuta homomulto.
- 35 Ĉiuj loĝantoj de la insuloj eksentis teruron pri vi, iliaj reĝoj ektremis, kaj konsterno estas sur ilia vizaĝo.
- 36 La komercistoj de la aliaj popoloj ekfajfis pri vi; vi neniiĝis, kaj neniam plu ekzistos.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Myanmar Burmse
- Norwegian bokmal
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Thai
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Basic Hash Usage Explained
At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.
We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.
Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.
Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.
Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.
The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.
We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.
Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.